Eksterrete volumo 2 - bitlibroj kaj bitgazetoj

Page 1

Eksterrete

pri komputilaÄľoj kaj retaj projektoj

volumo 2: bitlibroj kaj bitgazetoj


AŬTORO KAJ ELDONISTO Yves Nevelsteen

yves@nevelsteen.info

Flandra Esperanto-Ligo Lange Beeldekensstraat 169 2060 Antwerpen +32 3 234 34 00 www.esperanto.be VOLUMOJ

Eksterrete estas plurvoluma verko. Jen la enhavo de la ĝisnunaj planitaj volumoj: 1 Lerniloj kaj vortaroj 2 Bitlibroj kaj bitgazetoj 3 Dissendolistoj kaj informaj retejoj 4 Aŭdvideaĵoj 5 Retaj projektoj 6 Teknikaj helpiloj PREZO

Enkonduko Dum prelegserio pri komputilaĵoj kaj retaj projektoj en lokaj kluboj en Belgio mi rimarkis ke tre mankas superrigardo de indaj (kaj aktivaj) projektoj. Mi renkontis plurajn esperantoparolantojn kiuj ne konis gravajn projektojn kiel Libera Folio aŭ Beletra Almanako, ne scias kiel tajpi ĉapelitajn literojn per saĝtelefono, ne uzas bitlibrojn, ĉar tro komplikus... Post mia prezento mi foje per retpoŝto sendis la plej interesajn ligilojn al ĉeestintoj, sed tio klare ne sufiĉas. Papera verko kun tekstaj klarigoj daŭre plej taŭgas por tiu celo. Por ke vi povu pli facile aliri la diversajn menciitajn ligilojn, la plimulton de la retejaj adresoj mi mallongigis per la servo tinyurl.com. Samkiel la reta mondo, tiu ĉi verko estas en konstanta evoluo. Tial mi regule ĝin ĝisdatigos kaj planas unufoje jare presigi ĉiujn volumojn ankaŭ kiel jarlibro.

A5-formato: 3 EUR A4-formato: 4 EUR

Mi celas per tiu ĉi verko ne nur informi esperantistojn, sed ankaŭ danki aktivulojn pro ilia mirinda laboro kaj instigi ilin daŭrigi la eldonadon de libroj kaj gazetoj. Do:

Bitversio de tiu ĉi unua volumo estas senpage elŝutebla de la projekta retejo.

DANKON PRO VIA LABORO - BONAN DAŬRIGON!

MALGARANTIO

Ĉi tiu verko ne celas esti kompleta. Ĝi nur reprezentas aktivajn kaj ĝisdatajn projektojn kiujn mi malkovris kaj taksas ne sufiĉe konataj kaj do diskonigindaj. KONTRIBUU ANKAŬ VI

Ĉu laŭ vi mankas informoj en tiu ĉi volumo? Ĉu vi trovis eraron? Sciigu tion al mi. Per kunlaboro ni atingos pli. Versio de 2017/12/26 © Ĉiuj rajtoj rezervitaj de Yves Nevelsteen

2

Ĝuu la esploradon! Yves


Bitlegilo Bitlibro, elektronika libro aŭ ekranlibro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per iu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj poŝlegiloj kreitaj por bitlibroj. Tiajn poŝlegilojn oni en Esperantujo foje nomas bitlegilon.1 ​Kvankam la PDFformo ne ĉiam estas ideala por malgrandaj legiloj, la plejmulto da ili estas horizontale legeblaj per Kindle-legilo aŭ per la Kindle-aplikaĵo por iPad aŭ Android-tabulkomputilo. Bitlegilo Kindle: aparataro, sed ankaŭ aplikaĵo Se vi ofte legas librojn, mi rekomendas akiri E Ink-bitlegilon kiel Amazon Kindle. Temas pri malmultekosta, maldika kaj malpeza, energiŝpara aparato kun agrable legebla tekst-ekrano, kaj memoro por miloj da libroj. Edmund GRIMLEY EVANS pri tio skribis en la magazino Monato la jenon: “Ankaŭ per iPad oni povas legi bitlibrojn. Por granda teknika PDF ĝi verŝajne estus multe pli bona legilo ol Kindlo. Sed por romano mi preferas Kindlon: pro la papersimila ekrano, pro la daŭro de la akumulatoro, kaj pro tio, ke oni povas tiel facile teni ĝin, eĉ per unu mano: eble pli facile ol paperan libron, ĉar Kindlo ne havas ĉarniron en la mezo.”2 Por multaj esperantistoj eble sufiĉos la Kindle-aplikaĵo kiu haveblas senpage por tabulkomputiloj kun iOS (Apple iPad) kaj Android (Samsung kaj aliaj).

1 2

http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiksecaj_elementoj/radikoj_kunmetajhoj.html http://www.monato.net/2011/010280.php

3


Legi PDF-dosierojn per bitlegilo Kindle Vi povas facile sendi bitlibrojn kiujn vi elŝutis sur via komputilo al ajna aparato sur kiu vi instalis la Kindle-aplikaĵon. Tion eblas fari ĉu per retpoŝto, ĉu per speciala programo. • •

Se vi kreas konton en la retejo www.kindle.com, por vi estas kreata retpoŝtadreso vianomo@kindle.com al kiu vi povas sendi PDF-dosierojn. Por sendi PDF-dosierojn al via bitlegilo, tre praktikas ankaŭ la programo Send to Kindle. Ĝi ekzistas por Vindozo, Makintoŝo, Google Chrome, Mozilla Firefox kaj Android.

www.tinyurl.com/sendkindle Legi ePUB-dosierojn La programaro Kindle ne subtenas ePUB-dosierojn. Por legi ePUB-dosierojn, vi do povas ĉu konverti ePUB-dosierojn al MOBI-dosierojn, ĉu uzi alian programon. Por Apple iPad ekzemple vi povas uzi la defaŭlte instalitan iBooks. Sufiĉas elŝuti dosieron sur vian iPad kaj elekti poste “Malfermi per iBooks” por eklegi.

