Almanako lorenz 2014

Page 1


ALMANAKO

LORENZ

N-ro 34


ALMANAKO

LORENZ TRIDEK KVARA NUMERO JARO 2014

Eldonis SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ RIO-DE-調ANEJRO (RJ) BRAZILO


La Asocio starigis jenajn fondusojn: FONDUSO PORTO CARREIRO NETO por aliøo de nepagipovaj membroj FONDUSO IÞMAEL GOMES BRAGA por eldono de novaj libroj FONDUSO ZAMENHOF por riparo en la sidejo La jarkotizo estas • 20,00 aý egalvaloro pagebla per UEA aý literaturaj verkoj en Esperanto. Konto æe UEA: kodo sesl-s Reviziistoj: Glória Solange Kovrilaj detaloj: da Silva Dias Sankta Katarina Malbordo. e Affonso Borges Gallego Soares Catalogação na fonte do Departamento Nacional do Livro J37

J37

Ano (Espírito) Ano (Espírito) Vigésimo oitavo número / Ano. — Rio de Janeiro: Trigésimo / Ano.2008. — Rio de Janeiro: Associação Editora quarto Espíritanúmero F. V. Lorenz, Associação Editora Espírita F. V. Lorenz; Lorenz, 2014. 160 p.; 14x21 cm. (Almanako 28) 208p.; 15,5 x 22 cm. (Almanako Lorenz; 34) Texto em Esperanto. Texto 85-86984-20-5 em Esperanto. ISBN: ISBN 978-85-86984-20-5 1. Espiritismo. I. Título. II. Série. 1. Espiritismo. I. Título. II. Série CDD: 133.9 CDD: 133.9

Petu informojn al SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F.V.LORENZ Rio-de-Ĵanejro (RJ) - Brazilo Poþtkesto 3133 Tel. (21) 2221-2269 / 2450-4768 Br-20.010-974 Rio-de-¬anejro (RJ) - Brazilo editora_lorenz@uol.com.br Tel. (21) 2221-2269 – editora_lorenz@uol.com.br


ALMANAKO LORENZ Jara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz 2014 – Tridek kvara jaro Estraro: Prezidanto: Vic-Prezidanto Direktoro Financisto: Direktoro Adjunkto: Direktoro Adjunkto: Komitato: Prezidanto: Membroj: Anstataýantoj:

Robinson Mattos Celso Pinheiro Mauro Libânio da Fonseca João Silva dos Santos Geralcino Viana Gomes

Affonso Borges Gallego Soares Alberto Flores Amaury de Souza Antônio de Souza Barbosa Balbina Ferreira Cesar Soares dos Reis Elmir dos Santos Lima Ismael de Miranda e Silva Joel Maciel Soares Jorge Andréa dos Santos José Roberto Motta da Silva Vicente Paula Werneck Sebastião Nunes Cavassoni Zita Flora de Almeida João Nunes Lins Álvaro Borges de Almeida Motta Ubirajara Thadeu Tânia Maria Fernandes Paixão Julieta Dulce do Vale Ramos de Souza

Kontrola konsilantaro: Membroj: Danilo Carvalho Villela Eloy Carvalho Villela Romualdo de Castro Celani Anstataýantoj: Aylton de Lima Rocha Suely Alves Lopes Kompostita de Rogério Mota Presita en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo


kalendaro 2014


Jesuo Jesus

F. V. Lorenz

L. L. Zamenhof

Allan Kardec


INDEKSO Liette Lêla Florianopolo ......................................................................... 13

Jarmila Rýznarová Miaj travivaĵoj en la dua mondmilito – rememoro ........................................... 29

Allan Kardec Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn. Fari servon, ne ATENDANTE rekompencon ............... 41

Renato Corsetti Ke la AMO regu niajn korojn ......................................... 47

Richard Simonetti Stratlampo ............................................................................. 59

Jair Salles KIO ESTAS LA “MIKSA METODO” POR LA INSTRUADO DE ESPERANTO ................................... 65

Sheila Passos Evangelizado de Beboj – Sperto por la Tuta Vivo ................................................. 75

Hilário Silva / Francisco Cândido Xavier PRI FIDO ....................................................................................... 85

Joanna de Ângelis / Divaldo Franco LA TREZORO ............................................................................... 89 Intervjuo kun Affonso Soares ............................................. 92

