Dio-donita Spiro Ĉio spiranta laŭdu la Eternulon. Laŭdu la Eternulon. Psalmo 150:6
Pentateŭko Kaj Dio la Eternulo formis la homon el polvo de la tero kaj enblovis en liajn nazotruojn spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. Genezo 2:7 Kaj jen Mi, Mi venigos akvodiluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; kaj ĉio, kio estas sur la tero, pereos. Genezo 6:17 Kaj ili eniris al Noa en la arkeon, po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. Genezo 7:15 Ĉio, kio havis en si spiron de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis. Genezo 7:22 Sed el la urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon, lasu la vivon al neniu animo; Readmono 20:16
Historio Kaj Josuo venkobatis la tutan landon de la montoj kaj de la sudo kaj de la malaltaĵo kaj de la fontoj, kaj ĉiujn iliajn reĝojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis tute ĉion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael. Josuo 10:40 Kaj ili mortigis per la glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi, ekstermante ilin tute, tiel ke restis neniu animo; kaj li forbruligis Ĥacoron per fajro. Kaj la tutan militakiraĵon de tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj prenis al si kiel militakiron; sed ĉiun homon ili mortigis per la glavo, ĝis ili ekstermis ilin, lasante neniun animon. Josuo 11:11,14 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Kaj malkovriĝis la fundamentoj de la mondo, De la minaca minaco de la Eternulo, De la kolera spiro de Lia nazo. 2 Samuel 22:16 Kaj kiam li reĝis, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne lasis al Jerobeam eĉ unu animon, ĝis li lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano. 1 Reĝoj 15:29 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tiel forta, ke li jam ne plu havis spiron. 1 Reĝoj 17:17
Poezio De la blovo de Dio ili pereas, Kaj de la spiro de Lia nazotruo ili estas ekstermitaj. Ijob 4:9 Li ne lasas min spiri, sed plenigas min per maldolĉeco. Ijob 9:18