Studaĵo pri bitlibroj Sergio Pokrovskij en 2015 faris ampleksan studon pri bitlibroj. Pri tio vi povas legi lian studaĵon Bitlibra revolucio: www.tinyurl.com/bitlibroj-studo

4


Bitlibroj pagendaj Nur tre malrapide libroj (kaj gazetoj) en Esperanto ekaperas ankaŭ ciferece. Unu el la ĉefaj kialoj sendube estas la komplikeco de kopirajto-protektado. Tre facilas plusendi PDF-dosieron al amiko... Laŭ miaj esploroj nuntempe teknologie bona solvo por libroj en Esperanto estas Google Play, uzata en Esperantujo nur de eldonejo Mondial (vidu ĉisube). Ekzistas Google Play-programaro por Android kaj iOS. Aliaj grandaj firmaoj kiel Amazon (Kindle) bedaŭrinde ankoraŭ ne ebligas publikigi librojn en Esperanto. Bitlibroj de Mondial Mondial estas unu el la gvidaj eldonejoj de literaturo en Esperanto. Iliaj Esperantolibroj estas plej diverstemaj: • • •

originala Esperanto-literaturo (originala prozo, originala poezio) literaturo tradukita al Esperanto faka literaturo originala kaj tradukita

Bitlibroj (en ePub-formo kaj en PDF-formo) estas akireblaj en la retejo www.bitlibroj.com La retbutiko de FEL La plimulto de la bitlibroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estas liveritaj en tri diversaj formoj: ePub, Mobipocket kaj PDF (legebla per la plimulto de la poŝlegiloj kaj per ordinara komputilo). La Retbutiko estas multe pli ol nura butiko. Ĉu vi sciis, ke ĝi enhavas pli ol 2000 librorecenzojn, kiujn vi povas facile konsulti? Ĝi ekzemple proponas 11 recenzojn pri la verko Historio de la Esperanta literaturo.

www.retbutiko.net

5


Se vi ĝis nun neniam mendis bitlibron en Esperanto, tre indas unue elŝuti kelkajn testlibrojn. FEL tial disponigas al vi plurajn provlibrojn, kiujn vi povas senpage ricevi, ĉu por testi, kiun libroformon vi preferas (ePub, Mobi aŭ PDF), ĉu por „iom trafoliumi” la librojn, kaj legi parton antaŭ ol mendi la plenan libron. Jen la kompleta listo de provlibroj: www.tinyurl.com/provlibroj Bitlibroj de Eldonejo Sezonoj En februaro 2010 Eldonejo Sezonoj komencis kompili kaj enretigi bitlibrojn. Nuntempe ili disponigas 15 senpagajn bitlibrojn kaj du aĉeteblajn bitlibrojn (elŝuteblaj por konatiĝo kiel provlibroj) laŭ la popularaj normoj PDF kaj ePub. www.tinyurl.com/sezonoj Bitlibroj de Eldonejo Libera Eldonejo Libera de Lode Van de Velde eldonas profesie presitajn librojn malaltkvante. Ĉiu ajn povas do eldoni sian libron kaj ricevi justajn tantiemojn. Eldonejo Libera estas

la unua tia eldonejo en Esperantujo. Ĝi uzas la servojn de Lulu.com por disponigi siajn verkojn en la tuta mondo per laŭmenda presado. https://e-libera.weebly.com Kelkaj libroj de Eldonejo Libera estas jam haveblaj kiel bitlibro en la retejo de Lulu. com. Pluraj aliaj aldoniĝos baldaŭ, ankaŭ en ePub. www.tinyurl.com/libera-lode

6


Bitlibroj senpagaj Projekto Gutenberg Projekto Gutenberg estas volontula laboro, kies celo estas enkomputiligi, konservi kaj disvastigi kulture gravajn verkojn. La projekto komenciĝis en 1971, kaj estas la plej malnova cifereca biblioteko. La plejmulto el ĝiaj verkoj estas kompletaj tekstoj de nekopirajtitaj libroj. La projekto strebas al tekstkonservado, laŭeble libera kaj senpaga, en longdaŭraj kaj laŭnormaj formoj, kiuj estas uzeblaj en preskaŭ ĉiu komputilo. Tial laŭeble, ĉiuj tekstoj haveblas precipe nurtekst-formate. Multaj tamen havebas ankaŭ en formoj HTML kaj ePUB. Pli ol 50 librojn en Esperanto vi povas libere elŝuti de: www.tinyurl.com/gutenbergo PDF-a librejo en Facebook Pli ol 400 PDF-librojn vi povas libere elŝuti de la PDF-a librejo en Facebook. Eblas komenti la librojn legatajn kaj legitajn. Senkopirajtajn librojn vi povas tie mem ankaŭ alŝuti. Krom libroj troviĝas en la librejo ankaŭ multe da revuoj kaj lernmaterialoj. En oktobro 2017 tiu ĉi grupo havis preskaŭ 2500 membrojn.

www.facebook.com/groups/librejo eLibrejo eLibrejo estas interreta biblioteko de 277 esperantlingvaj bitlibroj en PDF-formo. La bibliotekon prizorgis Franko Luin, kiu mortis en 2005. La librojn oni povas elŝuti al komputilo, malpaki kaj legi sur ekrano aŭ sendi al bitlegilo. La funkcio de presado estas nuligita, por ke neniu povu presi la librojn (tiel estas protektataj la aŭtoraj rajtoj de la verkintoj kaj tradukintoj). Aliflanke la PDF-formo ebligis doni al ĉiu verko aspekton de vera libro, aranĝita grafike, ofte kun ilustraĵoj. Ĉiuj libroj havas similan aspekton, ĉiuj havas bluan inkomakulon kiel simbolon de la eldonserio. www.tinyurl.com/elibrejo

7


E-librejo de STUDIO STUDIO proponas facile (kaj senpage) elŝuteblan dosieron kun 250 PDF-libroj. Ekzistas ankaŭ katalogo en la E-librejo de STUDIO. www.tinyurl.com/studio-pdf Librejo de Cindy McKee Cindy McKee estas usona esperantistino kaj verkistino. Profesie ŝi okupiĝas pri komputiko kaj tradukado. En ŝia retejo vi povas elŝuti multajn PDF-ajn librojn. www.cindymckee.com/p11 Brazila Spiritisma Federacio Brazila Spiritisma Federacio (BSF) estas civila, religia, kultura kaj filantropa organizo kies celo estas i.a. kunigi la brazilajn spiritistajn societojn. En 1937 ene de BSF establiĝis Esperanta fako sub la gvidado de Ismael Gomes Braga, kiu tiam komencis eldonadi per la eldona fako de BSF diversajn Esperantajn verkojn (i.a. tradukojn, lernolibrojn, legolibrojn kaj antologiojn).3 Spiritismaj libroj estas senpage elŝuteblaj de la retejo de Brazila Spiritisma Federacio: www.tinyurl.com/brazspir

(http://www.febnet.org.br/blog/geral/estudos/download-elsutoj/)

