En Rusujo per Esperanto (A. RIVIER)

Page 34

korespondado. La ĉinovniki de la 14-a ĝis la 9-a rango havas la moŝtan titolon "via blagorodie" (via nobeleca moŝto), la 8a ĝis la 5-a, oni titolas ilin "visokoblagorodie" (via altanobleca moŝto), en la 4-a ili iĝas "prevosĥoditelstvo" (via ekscelenca moŝto), fine, kiam ili altiĝas ĝis la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas antaŭ ili "vaŝe visokoprevosĥoditelstvo" (via altekscelenca moŝto). Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj. Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado de la fraŭlinoj kaj fraŭlinetoj, kiuj libere promenis ope kaj kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis, per lia respondo, ke la kutimoj de la aŭtokrata Rusujo, rilate al la fraŭlinaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika Francujo. La junulinoj ĝuas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli malofta ol ĉe ni, kaj se iliaj gepatroj ne loĝas en la sama urbo, ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili povu lerni kiel eksteruloj kaj ĝuadi vivadon hejman kaj pli liberan. Sed, eĉ la edukatoj, kiuj loĝas en la lernejo mem, havas iom da libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj. Ĉu dank' al tiu sistemo de edukado, ĉu dank' al 34


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.