Trevor Steele Sciencismo kaj skeptikeco ........................................... 105

Alberto Flores IVO SANGUINETTI .................................................................... 111

Antônio Felix da Silva ANTAŬ LA KRIZOJ DE LA MONDO ....................................... 117


Allan Kardec Necesaĵoj kaj Superfluaĵoj El la Libro de la Spiritoj ............................................... 123

Honório Onofre de Abreu Renoviĝantaj Sindevigoj ............................................... 127

Patricia C. Prat Vaganta Hirundo… Omaĝaj vortoj honore al Jozefo Prat i Bonet, pioniro de Esperanto en Argentino ........................ 133

Malba Tahan La Tri Masonistoj ............................................................... 149

Roy MacCoy TIAM KAJ NUN: KELKAJ RIMARKOJ POST 25 JAROJ EN LA CENTRA OFICEJO DE UEA ........................................ 153

Allan Kardec Neceso de l’ Enkarniĝo El la Evangelio laŭ Spiritismo ................................... 167

Trevor Steele La plej potenca saniganto de nia epoko .............. 173

Araceli Aguilar KIO OKAZAS EN LA TERO? ................................................... 181

Maurice Farley “Juazeiro do Norte”. Pli ol simpla urbo ................ 189

Joanna de Ângelis / Divaldo Franco AKIRO DE PACO ...................................................................... 197

Eurípedes A. Barbosa JOSÉ NOGUEIRA MACHADO, KATOLIKA PASTRO KAJ EMINENTA ESPERANTISTO .......................................... 201

Allan Kardec Militoj ...................................................................................... 207


La filoj, kiel ĂŽiuj ni, apartenas al Dio, kaj al Li vi prezentos kalkulon pri la pruntodono, por ke vi eduku ilin.


Florianopolo Liette Lêla Brazilo Florianopolo (en la portugala lingvo “Florianópolis”), la ĉefurbo de la Ŝtato Sankta Katarino, situas en la insulo same nomata Sankta Katarino. Ĝi originis el vilaĝeto fondita en 1658 kaj havas proksimume 407.000 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj areoj de biodiverseco de la brazila marbordo. Ĉi tiu bela oceana insulo estas parto de la municipo Florianopolo, kaj estas ligita al la kontinenta parto per tri pontoj. Ĝi estas moderna urbo, kiu disponigas historian kaj kulturan turismon, komercon kaj servojn, krom bonegan ekologian libertempon por ĉiuj. Por aventuruloj ĝi havigas vojetojn, akvofalojn, rokgrimpadon kaj deltaplanadon ĉe imponaj pejzaĝoj de marĉoj, lagetoj, montetoj, dunoj kaj malgrandaj insuloj.


14

ALMANAKO LORENZ 2014

Ĝi havas pli ol 100 strandojn. Malfacile estas diri, kiu el ili estas la plej bela, la plej ĉarma, la plej bona. Florianopolo estis koloniita de acoranoj kaj la antikva arkitekturo de la domoj ankoraŭ estas konservata en diversaj partoj de la insulo. La popolo estas gastama, havas specialan prononcmanieron kaj tiuj, kiuj naskiĝas en “Floripa” (tiel estas karese nomata la urbo) estas konataj kiel “Manuĉjoj de la Insulo” (Manezinhos da Ilha). La fiŝkaptado estas unu el la plej gravaj ekonomiaj aktivecoj. La fiŝkaptado de tinkoj (Tinca tinca) okazas en majo kaj junio. Aliro al Florianopolo Per Aŭtoŝoseoj: BR-101 Suda, por tiuj, kiuj venas el la sudo: el la ŝtato Sud-Riogrando kaj ankaŭ el apudaj landoj. BR-101 Norda, por tiuj, kiuj venas el aliaj ŝtatoj, kiel Paranao kaj San-Paŭlo. BR-282, por tiuj, kiuj venas el la okcidento de la ŝtato Sankta Katarino.

Cetere, Florianopolo havas la ĉefan flughavenon de Sankta Katarino.

BR-101 Suda.