Eldonejo Mistera Sturno Jen projekto por traduki majstrajn verkojn de scienca fikcio, fantasto kaj hororo. La bitlibroj distribuiĝas tute senpage kun permeso aĉetita de la kopirajtuloj. Laŭ la retejo “Tiel elektas ili redoni al la movado”. www.esperanto.us Budhana Ligo Esperantista Jen senpagaj, libere elŝuteblaj bitlibroj pri budhismo en Esperanto. ePub, MOBI & MP3. www.budhana.org 3

8

Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Brazila_Spiritisma_Federacio alirita 9/10/2017


Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo

En la serio de filmetoj “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo“ prezentas Alex André revuojn, bultenojn, informilojn kaj periodaĵojn, kiujn li trovis en la Centra Oficejo de UEA dum sia volontulado en 2016. Alex André kreis filmetojn interalie pri delonge ekzistantaj gazetoj, pri internaciaj gazetoj pri diversaj temoj kaj donas superrigardon de gazetoj en Eŭropo kaj Azio. La filmetoj estas libere spekteblaj en YouTube: www.tinyurl.com/eo-gazetoj

Bitgazetoj internaciaj Ateismo Ateismo estas la revuo de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO). Ĝi aperas du fojojn jare kaj enhavas artikolojn, leterojn, diskutojn kaj ateismajn novaĵojn. Ĉiuj membroj de ATEO ricevas la revuon papere aŭ rete laŭdezire. Jarkotizo de ATEO estas 10 EUR jare por A-landanoj kaj 8 eŭroj jare por B-landanoj.4 Malnovajn numerojn de la revuo Ateismo vi povas libere elŝuti de: www.tinyurl.com/revuo-ateismo Balkana Verda Stelo En 2017 aperis Kroniko de Balkanio, antologio de Balkana Verda Stelo. Per tiu ĉi antologio Johan Derks formale finas la plurjaran redaktadon de la revuo Balkana Verda Stelo.5 La revuo estis destinita por 11 landoj en sud-orienta Eŭropo. Balkana Verda Stelo aperis kvarfoje jare.6 La antologio Kroniko de Balkanio estas elŝutebla de: www.tinyurl.com/balkanio 4 5 6

http://ateisto.org/kiel-membrigi-en-ateo/ Konfirmita al mi per retpoŝto de Johan Derks 5/10/2017 http://www.esperanto.si/eo/la-nova-revuo-balkana-verda-stelo

9


Beletra Almanako Beletra Almanako (BA) estas literatura revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. BA aperas trifoje jare ekde 2009. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. La eldonanto estas Ulrich Becker de la eldonejo Mondial en Novjorko (Usono). Redaktas ĝin Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen kaj Suso Moinhos. BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj ktp, originale kaj traduke. La almanakon oni povas aboni kiel kajeran revuon, aŭ mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro. BA troviĝas ankaŭ ĉe Amazon, Book Depository, Kalahari kaj lokaj retlibrejoj (kiel IBS, Capris, NBC India, Paddiefield k.a.), kaj per Google Play eblas aĉeti ĝin kiel bitlibron.7 www.beletraalmanako.com Eŭropa Bulteno Eŭropa Bulteno estas bitgazeto de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝis marto 2004 Eŭropa Bulteno aperadis kiel aldonaĵo de la periodaĵo La Ondo de Esperanto. Tio tamen iĝis tro kosta por EEU, kaj la somera numero 2004 de Eŭropa Bulteno, (suplemento al la julia La Ondo de Esperanto) estas la lasta surpapera numero. La sekva, septembra numero estis publikigita nur rete. Momente ĝin redaktas Zlatko Tišljar. Teknikan redaktadon faras Raymond Gerard (2010 ĝis nun), antaŭe Vesna Obradoviĉ (2008-2010). www.tinyurl.com/ebulteno

7

10

https://eo.wikipedia.org/wiki/Beletra_Almanako alirita 9/10/2017


Esperanto (revuo) Esperanto estas revuo kaj la ĉefa publikaĵo de la Esperanto-movado kaj la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi aperadas ekde 1905. Ĉefredaktoroj ekde aprilo 2017 estas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Rusio.8 Pro la Universala Kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj. Revuo Esperanto haveblas kiel PDF-dosiero kaj estas pagenda. La abonkotizo varias laŭ lando. Individua membreco de UEA inkluzivas la bitversion de revuo Esperanto. www.revuoesperanto.org Esperanta Numismatiko En 2013 la belga esperantisto Bert Boon fondis tute novan fakgrupon esperantistan, la “Esperanto Numismatika Asocio”-n (ENA), kies celo estas informi esperantistojn mondvaste pri Esperantaj medaloj, moneroj kaj diversaj aliaj pagiloj kaj numismatikaĵoj. ENA ne havas propran retejon, sed aperintajn gazetojn vi povas senpage elŝuti de la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio: www.tinyurl.com/numismatiko Espero Katolika Esperanto-revuo eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Ĉar ĝi unue eldoniĝis en 1903 kaj plu estas eldonata, ĝi estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto-gazeto. Ĝia nuntempa redaktoro estas Carlo Sarandrea.9 Por disponigi vastan kaj valoran arkivon pri katolikismo kaj pri la katolika E-movado, IKUE celas enretigi ĉiujn jarkolektojn de la revuo. Ili komencis en 2005 kaj ĝis hodiaŭ estas en la arkivejo legeblaj 227 numeroj (23 kompletaj jarkolektoj kaj kromaj 8 partaj). Ne ekzistas vendata cifereca eldono. Kelkajn monatojn post la apero de la papera versio – sendata al abonintoj – IKUE senpage disponigas ciferecan eldonon en sia paĝaro.10 www.tinyurl.com/espero-katolika 8 9 10

Laŭ Vikipedio, alirita 9/10/2017 https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_(revuo) https://eo.wikipedia.org/wiki/Espero_Katolika Alirita 5/10/2017 Laŭ informoj de Carlo Sarandrea, ricevitaj retpoŝte 10/10/2017

