La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj (F. OMELKA)

Page 50

falintan arbon. La hundoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ Will Shannon sentis lacon en la tuta korpo. Sed eĉ ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis, ke la savo de multaj homoj kuŝas en liaj manoj kaj laŭ tio li agis. En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita kunjungaĵo de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland kun siaj amikoj malpacience rigardis la horloĝ-montrileton. Ĉu Will Shannon alvenos? Li alvenis nur iom antaŭ noktomezo. Malgraŭ tio, ke li estis tre lacigita, li ridetis. "Feliĉan vojaĝon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la paketon da sero. Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome la telegrafa depeŝo, ke Will Shannon feliĉe alvenis kaj Wurd Kalland daŭrigas la veturon. Wurd Kalland havis antaŭ si ĉirkaŭ okdek kilometrojn da veturo. La plej danĝera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ĝi estis frostiĝinta unu metron kaj ankoraŭ pli profunden, sed en la lokoj, kie estis rapidfluo, troviĝis nur maldika glacia tegaĵo. Sufiĉus surveturi tian lokon kaj.... En la mateno la temperaturo okulfrape malaltiĝis. Sur la firmamento aperis nuboj, kiuj anoncis proksimiĝantan neĝventegon. Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj ĉiam pli granda rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostiĝinta, ekvidis la 50


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.