ALMANAKO LORENZ 2014

15

Turismaj punktoj La belegaj plaĝoj, idealaj por marbaniĝo, amuzo, marŝado, fiŝkaptado kaj surfo, certe estas la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de Florianopolo. Inter ili estas vizitindaj: “Armação”/“Pântano do Sul”, “Barra da Lagoa”, “Cacupé”/ “Sambaqui”/“Santo Antônio de Lisboa”, “Campeche”, “Cen­ tro”/“Bairros”, “Ingleses”/“Santinho”, “Joaquina”/“Praia Mole”, “Jurerê”/“Jurerê Internacional”, “Lagoa da Conceição”/“Ponta das Canas”/“Cachoeira”, “Praia Brava” kaj “Ribeirão da Ilha”.

Plaĝo – “Jurerê”.


16

ALMANAKO LORENZ 2014

Preĝejoj La Metropola Katedralo: konstruita inter 1753 kaj 1773. Ĝi enhavas impresan kolekton de religia arto. La Preĝejo Sankta Francisko, kies konstruo komenciĝis en 1803, kuŝas en la historia urbocentro. Ĝi estis inaŭgurita nur en 1915. La Preĝejo Nia Sinjorino Conceição (“Igreja de Nossa Senhora da Conceição”) estis fondita en 1780. Tiu preĝejo havas belegan de la portugaloj alportitan arkitekturon. La Preĝejo Nia Sinjorino de la Groto el Rivereto (“Nossa Senhora da Lapa do Ribeirão”) estis konstruita en 1763 kaj ankoraŭ konservas multajn el siaj originalaj karakterizaj trajtoj. La Kapelo Sankta Sebastiano el Kampeŝo (“Capela de São Sebastião do Campeche”) estis konstruita en 1826. La municipo deklaris la preĝejeton Heredaĵo Historia, Arta kaj Arkitektura.

Metropola Katedralo.

Preĝejo Nia Sinjorino Conceição.


ALMANAKO LORENZ 2014

17

Teatro “Álvaro de Carvalho” La konstruo de ĉi tiu teatro komenciĝis en 1857, sed ĝi estis inaŭgurita nur en 1875. Ĝi estis la scenejo de abomenindaj epizodoj dum la Federiga Revolucio en 1893. Muzeoj Antropologia Muzeo (Universitata Muzeo de UFSC – “Universidade Federal de Santa Catarina”) Ĉi tiu muzeo gardas kaj elmontras signifajn pecojn de la indiĝena etnologio kaj populara kulturo. Historia Muzeo Palaco Cruz e Souza Konstruita en la dua duono de la dek-oka jarcento, ĉi tiu muzeo estis antaŭe la Palaco de la Registaro.

Historia Muzeo Palaco “Cruz e Souza”.


18

ALMANAKO LORENZ 2014

Muzeo de la Homo el Sambaqui (“Museu do Homem de Sambaqui”) Ĉi tiu muzeo situas interne de la Lernejo Sankta Katarino (“Colégio Catarinense”). Ĝi havas unu el la plej grandaj arkeologiaj kolektoj de Brazilo kun pli ol 5.000 pecoj. Muzeo Ovo-Mondo Ĝi estas la kolekto de la plastika artistino Eli Heil, konsistanta el pentraĵoj, skulptaĵoj, tapiŝoj, desegnoj kaj ceramikoj. Naskiĝdomo kaj Muzeo “Victor Meirelles” Ĝia konstruaĵo estas tipe portugal-brazila de la dek-oka jarcento. Ĝi estis registrita de la Nacia Historia kaj Arta Heredaĵo en 1950. Fortresoj Unu el la plej elstaraj turismaj punktoj de I’insulo Sankta Katarino estas la fortikaĵoj de la dek-oka jarcento. Ili formadis la malnovan defendan sistemon de la insulo. Por viziti ilin, oni foriras de unu el pluraj punktoj de Florianopolo per skunoj apartenantaj al turismaj entreprenoj de la regiono. Estas menciindaj: Fortreso Sankta Kruco de Anhatomirim (Forte Santa Cruz de Anhatomirim) Fortreso Sankta Antono de la Ratoj (Forte de Santo Antônio de Ratones) Fortreso Sankta Jozefo de Ponta Grossa (Forte de São José da Ponta Grossa) Fortreso Santana Fortreso Sankta Barbara.


ALMANAKO LORENZ 2014

Fortreso Sankta Antono de la Ratoj.