11


Etnismo Etnismo estas revuo, kiu informas pri etnaj aferoj. En ĝi troviĝas informoj pri ekzemple statoj de lingvoj minoritataj, tiklaj etnaj situacioj (ekz. tiu de kurdoj), teritoriaj reformoj ktp. Fine de la revuo estas informilo de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). La unua numero de Etnismo aperis en 1972. Ekde 1999 ĝin redaktas Nicole Margot. Cifereca versio de Etnismo ankoraŭ ne ekzistas, sed ja estas libere havebla abunda kaj kreskigata arkivo de PDF-versioj. Pri tio al mi skribis István Ertl la jenon: “Multo en Etnismo havas informan valoron jarojn, eĉ jardekojn poste. En 1986 mi legis probable ĉiujn ĝistiamajn numerojn, kaj tio multe klerigis min pri la etnisma temaro.”11 www.tinyurl.com/etnismo-arkivo Abono al la papera versio estas principe ligita al membreco en IKEL. La jarkotizo de IKEL estas 20 EUR (normala membreco). www.tinyurl.com/etnismo-membro FREŜO FREŜO estas bitgazeto de interesaj kaj fascinaj aferoj serĉitaj en interreto. Laŭ ĝia kovrilpaĝo de la septembra eldono de 2017, la mallongigo signifas “Freneza Revuo Esperantista Ŝatanta Observi”. Ĉefredaktas ĝin Marian Zdankowski. Daŭre laŭ la kovrilpaĝo ĝi aperas ĉiumonate “se sufiĉos por la redaktoro firman volon prepari ĝin” :-) Kutime en la revuo aperas reagoj de legantoj, nekrologoj, amuzaj bildoj “Facebook-ecaj”, anekdotoj, artaĵoj, kari-katuroj, krucvortenigmoj k.s. Freŝo estas laŭ mi la sola aktuala revuo en Esperanto kiu publikigas ankaŭ nudaĵojn. Averto: pro la nudaĵoj kaj “malseriozaĵoj” iuj povus iom surpriziĝi kiam ili ĝin trafoliumas. Vi povas aboni FREŜO-n senpage per retmesaĝo al fresxo@protonmail.com. Ne ekzistas arkivejo de la revuo. Provizore mi disponigas kelkajn ekzemplerojn en la Komputekoretejo: www.komputeko.net/revuoj 11

12

Reago al demando mia pri Etnismo en Facebook, respondita de István Ertl 8/10/2017


Heroldo de Esperanto Heroldo de Esperanto ekzistas ekde 1920. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada FighieraSikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito. Dum lastaj jaroj plurfoje okazis neklarigitaj paŭzoj en la aperado de la gazeto, supozeble pro manko de financaj kaj homaj rimedoj ĉe la Civito, kiu en 2016 decidis liberiĝi de la eldonaĵo.12 Ĝin aĉetis tiam Sociala Grupo Lexus de Fabrício Valle.13 Heroldo haveblas kiel PDF-dosiero. Provabono por la reta versio (4 monatoj) kostas 13 EUR. www.heroldodeesperanto.com La unuajn du numerojn de la revuo vi povas libere elŝuti: www.tinyurl.com/heroldo-provo La Hodiaŭa Ĵurnalo La Hodiaŭa Ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj ĉe la fino de ĉiuj artikoloj kaj originalaj diskonigaj kondiĉoj estas respektataj. Redaktoro kaj grafikisto: Rafael S. Lima. Revizianto: Andrej A. Pecënkin. Aperas ĉiutage senpage ekde novembro 2016! www.tinyurl.com/hodiau Internacia Fervojisto Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) estas kreita en 1948. La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj.14 IFEF eldonas la bultenon “Internacia Fervojisto”, en kiu oni povas legi pri la aktivaĵoj de IFEF, fervojaj aktualaĵoj en la mondo, anoncoj de venontaj kongresoj, raportoj de pasintaj renkontiĝoj ktp. La arkivo de IFEF pluriĉiĝis en 2017 per aldono de la bulteno “Internacia Fervojisto” kolekto 2014-2016 ĉe la paĝaro. www.tinyurl.com/fervojista 12 13 14

http://www.liberafolio.org/2016/06/21/valle-esperas-sesobligi-heroldon-de-esperanto/ http://sezonoj.ru/2016/06/heroldo/ http://ifef.free.fr/spip/spip.php?article1

13


Internacia Pedagogia Revuo Internacia Pedagogia Revuo (IPR) estas trimonata revuo por Esperanto-instruistoj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ĝia nuna ĉefredaktoro estas Jozefo Nemeth.15 La unua numero aperis en la jaro 1908! IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj kaj organizajn informojn. IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie Esperanto estas instruata. Kun aliro nur al bitversio, membreco de ILEI kostas 10 EUR por A-landoj kaj 5 EUR por B-landoj. www.tinyurl.com/ilei-revuoj Juna Amiko Juna Amiko estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ekde 1972. La nuna ĉefredaktoro estas Stano Marček. Ekde la jaro 1987 la revuo aperas ĉiujare kvarfoje (februare, aprile, septembre kaj novembre).16 La revuo provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. La revuo aperas ekde 2015 kvarfoje jare kun 40 paĝoj. Ĝi prezentas rakontetojn, artikolojn pri aktualaj temoj, poemojn, kantojn, kvizojn, ŝercojn, teatraĵetojn, raportojn pri Esperanto-aranĝoj, intervjuojn kaj multon pli. Bitversio jare kostas A-lande 11 EUR kaj B-lande 7 EUR. www.tinyurl.com/ilei-revuoj En tiu ĉi arkivejo estas libere elŝuteblaj ĉiuj numeroj de la revuo inter 1974-2014! www.eventoj.hu/juna-amiko Kongresa kuriero Dum la Universalaj Kongresoj de Universala EsperantoAsocio aperas preskaŭ ĉiutage Kongresa kuriero. Kutime la Kongresa Kuriero tiel nomiĝas nur en subtitolo kaj krome havas specifan titolon, kiu povas aludi iun trajton de la kongresa lando aŭ urbo. Ekzemplerojn de aperintaj kurieroj vi povas elŝuti de la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio: www.tinyurl.com/kuriero 15 16

14

https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Pedagogia_Revuo (konsultita 3/10/2017) https://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko (konsultita 3/10/2017)


