Skip to main content

Esperanto - Stars in Scriptures (Stellar Astronomy)

Page 1

Steloj en Skriboj Kiam mi rigardas Viajn ĉielojn, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi kreis; Kio estas homo, ke Vi lin memoras, Kaj homido, ke Vi lin vizitas? Psalmoj 8:3-4

Pentateŭko Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la pli malgrandan lumaĵon, por regi la nokton; kaj Li faris la stelojn. Genezo 1:16 Kaj Li elkondukis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin nombri. Kaj Li diris al li: Tia estos via idaro. Genezo 15:5 ke Mi benos vin, kaj Mi multigos vian idaron kiel la steloj de la ĉielo kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj; Genezo 22:17 Kaj Mi multigos vian idaron kiel la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj per via idaro beniĝos ĉiuj popoloj de la tero; Genezo 26:4 Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Jen mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon; kaj jen la suno kaj la luno kaj la dek unu steloj kliniĝis antaŭ mi. Genezo 37:9 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi mem, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian idaron kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili heredos ĝin eterne. Eliro 32:13 Mi vidos lin, sed ne nun; Mi rigardos lin, sed ne proksime; eliros stelo el Jakob, kaj sceptro leviĝos el Izrael, frapos la randojn de Moab kaj ekstermos ĉiujn idojn de Set. Nombroj 24:17 La Eternulo, via Dio, vin multigis, kaj jen vi estas hodiaux multego kiel la steloj de la ĉielo. Readmono 1:10 Kaj por ke vi ne levu viajn okulojn al la ĉielo, kaj kiam vi vidos la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, kaj por ke vi ne estu devigata adorkliniĝi antaŭ ili kaj servi ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, disdonis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo. Readmono 4:19 Kun sepdek animoj viaj patroj malsupreniris en Egiptujon; kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin multnombra kiel la steloj de la ĉielo. Readmono 10:22


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Esperanto - Stars in Scriptures (Stellar Astronomy) by Filipino Tracts and Literature Society Inc. - Issuu