Arkeologiaj ejoj: Arkeologia ejo “Santinho” Arkeologia ejo “Joaquina”

Arkeologia ejo “Santinho” (“Costão do Santinho”).

19


20

ALMANAKO LORENZ 2014

Publika Vendoplaco (Mercado Público) Ĝi estas la koro de la historia centro. Tie oni trovas la plej freŝan fiŝon, trinkejojn, restoraciojn kaj kelkajn vendejetojn.

Publika Vendoplaco.

Placo XV-a de Novembro En ĉi tiu loko komenciĝis la konstruado de Florianopolo. Ĝia arbarumado okazis dum la dek-naŭa jarcento kaj la plej bela el ĉiuj arboj estas la Centjara Figujo.

Placo XV-a de Novembro.


ALMANAKO LORENZ 2014

21

Malnovaj Centroj Riverego de la Insulo kaj Sankta Antono de Lisbono estas du el la plej malnovaj centroj de la acordevena koloniigo en Florianopolo.

Esperanto en Sankta Katarino, precipe en Florianopolo Esperanto alvenis al la sudo de Brazilo pere de eŭropaj enmigrintoj, en la jardeko 1890, en la Ŝtato Suda Riogrando. Per la eldonaĵoj de la ĉeĥo Francisco Valdomiro Lorenz komenciĝis la EsperantoMovado en ĉi tiu ŝtato. En la ŝtaton Sankta Katarino Esperanto alvenis en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, ĉirkaŭ la Francisco Valdomiro Lorenz. jaro 1905. Ekde tiam, multe da esperantistoj laboris por la instruado kaj disvastigado de la lingvo ĉi tie. Jen kelkaj el ili: Benjamin Camozato fondis en la urbo “Lajes”, en aŭgusto 1907, la “Societon Sankta Katarino”. Irineu Armando Livramento iniciatis, la 26-an de aprilo 1912, la unuan grupon en Florianopolo. Nuno Baena, en 1918, fondis la duan grupon en Florianopolo. Tiu grupo ricevis la nomon “Studejo”.


22

ALMANAKO LORENZ 2014

Abílio F. Gomes, de 1913 ĝis 1917, kondukis malgrandan kurson de Esperanto en la urbo “Araranguá”. Manoel dos Santos Lostada, kiel direktoro de “Liceu de Artes e Ofícios” en Florianopolo, kondukis plurajn kursojn de Esperanto. Francisco Schaden malfermis kurson de Esperanto en “São Bonifácio de Capivari”, municipo de “Palhoça”, kaj fondis, la 13-an de julio 1919, la grupon “Círculo Esperantista da Estrela Verde”. Egon Schaden fondis “Gimnazian Esperantistan Rondeton”, la 1-an de majo 1929. Dum kelkaj jaroj li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio en Florianopolo. En 1950, D-ro Francisco R. Coelho komencis kurson en gimnazio, en la urbo “Laguna”. Oni scias, ke estis grupoj de Esperanto en la urboj “Lajes” (Galileo Amorim), “São Francisco do Sul” (Claurinice Vieira, patronino de lerneja grupo) kaj “Criciúma”. En la urbo “Porto União”, la monaĥo Bertino Goerner instruis Esperanton al grupo de adoleskantoj. En la urbo “Chapecó”, Gersy Alfredo Bays organizis plurajn kursojn kaj eldonis la literaturan revuon “Fonto”. En la urbo “Joinville”, la inĝeniero Paulo Ricardo Castilhos Feil, veninte el Portoalegro, ĉefurbo de la ŝtato “Rio Grande do Sul”, kaj jam scipovante la lingvon, kreis plurajn kursojn.


