Fulmo kaj Tondro Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj la tondro: Tiam Li vidis ĝin kaj sciigis ĝin, Li pretigis ĝin kaj esploris ĝin. Kaj Li diris al la homo: Jen timo antaŭ la Eternulo estas saĝo, Kaj deturniĝi de malbono estas kompreno. Ijob 28:26-28
Pentateŭko Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo, kaj la Eternulo sendis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro disvastiĝis sur la teron; kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan. Preĝu al la Eternulo (ĉar sufiĉas), ke ĉesu plu estu grandaj tondroj kaj hajlo; tiam mi forlasos vin, kaj vi ne plu restos. Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo, kaj la tondroj ĉesiĝos kaj ne plu estos hajlo, por ke vi sciu, ke la tero apartenas al la Eternulo. Kaj Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; kaj la tondroj kaj la hajlo ĉesiĝis, kaj la pluvo ne plu falis sur la teron. Kiam Faraono vidis, ke la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj ĉesiĝis, li plue pekis kaj malmoligis sian koron, li kaj liaj servantoj. Eliro 9:23 , 28-29, 33-34 Kaj en la tria tago matene estis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis sur la monto, kaj la sonado de la trumpeto estis tre laŭta; kaj la tuta popolo, kiu estis en la tendaro, tremis. Eliro 19:16 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la trumpeto kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo tion vidis, kaj ili moviĝis kaj stariĝis malproksime. Eliro 20:18
Historio La malamikoj de la Eternulo estos dispremitaj; el la ĉielo Li tondros kontraŭ ilin; la Eternulo juĝos la finojn de la tero, kaj Li donos forton al Sia reĝo, kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito. 1 Samuelo 2:10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj alproksimiĝis, por batali kontraŭ Izrael; sed la Eternulo tondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj konfuzis ilin, kaj ili estis venkobatitaj antaŭ Izrael. 1 Samuelo 7:10 Ĉu ne estas hodiaŭ rikolto de tritiko? Mi vokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malboneco, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante al vi reĝon. Kaj Samuel vokis al la Eternulo, kaj la Eternulo sendis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj la tuta popolo tre ektimis la Eternulon kaj Samuelon. 1 Samuelo 12: 17-18