Speranto sem mestre francisco valdomiro lorenz

Page 110

100

E

M

CAPÍTULO 12. DUODÉCIMA LIÇÃO

EXERCÍCIO N.° ₂₃ VOCABULÁRIO Adreso — endereço. Alesto — presença. Aspekto — aspecto. Fortanima — forte, de ânimo forte. Intenci — tencionar. Kaŝi — ocultar. Mieno — fisionomia, cara. Movado — movimento. Nudapieda — de pés nus, descalço. Observi — observar. Perfortaĵo — violência. Placo — praça. Privata — privado, particular. Revi — sonhar. Rikolto — colheita. Sekretario — secretário Senkapa — desmiolado. Teatro — teatro. Transiro — passagem. Urso — urso. Vintro — inverno. Eble ankoraŭ io pli malbona venos. Mi vidis ian nigran beston, tio estis urso. En liaj paroloj estas ia kaŝita afero. Li ne havas mienon de iu, kiu intencas ian friponaĵon. Li estas nenia alte merita homo, sed nur ia alte sidanta nulo. Jen ia viro min observas!Se li demandos, diru, ke mi iris viziti ian amikon, aŭ ion alian. Dio volu, ke ĉi tio ne alportu ian grandan malfeliĉon! Ĉi tiuj du aferoj havas inter si nenion komunan. Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. Dio donu al vi ĉian feliĉon! Estu fortanima en ĉia situacio! Mi aprobas ĉion, kion vi faris, nur ne tion ĉi. Dio ordonis ripozi ĉiun sepan tagon. Ĉiu rigardas ĉion tra sia persona vitro. Mi volas klarigi la aferon en ĉies alesto. En iu terura vintra nokto ni ĉiuj pensis, ke ĉio estas finiĝonta. Li ĉion faris, petante nenies helpon. Kian signifon havas la morto, kaj kia estas tia transiro? Kion pli mi povus fari? Ĉiu povas havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas. Mi ja volonte loĝus en ies koro, sed mi ne povas diri, kies. . . Kies tombo tio ĉi estas? Ĉio ĉi tio ( ou ĉio ĉi), kion vi proponas, estas ia fantaziaĵo. Kia estas la nomo de tiu, kiu vin venigis? Kiu demandas, tiu ne eraras. Kia la semo, tia la rikolto. Venos ankoraŭ pli grandaj malfeliĉoj, sed neniu scias, kiaj. Kiu tion diris al vi? — Iu, kiu pensas, ke li bone tion scias. — Tiu iu mensogis. Ĉu mi iru tia, nudapieda? Vi povos fari tiajn decidojn, kiajn vi volos. Post ĉiu tia pluvego ĉi tiu placo prezentas la aspekton de ia lago. Li estas granda krimulo, ne multaj tiaj ekzistas sur la tero. Ĉu vi havas en via urbo ian grandan teatron? — Nur unu tian ni havas. Nur tiaj homoj tion farus, kiuj estus iaj senkapuloj. Lia sindona laborado ne donis tiajn fruktojn, pri kiaj li revis. Ĉiu volu informi la Sekretarion pri sia adreso, por ke tiu sciu, al kiu sendi ĉion, kio koncernas la movadon de la klubo. Se ekzistas iu, kiu kulpa en tia bedaŭrinda perdo, tio estas mi, mi sola. Kiu redonas malbonon por bono, el ties domo ne malaperos malbono. Povas esti, ke mi lin vidis ian unu fojon, sed mi tion ne memoras. Ĉu mi diris eĉ (= sequer) unu vorton al iu el vi ambaŭ? Unu kuiris pli rapide, ol la dua, kaj kompreneble tiu unu venis antaŭe. Inter unu maljustaĵo kaj


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.