ALMANAKO LORENZ 2014

23

Profesoro João Sérgio Sell, same kiel lia edzino, starigis kursojn de Esperanto ĉe spiritismaj centroj en “Palhoça” kaj Florianopolo. En aliaj urboj de la ŝtato, Esperanto estis instruata ĉefe en spiritismaj centroj. En 1980, en la oficejo de Walter Boppré, kelkaj espe­ rantistoj praktikadis kaj instruadis gramatikon al eventualaj interesatoj. Je la 16-a de decembro de tiu jaro oni festis la Tagon de Zamenhof. Ĉi Tiu evento estis la temo de la “akto n-ro 01” de la libro de EASC (Esperanta Asocio de Sankta Katarino). La 28-an de marto 1981 estis efektivita la fondo de EASC kaj je la 16-a de julio 1982 la Asocio estis deklarita Institucio de Publika Utileco. Evaldo Pauli kaj João Sérgio Seel, ambaŭ el Floria­nopolo, ankaŭ realigis Esperanto-kurson, en la jaro 1980, ĉe la Spiritisma Centro Domo de Jesuo, en Banurbo Kamboriuo (Balneário Camboriú). Ekde kiam ekkonis Esperanton, en la jardeko 1940, Evaldo Paŭli fariĝis la plej granda disvastiganto de la idiomo en Sankta Katarino. En 1988 li kreis “Fondaĵon Simpozio” en la sidejo de la Federacia Universitato de Sankta Katarino, kies retadreso estas www.simpozio.ufsc.br aŭ http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/index.html


24

ALMANAKO LORENZ 2014

Aliflanke ĉi tiu Fondaĵo subtenas “Enciklopedion Simpozio”, kiu estas universala kaj dulingva, kun ties artikoloj en la portugala kaj Esperanto. Evaldo Paŭli estas: Profesoro pri Filozofio en: UFSC – Federacia Universitato de Sankta Katarino UNIVALI – Universitato de “Vale do Itajaí AIS – Internacia Akademio de Sciencoj San Marino Membro de: Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino, Beletra Akademio de Sankta Katarino, Brazila Akademio de Filozofio, Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Asocio de Sankta Katarino. Prezidanto de Kultura Fondaĵo Simpozio. Prezidanto de FAT – Filozofia Asocio Tutmonda. Delegito de Universala Esperanto-Asocio. Alterne kun la Esperanto-Asocioj de la tri Ŝtatoj de la Sudo de Brazilo, okazis en Sankta Katarino, regule, sudbrazilaj renkontiĝoj ĉiun duan jaron. La unua estis en Florianopolo en “Instituto Estadual de Educação Dias Velho”. La sekva estis en la urbo Joinville. La tria estis denove en Florianopolo, en la sidejo de la Kultura Fondaĵo Simpozio, kaj la deka el la serio, ankaŭ tie, de la 13-a ĝis la 15-a de novembro 1999. La unua klubo pri Esperanto en Florianopolo estis fondita je la 9-a de januaro 1943 sub la nomo Esperantista Klubo de Florianópolis.


ALMANAKO LORENZ 2014

25

Nuntempa Esperanto-Movado en Florianopolo

En Florianopolo estas pluraj aliaj esperantistoj, kiuj bone konas la lingvon. Inter ili estas: Marco Antônio Teixeira Ferreira, Aldrin Rodrigues Speck kaj Sílvio Knies. Aldrin Speck. Aldrin Speck estas sekretario de profesoro Evaldo Pauli, iniciatoro de projekto de elektronika Enciklopedio Simpozio, en la reto.

Ĉiujare la “Tago de Zamenhof” estas festata en Kultura Fondaĵo Simpozio. Nuntempe estas klasoj de Esperanto por la Tria Aĝo okazantaj ĉe UFSC (Federacia Universitato de Sankta Katarino), en Florianopolo. En 2014, de la 24-a ĝis la 28-a de januaro, okazos, en Florianopolo, la 49-a Brazila Kongreso de Esperanto, la 34-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) kaj la 12-a Brazila Infana Kongreseto.


26

ALMANAKO LORENZ 2014

Inaŭguro de la nuntempa “Esperanto-Klubo de Florianópolis” En frata etoso, la ĉeestantoj elektis, je la 26-a de julio 2012, la unuan estraron de la Klubo: Prezidanto:

Antônio Félix da Silva • Vic-Prezidanto: José Sartori Chaves Burger • Sekretariino: Martha Oliveira Ribas • Kasistino: Senilde Braga Gurjão • Direktoro de Komunikado: Nilton César Góes • Direktorino de Komuna Propraĵo: Míriam Justino • Konsilantaro: Airton José de Faria, Simone Silva dos Santos kaj Antônio de Pádua Mello Moreira de Souza. Inter la ĉeestantoj estas Profesoro Evaldo Paŭli, honorita de la Grupo.