Kontakto Kontakto estas dumonata, ĉefe porjunulara revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), sed posedata kaj eldonata de UEA. Ĝi estas legata en ĉ. 90 landoj. Kontakto estis fondita en 1963. Ekde 2010 la redaktoro de Kontakto estas Rogener Pavinski el Brazilo. Kontakto haveblas kiel PDF-dosiero. La plej novajn numerojn de la revuo rajtas elŝuti TEJO-membroj kaj abonantoj de la revuo. Reta abono por la revuo Kontakto sen membreco en TEJO kostas 9 EUR. uea.org/revuoj/kontakto Kosmos Kosmos estas spirit-scienca revuo de la dana MartinusInstituto. Ĝi aperis la unuan fojon (en la dana) la 1-an de aprilo 1933. Nuntempe Kosmos aperas ĉiumonate en la dana kaj la sveda, kaj ĝi aperas kvarfoje jare en la angla, la nederlanda kaj la germana. La Esperantan version redaktas Hokan Lundberg kaj Ole Therkelsen. Ĝi aperas neregule. Vi povas senpage aboni la esperantlingvan Kosmos kiel PDF-dosieron. Sendu vian peton al la Esperanto-adreso de Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk. www.tinyurl.com/revuo-kosmo Medicina Internacia Revuo Medicina Internacia Revuo (MIR) estas internacia ĵurnalo kun longa tradicio – komencinta en la jaro 1923. Estas la oficiala forumo de la Universala Medicina EsperantoAsocio por komuniki rezultojn kaj ideojn el la medicinaj sciencoj. La ĵurnalo publikigas reviziajn artikolojn, originalajn artikolojn pri esplorlaboroj kaj komentojn de ekspertoj pri ampleksa tereno de farmaciaj kaj prisanaj sciencoj. Ĝi estas eldonita dufoje jare.17 Jarabono al la bitgazeto kostas 13 EUR. MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: www.interrev.com (precipe en la angla lingvo)

17

http://umea.fontoj.net/medicina-internacia-revuo/

15


Monato Internacia Esperantlingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ekzistas entute 8 diversaj versioj. La plej populara kaj unua estas la magazina aŭ „papera“ versio. En 2003 aldoniĝis la PDFformo kaj en 2008 speciala versio por saĝtelefonoj. Ekde 2011 ĝi estas akirebla en la dosierfomo ePub. Ĉiuj tekstoj el la papera publikaĵo estas ankaŭ konsulteblaj en interreto. Abonantoj povas konsulti ĉiujn tekstojn; neabonantoj ne povas konsulti tiujn de la kuranta jaro. Pliajn informojn pri la diversaj versioj liveras la retpaĝo de Monato. www.monato.net La abontarifo de Monato varias laŭ la lando de la abonanto. Superrigardo: www.tinyurl.com/monato-abono La Ondo de Esperanto Esperantlingva monata magazino eldonata en Rusio, redaktata de Aleksander Korĵenkov. Eldonanto kaj administranto estas Halina Gorecka. Ekde 2007 la magazino estas legebla PDF-dosiere kaj en marto 2016 estis proponite aldoni la ePub-formon. La Ondo de Esperanto estas la unua grava Esperanto-periodaĵo, kiu estas abonebla nur kiel bitgazeto. Pri la kialoj mi rekomendas tralegi intervjuon kun la redaktoro kiun aperigis Libera Folio en januaro 201718. Abono al La Ondo de Esperanto kostas 15 EUR jare. www.esperanto-ondo.ru

18

16

http://www.liberafolio.org/2017/01/09/la-ondo-de-esperanto-forlasos-paperon/


Esperantista Vegetarano TEVA celas disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj. Ili disponigas bitversiojn de la bulteno Esperantista Vegetarano de la antaŭaj jaroj en la bitoteko de Hispana EsperantoFederacio. Kotizo 2018 por TEVA-aniĝo estas 21 EUR. Ĝi inkluzivas paperan version de Esperantista Vegetarano. Ne ekzistas aparta tarifo por la bitversio. www.tinyurl.com/vegetarano Sennaciulo Sennaciulo estas la dumonata organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. Membrokotizo entenas ties abonon kaj liveradon, perrete kaj surpapere. Ekde 2017 SAT sendas perrete al ĉiuj abonantoj kun konata retadreso la elektronikan version de la revuo.19 Sed ankaŭ neSATanoj povas aboni ĝin. La prezoj por jara abono varias laŭlande. De ĉiu aperinta numero vi povas libere elŝuti nur la unuajn tri paĝojn kiel PDF-dosieron. www.tinyurl.com/sennaciulo Umujo Umujo estas libera interreta Esperantlingva gazeto. Ĝi aperas ekde 2016 kiam ĝi estis lanĉita de grupo de Esperanto-parolantaj uzantoj de la tujmesaĝilo Telegram. Ĝi estas redaktata de internacia teamo. En ĝi, ĉia temo aŭ formo estas akceptata krom politiko, sed amuzaj kaj distraj temoj estas aparte emfazataj. La gazeto estas elŝutebla ĉefe pere de Google Drive en la formoj PDF kaj ePub; voĉa eldono estas anoncita, sed papera eldono ne estas prognozita. La gazeto ne havas sian propran retejon, anstataŭe la redakcia teamo uzas sociajn retojn kiel la Telegrama grupo, Twitter aŭ Reddit. Bona loko por facile elŝuti ĝin estas: http://eo.wikipedia.org/wiki/Umujo

19

Sennaciulo 2017 03/04, n-ro 1341-1342, paĝo 3

17


Unesko-Kuriero Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas. En majo 2017 UEA lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de UneskoKuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao. Dank’ al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la 1-a numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita. La versioj en Esperanto estas same aspektaj kiel la UN-lingvaj versioj.20 La papera versio estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA, sed la cifereca versio estas libere elŝutebla de la jena retejo: www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero Semajno de Enigmoj Eldoniĝas ekde 2017 Semajno de Enigmoj, la unua gazeto de enigmoj Esperante. Ĝi enhavas klasikajn krucvortenigmojn, kriptan kaj silaban krucvortenigmojn, vortoserĉon, rebuson, aliajn vortopuzlojn, novaĵojn, kaj cetere. Fondinto estas Luca Desiata, ankaŭ ĉefredaktoro de Hebdomada Aenigmatum (la unua gazeto de enigmoj latine) kaj de Onomata Kechiasmena (la unua gazeto de enigmoj grekantikve). Ĉefredaktoro de Semajno de Enigmoj estas Giorgio Denti, ankaŭ prezidanto de la Roma Esperanto-Grupo. www.semajnodeenigmoj.com

20

18

https://unesperante.wordpress.com/2017/07/20/unesko-kuriero-en-esperanto-eldonigis/


Bitgazetoj regionaj: Afriko Afriko: Esperanto en Afriko Revuo de la Afrika Komisiono de UEA. Kun informoj pri agadoj por disvastigi Esperanton en Afriko.21 Ĝin redaktas Adjévi Adjé el Togolando. www.tinyurl.com/afriko

