2 minute read

Facilaj rakontoj

Estas bone vojaĝi en Ĉeĥio fervoje

J. Drahotová

Advertisement

Simpatia rimarko por niaj eksterlandanoj estas klarigoj en Esperanto en la dika horarlibro (eble ne ĉiujare...). Sed se vi estas esperantisto kaj vi ne kaŝas tion (portante signon), aŭ vi simple estas konata esperantisto, vi povus sperti ion similan, kiel mi. Post aĉeto de trajnbileto mi mispoŝigis la trajnbileton kun rabatilo por pensiuloj, kiuj falis planken. Jam sidante, trankvile atendante la forveturon en la vagono mi nenion sciis pri tio. Bona feino alhastis kaj kun feliĉa bela rideto donis al mi mian perdaĵon du minutoj antaŭ ol la trajno moviĝis... Eĉ se vi estas nekaŝita esperantisto, vi povas trovi homojn, kiuj alparolas vin kaj vi povas babili... agrable pasi la tempon. Tamen hodiaŭ mi spertis ĝentilecon de fervojkontrolisto, spite li ne estis probable esperantisto (?).

Estis la unua tago post la valideco de mia rabatilo. Tiun fakton mi ne rimarkis mi, blankharulino, kun okulvitroj, avino kun dorsosako... Sed kontrolisto estis afabla kaj postulis nur malaltan monpunon kaj pagon ĝis plena bileto. Junulo, sidanta kontraŭ mi lerte proponis al li, kiam kontrolisto vane serĉis inter sia mono por redoni la sumon je mia ununura milkrona bankbileto, ke li povas ŝanĝi al li monon kiel li bezonas kaj ridis al mi. Li havis surprize okuloj kun malsama koloro... Kontrolisto ankoraŭ konsilis al mi kiel senprobleme aĉeti rabatilon antaŭ revojaĝo. Kaj aŭdante ke mi revenas post unu tago, li elmetis el poŝo tondileton kaj liberigis mian foton de rabatilo sendifekte, ĉar ĉiam oni devas doni foton dum aĉeto de nova rabatilo. Hodiaŭ eĉ kun ĝojo mi rememoras lin. Li havis malaltan staturon, kiel mi. Ankaŭ mi ŝatas trakti kun ĝentilaj homoj „vizaĝ´ al vizaĝo“ – demokrate... Ĉe la elvagoniĝo li helpis min de la alta ŝtupo.

Dum la alia tago mi denove vojaĝis de Mladá Boleslav al Prago trajne. Mi envagoniĝis en kupeon, kie jam sidis patrino kun knabineto eble kvinjara. La knabino havis infanan libron kaj kun granda entuziasmo ŝi laŭte „legis“ . En la libro ja estis kelkaj literoj, eĉ vortoj, sed precipe bildetoj de objektoj, bestetoj kaj figuretoj vicigitaj en frazojn. La knabineto senerare legis kaj daŭrigis la legon al pli kaj pli komplikaj taskoj. La patrino povis nur laŭdi ŝin. Venis ĉapitro kun leciono kiun ni povas en esperanto nomi finaĵo –et. Pri tiu „malgrandigo“ en la ĉeĥa lingvo abundas vortoj, kompare kun la germana kaj angla. La knabino faris tion trankvile: pták – ptáček (birdobirdeto), oblak –obláček (nubonubeto), prst – prstíček (fingrofingreto), kůl – kulíček (fosto... ), la patrino malsereniĝis, sed diris nenion. La knabino daŭrigis la legadon: lev – levíček (leono ... ). La patrino diris: „Tien oni ne parolas, oni diras lvíček!“ La knabino demandis: „Kaj kial?“ La patrino: „Tial!“ La knabino: „Sed kial?“ La patrino: „Ĉar tial, ĉesu demandi!“ La knabino logike: „Kial ne levík?“ La patrino kolere: „Ĉar ne!“ La knabino ploreme: „Kial ne?“ Venis frapa argumento... Mi tute ne kapablis ion fari. En mia cerbo eklumigis fulmo: Kiel mallogika estas ĉiu nacia lingvo, kiel neniu pri tio pensas, kiel perforte gepatroj instruas mallogikon al siaj propraj karaj infanoj, kiel ili instruas ne pensi logike, akcepti senriproĉe komplikaĵojn, kiuj nur konfuzas ĉiujn... jam dum jarcentoj, jarmiloj... Jes, logiko mankas en la socio, logiko kiun elradikigas gepatroj al infanoj, en tempo, kiam ili ne povas rezisti... Malkonscio de tiu fakto baras la homaron evolui... La dua fulmo, malpli forta venis en mian cerbon: nur esperantisto povas tion kompreni, nur li povas tion eble klarigi kaj pravigi...

Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova