La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj (F. OMELKA)

Page 85

Ĉapitro 11 Fino Pasis unu jaro. Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso. Loĝantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatraĵo. "Do, la infanoj tamen ĝisatendis la aferon!" diris Davison. "Espereble ĝi ne estos denove tiel malfeliĉe prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekĝemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas eĉ rememori tion." "Ni ĉiuj suferis sufiĉe," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch. "Nu, tio estas jam for..." "Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontraŭ ni," ŝercis la ŝerifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastiĝado de la difterio." "La tuta malfeliĉo alportis tamen ankaŭ ion bonan," diris maljuna sinjoro.

85


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.