21

Laŭ https://www.youtube.com/watch?v=yVjtft16rNo

19


Bitgazetoj regionaj: Ameriko Brazilo: Brazila Esperantisto Organo de la Brazila Esperanto-Ligo, fondita en 1907. La gazeto celas informi la legantojn pri la Esperantomovado kaj pri kulturo. Aperas do raportoj, intervjuoj kaj artikoloj pri diversaj temoj. Ĉiuj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo, krom la ses plej novaj. www.tinyurl.com/brazila-eo Brazilo: Gaja Haveno Revuo kiun redaktas César Dorneles Soares el Porto Alegre. Ĝi estas kreita en 1997. www.esperantors.net.br/gajahaveno Kanado: La Riverego La Riverego estas la oficiala bulteno de Esperanto-Societo Kebekia. Ĝi estas dulingva franca-Esperanto kaj publikigita kaj sendita al membroj kiel PDF-dosiero. Redaktado kaj grafiko: Ĵenja Amis. www.tinyurl.com/riverego

20


Kanado: Lumo Revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Ĝi aperas dufoje jare kaj prezentas novaĵojn pri Kanado, raportojn pri agadoj de KEA kaj pri renkontiĝoj. Ankaŭ aperas anoncoj pri venontaj eventoj. Membroj de KEA kiuj konsentas ricevi Lumon nur retpoŝte (en PDF-formo), ricevas du jarojn da membreco anstataŭ unu por 25 $.22 www.tinyurl.com/revuo-lumo Kubo: Esperanto Cuba Trimonata bulteno por komitatanoj, estraranoj kaj aktivuloj de Kuba Esperanto-Asocio. Ĉefredaktas kaj enpaĝigas ĝin Alberto Fernández-Calienes Barrios. www.tinyurl.com/esperanto-cuba Usono: Usona Esperantisto Bulteno de Esperanto-USA. Ĝi estas eldonita dumonate kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj, kaj informon pri Esperantaj turismaj okazaĵoj.23 Por legi la plej freŝajn artikolojn, necesas membriĝi al Esperanto-USA. Pli malnovajn vi povas elŝuti senpage de la retejo: www.bulteno.esperanto-usa.org Usono: La Nov-Jorkia Esperantisto La Nov-Jorkia Esperantisto raportas po du fojoj jare pri Esperantaj eventoj kaj agadoj, kiuj okazas en la ŝtato Nov-Jorkio. Eldonas la gazeton la Esperanto Societo de kunlabore kun la Esperanto-Klubo de Roĉestro kaj la Esperanto-Societo de Novjorko. En majo 2017 aperis ĝia unua numero. www.tinyurl.com/novjorkio

22 23

Laŭ http://www.esperanto.ca/eo/kea/membreco je 7/10/2017 Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Usona_Esperantisto_(bulteno)

21


Bitgazetoj regionaj: Aŭstralio Aŭtralio kaj Novzelando: Esperanto sub la Suda Kruco La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio – kaj ankaŭ por la Novzelanda Esperanto-Asocio – estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). Ĝi plenas de informoj pri lokaj Esperantaj eventoj, la plej lastaj libraj recenzoj, interretaj sugestoj, ŝercoj, konkursoj, klarigoj por komencantoj, kaj multaj aliaj utilaj kaj interesaj novaĵoj. Fine de la revuo estas paĝo en la angla por homoj kiuj hazarde trovas la revuon kaj (ankoraŭ) ne komprenas Esperanton.24 Por havi aliron al la plej aktuala numero (PDF) oni devas esti membro de la Aŭstralia aŭ Novzelanda Esperanto-Asocio, sed pasintaj eldonoj estas libere elŝuteblaj de: www.tinyurl.com/sudakruco

24 Laŭ videoraporto de Alex André Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: super-rigardo (https://www. youtube.com/watch?v=yVjtft16rNo)

22


Bitgazetoj regionaj: Azio25 Azio: Esperanto en Azio Revuo de la Komisiono de UEA pri la Azia EsperantoMovado. Ĝi celas disvastigi Esperanton en tiu ĉi parto de la mondo. www.tinyurl.com/esperantoenazio Ĉinio: Tra la mondo La gazeto Tra la mondo raportas pri la Esperanto-movado en Ĉinio kaj peras aliajn movadajn informojn pri diversaj kunvenoj, kursoj, festoj, renkontiĝoj, amuzaj vojaĝoj, varbado, fakaj asocioj, komercado, sciencoj, literaturo, instruado, projektoj ktp. Interkultura Centro Herzberg, la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz (la Esperanto-urbo) en Germanio kaj Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio kunlabore eldonas la gazeton kaj senpage disponigas la retan version, kiu ricevis ISSN-numeron. Nur dezirantoj de la papera versio pagas bazan koston. Tra la mondo aperas kvaronjare. www.tinyurl.com/tralamondo Israelo: Israela Esperantisto Israela Esperantisto estas la organo de EsperantoLigo en Israelo (ELI). Ĝi aperas du fojojn ĉiujare. Ĉiuj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo de la retejo. Ĝi prezentas raportojn de Esperanto-aranĝoj kaj la agadon de ELI. www.tinyurl.com/israela-eo Irano: Irana Esperantisto Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa. Ĝia persa nomo estas Pajame Sabzandiŝan (laŭlitere: Mesaĝo de Verdpensuloj aŭ Verdideanoj). Preskaŭ duono de ĉiu n-ro estas en Esperanto kaj duono en la persa. Revua retejo, kun PDF-versioj de la aperintaj revuoj: www.tinyurl.com/irana-eo 25

Laŭ la difino en Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Azio

23


Japanio: La Revuo Orienta La Revuo Orienta estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) fondita en 1920, unu jaron post la fondo de JEI en 1919. Ekde 2010, membroj de la asocioj povas ricevi la revuon PDF-forme. La enhavo de la ĉefaj artikoloj estas ankaŭ mendebla kiel MP3dosiero kaj ekzistas brajlo-versio.26 Masanori Fukuda de la Japana Esperanto-Instituto konfirmis al mi ke ekzistas PDF-abono. Jara abonkotizo estas JPY 5000 (37,85 EUR). Speciale por lernejanoj ĝis la 9-a lernojaro: JPY 1200 (9,08 EUR).27 www.tinyurl.com/revuoorienta Koreio: La Lanterno Azia La oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio. En la revuo aperas raportoj kaj en la korea kaj en Esperanto pri eventoj, planadoj de venontaj Esperanto-aranĝoj, agadoj por disvastigi kaj instrui Esperanton en la regiono kaj recenzoj de libroj. La Lanterno Azia aperas ĉiumonate.28 La retejo de la revuo provizore (oktobro 2017) ne funkcias. Turkio: Turka Stelo Turka Stelo naskiĝis kiel la monata kaj senpaga bitrevueto por la turka esperantistaro en januaro 2016. Ĝia celo estas provizi legaĵojn de ĉiuj niveloj al la lernantoj de Esperanto. En la fino de kelkaj artikoloj troviĝas vortaretoj (Esperanto-turka) por helpi la turkajn lernantojn kompreni la tekston.En Turka Stelo ne troviĝas politikaj novaĵoj, sed nur novaĵoj el Esperantujo, kaj novaĵoj pri kulturo kaj arto. Kelkaj eksterlandaj esperantistoj kontribuas al la revueto pere de iliaj verkaĵoj. Aperintajn numerojn oni povas libere elŝuti de la jena retpaĝo: www.tinyurl.com/turkastelo Vjetnamio: Verda Mesaĝo el Vjetnamio La oficiala organo de la asocio estas Verda Mesaĝo el Vjetnamio, de kiu aperas po kvar eldonoj jare. La revuo estas dulingva. Estu pacienca, la retejo foje estas malrapida. www.tinyurl.com/verdam

26 27 28

24

https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Revuo_Orienta Konfirmo ricevita retpoŝte 03/10/2017 https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Lanterno_Azia


Bitgazetoj regionaj: Eŭropo Belgio: Aktuala Esperanto Aktuala estas informilo kaj oficiala organo de Esperantista Brusela Grupo, societo centjara neprofitcela fondita en 1907. La revuon fondis en 1976 Léo De Bruyne. Redaktoroj: Laurent kaj Samy Loisse. Ĉiuj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo. www.tinyurl.com/ebgaktuala Belgio: Espéranto en Marche Esperanto en Marche estas revuo de la valona Asocio Por Esperanto. Ĝi aperas kvarfoje jare. Ekde 2015 Claude Glady ĝin redaktas. Ĉiuj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo. www.tinyurl.com/eoenmarche Belgio: Horizon.taal Horizon.taal estas dumonata dulingva revuo (en Esperanto kaj la nederlanda), kiu celas informi pri internaciaj lingvaj realaĵoj kaj atentigi pri lingva egaleco. Unu el ĝiaj celoj estas fari homojn pli internacie konsciencajn pri lingvoj, konsiderante lingvajn minoritatojn. Ĉiuj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo, krom la ses plej novaj. www.tinyurl.com/horizontaal Belgio: Voĉo de Amikejo La asocio Senlime publikigas por siaj membroj trimonatan informilon (plejparte en Esperanto, kelkfoje en unu el la landlimaj lingvoj). La lasta numero estas senpage elŝutebla de www.senlime.org/Info/Lasta.zip H. Lentzen surpaperigas la informilon kaj sendas ĝin al la membroj de nia asocio. Tiun vi nur ricevas se vi pagas kotizon. Aperintaj numeroj de la informilo estas elŝuteblaj de www.senlime.be/Arkivoj/arkivoj.htm

25


Britio: La Brita Esperantisto La Brita Esperantisto (LBE) estas revuo de EsperantoAsocio de Britio (EAB). Ĝin redaktas Ian Carter kun helpo de Tim Owen. LBE aperas du fojojn jare: printempe kaj aŭtune. EAB-membroj povas rekte elŝuti la aktualan numeron kiel PDF-dosieron. Necesas koni pasvorton. Sed la paĝaro arkivas ankaŭ la tekstojn kaj bildojn de pasintaj numeroj. Ĉiuj eldonoj krom la lasta de LBE estas senpage haveblaj en PDF-formo en la retejo jena: www.esperanto.org.uk/lbe Britio: Esperanto en Skotlando La Esperanto-Asocio de Skotlando eldonas la revuon “Esperanto en Skotlando”, kiu enhavas artikolojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĝin lanĉis la Kvaropo kiel portilon por siaj verkoj kaj por verkoj aliaj skotaj verkistoj. Ili bonvenigas artikolojn de Skotlando kaj aliloke. Aperintaj numeroj estas libere elŝuteblaj en PDF-formo de la retejo. www.tinyurl.com/skotlando Ĉeĥio: Starto Starto estas Esperanto-gazeto kaj organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA), fondita en 1968. En la revuo aperas informoj kaj impresoj pri Esperanto-asocioj, anoncoj kaj kalendaro pri Esperanto-aranĝoj. Aperas kelkfoje poemoj dukolumne Ĉeĥe-Esperante. La diversaj kluboj en Ĉeĥio havas dediĉitan parton en la revuo por raporti pri siaj agadoj. La jubileaj membroj, naskiĝintoj ktp estas gratulitaj fine de la revuo. Ekde la jaro 2000 eblas legi la gazeton ankaŭ en elektronika formo. Ĉiuj eldonoj ekde la jaro 1986 estas haveblaj en la arkivo: www.tinyurl.com/starto-arkivo Novajn numerojn vi trovos en la retejo de ĈEA: www.esperanto.cz/cs/starto

26


Ĉeĥio: Bulteno de la E-klubo en Prago La praga klubo eldonas ĉiujare tri numerojn de sia revuo Bulteno. Ĝin redaktas Tomáš Břicháček. Ekde 2014, la praga klubo disponebligas ĝin ankaŭ ciferece: www.tinyurl.com/pragabulteno Ĉeĥio: Dio Benu Gazeto de la Ĉeĥa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ĝi aperas 4-foje jare ekde 1991 kun ĉirkaŭ 28 paĝoj en formato A5. La gazeto estas legebla ankaŭ rete. Fondinto kaj daŭra redaktoro de la gazeto estas Miloslav Šváček. La arkivo de jarkolektoj 1991-2018: www.tinyurl.com/diobenu Francio: Le monde de l’Espéranto Publika informa revuo ĉefe en la franca pri Esperanto kaj pri komunikaj problemoj en la mondo. Ĝi estas periodaĵo de la organizaĵo Espéranto-France, la landa asocio de UEA en Francio. La redaktan teamon kunordigas Claude Nourmont. Le Monde de l’espéranto estas libere traserĉebla kaj elŝutebla tuj post kiam ĝi estas publikigita. Ĝi estas ankaŭ havebla senpage papere en la ĉefsidejo de EsperantoFrancio kaj en iuj Esperanto-kluboj, iom post la apero de la bitversio. www.tinyurl.com/lemondede Francio: Espéranto Provence Kvaronjara gazeto de la Provenca Esperanto-Federacio. www.esperanto-provence.org Francio: Norda Kuriero La Norda Gazeto aperis unuafoje en 1908 kaj estis ricevata papere de ĉiuj federacianoj kaj abonantoj en Norda Francio. Komence de 2016 oni decidis transformi la Gazeton en novan, retpoŝtan informilon: la Norda Kuriero. Ĝi aperas ĉiun duan monaton kaj celas informi pri la vivo de la Nordfrancia Federacio kaj ĝiaj kluboj. www.tinyurl.com/nordakuriero

27


Hispanio: La Bitbulteno Hispana Esperanto-Federacio komencis redakti retan bultenon, kiu estas sendata retpoŝte al ĉiuj interesitoj. La Bitbulteno ne havas striktan periodecon, sed estas sendata averaĝe unu fojon monate. Ĝi estas dulingva, hispane kaj Esperante, kaj tial povas taŭgi por simpatiantoj, por esperantistoj, kaj ankaŭ por tiuj lernantoj kiuj deziras praktiki la lingvon. Ĉiu interesito povas ricevi La Bitbultenon per poŝto, plenigante formularon troviĝantan en diversaj paĝoj de tiu ĉi retejo, kaj ankaŭ skribante al la adreso letero@ esperanto.es. Ĉiuj ĝisnunaj numeroj legeblas ankaŭ en la reto, en jena retejo: www.tinyurl.com/bitbulteno Hispanio: Kajeroj el la Sudo Kajeroj el la Sudo estas Esperanta gazeto, aganta kiel bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE). Ĝia enhavo estas ĝenerala, ne nur ligita al la laborista Esperanto-movado. En la lastaj jaroj ĝi fariĝis sufiĉe polemika, ĉar parto de la unuaj membroj de HALE konsideris ke ĝia politika tendenco ne respegulis la ideologion de SAT, malgraŭ la rilato de HALE al tiu organizo. Tiu estis la ĉefa kialo de la krizo de HALE, kiu kondukis al la fondiĝo de nova asocio SAT en Hispanio kaj eksigo de HALE el la rilatado al SAT. Ĉiuj aperintaj numeroj de Kajeroj el la Sudo troviĝas enretigitaj en la Gazetoteko Lanti.29 www.tinyurl.com/kajeroj Hispanio: Kataluna Esperantisto Oficiala organo unue de Kataluna Esperantista Federacio kaj nuntempe de Kataluna Esperanto-Asocio. Dulingva, Esperanta kaj kataluna. Aperas de 1910. Trimonata, 20-paĝa, A-4-formata. Redaktas: Ferriol Macip i Bonet, Ramon Perera i Perera, Ramon Rius kaj Víctor Solé.30 www.esperanto.cat/web/Kataluna-Esperantisto

29 30

28

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kajeroj_el_la_Sudo https://eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna_Esperantisto alirita 30/10/2017


Kroatio: Tempo Gazeto de Kroata Esperanto-Ligo. Tempo aperas 3-5 fojojn jare, preskaŭ seninterrompe ekde 1980. En la jaro 2017 ĝi atingis la 129-an numeron. Ĝin redaktas momente ĉefe Spomenka Štimec (1996-2017). Ĉiuj numerojn de Tempo estas libere disponeblaj en la retejo de Kroata Esperanto-Ligo: www.esperanto.hr/tempo_kel.htm Nederlando: Fenikso Fenikso estas dumonata membrogazeto de EsperantoNederland. Celante siajn membrojn, la gazeto de Esperanto Nederland raportas precipe pri Esperantokulturo en la lando: agadoj de la asocio, invitoj al aŭ raportaĵoj pri Esperanto-aranĝoj, recenzoj de libroj kaj revuoj, ligiloj al filmetoj rete. Estas ankaŭ leterkesto kaj nekrologo. Kelkaj artikoloj aŭ fragmentoj estas verkitaj en la nederlanda, ofte poemoj dukolumne prezentitaj nederlande-Esperante. Aperintajn numerojn de la revuo Fenikso vi povas elŝuti ĉi tie: www.tinyurl.com/fenikso Rusio: Rusia Esperanto-Gazeto Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) estas esperantista landa revuo. Ĝi aperas 6-foje jare ekde 2000. La redaktoro kaj eldonanto estas Georgij Kokolija, kunredaktas Viktor Aroloviĉ. Ĉiu numero enhavas averaĝe 40-50 internajn paĝojn en la formato A5. Malnovaj aperintaj numeroj aperas en la biblioteko de Rusia Esperantista Unio. www.tinyurl.com/revuo-rego Rusio: MiA MASI “MiA MASI” estas nova informilo de la Moskva EsperantoAsocio MASI. La unua numero aperis la 1-an de septembro 2017 kaj la klubo intencas preparadi la revuon regule, eĉ ĉiumonate. Sur 16 paĝoj estas prezentitaj iuj el la MASIagadoj. Ĉiu raporto havas antaŭparolon, priskribantan la esencon kaj strukturon de la evento. Tiu priskribo prezentas kopieblan modelon de la agado. www.tinyurl.com/miamasi-eo

29


Slovenio: Informoj Bulteno “Informacije / Informoj” publikigas kontribuaĵon en la slovena lingvo kaj en Esperanto. Ĝin redaktas Ostoj Kristan. Provlegas Tomaž Longyka. www.tinyurl.com/informoj-eo Svislando: Svisa Espero Svisa Espero estas revuo pri la temoj daŭripovo, komunikado, lingvoinstruado, daŭripova turismo, estontecoprojektoj kaj popola interkompreniĝo. Ĝi aperas 2-foje jare kun eldonkvanto de 5000 ekzempleroj, formato A4, 64 paĝoj. Ĉiuj redaktistaj artikoloj en Svisa Espero aperas dulingve, ĉiam en Esperanto kaj en po unu de la svisaj naciaj lingvoj (germana, franca, itala, romanĉa) aŭ foje en la angla aŭ je specialaj okazoj en alia lingvo. www.esperanto.ch/svisa-espero

30


Reklamo

31


Ĉio estas trovebla en interreto! Sed... multaj retejoj prezentas malaktualajn informojn kaj ne plu uzeblajn versiojn de programoj. Trovi la indaĵojn estas temporabe kaj foje iom komplike. Dum prelegserio pri komputilaĵoj kaj retaj projektoj en lokaj kluboj en Benelukso mi rimarkis ke tre mankas superrigardo de tiaj indaj (kaj aktivaj) projektoj. Post prezento mi foje per retpoŝto sendis la plej interesajn ligilojn al ĉeestintoj, sed tio klare ne sufiĉas. Papera verko kun tekstaj klarigoj daŭre plej taŭgas por tiu celo. Do mi ek-kreis tion. Tiu ĉi dua volumo de Eksterrete donas superrigardon de kaj klarigoj pri indaj kaj ĝisdataj projektoj rilate bitlibroj kaj bitgazetoj. www.komputeko.net/eksterrete

32


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.