Fontoj: http://pt.wikipedia.org/wiki/Florian%C3%B3polis#Museus_e_galerias_de_arte http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Catarinense/EoSC.html Bildoj el interreto


Penu agi por la bono, dum vi disponas tempon. Estas dan没ere havi la kapon 卯iam plena de revoj, sed la manojn senokupaj.


Miaj travivaĵoj en la dua mondmilito – rememoro Jarmila Rýznarová Ceha Respubliko La 15-an de marto 1939 komenciĝis unu el la plej malfacilaj etapoj en la historio de nia nacio – okupacio de restinta parto de Ĉeĥoslovakio (ĉirkaŭhakita unue post Munkena diktato en 1938, kiam de nia ŝtato estis forigitaj la regionoj en Sudety (Sudet-germanaj distriktoj), parto de Slovakio kaj Subkarpata Rusio (Rutenio). En tiu tempo ĉiuj homoj ankoraŭ ne havis radio-aparaton, ja en multaj vilaĝoj ankoraŭ ne ekzistis elektro-kurento. Malfacilan taskon havis instruistoj, kiuj devis informi siajn lernantojn pri ekesto de “Protektorato”, kiun sub “sian protekton” prenis la Germana regno. Kaj jam en ĉiuj ĵurnaloj estis skribite, ke la germana regna soldataro Wehrmacht okupas ĉeĥajn landojn kaj aperis informoj, pri kiuj urboj estis jam okupitaj.


30

ALMANAKO LORENZ 2014

Grandega estis invado de germana armeo. Unue veturis tra la ĉefa strato en Pardubice motorcikloj, solaj, poste kelkaj motorcikloj kun sidĉaro, soldatoj tie sidantaj tenis mitralon aŭ pafilon, poste ŝarĝaŭtomobiloj plenaj de soldatoj kun pafiloj kaj poste tankoj. Ili okupis ĉiujn kazernojn en nia urbo kaj ĉeĥaj soldatoj devis ilin forlasi. Kelkaj lernejoj estis okupitaj kiel tranoktejoj por Wehrmacht. Niaj loĝantoj estis tre malĝojaj, ili timis la venonton. Kiel niaj geparencoj kaj najbaroj rakontis, la germanaj soldatoj estis tre malsataj kaj kiam vidis ĉe ni plenajn vendejojn kaj sukeraĵejojn, ili komencis ĉion multe aĉeti kaj tre miris, kiam por unu germana marko ili ricevis tiom da bakaĵoj, ke ili tion ne kapablis forporti. Tiam estis kurzo 1:10. Oni diris, ke unu soldato forportis 20 kornbulkojn kontraŭ 50 fenikoj (0,50M). Do niaj ĉeĥaj homoj klopodis ekaĉeti ĉion, ĉar estis certe, ke la soldatoj ĉion elĉerpos. Sed jam la trian tagon estis afiŝitaj anoncoj, kiuj avertis la loĝantojn antaŭ pli granda aĉetado, ke la varo povus esti al ili forprenita kaj la homoj arestitaj. Kaj post kelkaj monatoj ĉiuj nutraĵoj estis porciumitaj, la loĝantoj ricevis nutraĵ-karteton por unu monato. Nuntempaj junaj patrinoj ne povus imagi, kiam ekzemple unu ovo por unu persono devis sufiĉi por la tuta semajno. Poste estis porciumitaj ankaŭ aliaj varoj, viando, ŝtofoj, ŝtrumpoj, ktp. La loĝantoj en vilaĝoj komence havis avan­ taĵon, ke ili povis bredi kuniklojn, anserojn aŭ kokinojn, sed baldaŭ ankaŭ ili devis severe registri, kiom da bestoj ili bredas, ankaŭ ili devis fordoni parton el la rikolto de grenoj kaj terpomoj. Kiel la milito daŭris, la porciumoj de ĉio malgrandiĝis. Se iu ion ricevus sen la karto kaj germanaj oficistoj tion ekvidus, la homo estus punita aŭ arestita.


ALMANAKO LORENZ 2014

31

Post iom da tempo ni devis en niaj lernolibroj nigrigi ĉiujn nomojn de Ĉeĥoslovakio, kaj anstataŭ tion skribi Protektorat Böhmen und Mähren, nigrigi la nomon de prezidento de la respubliko. Aperis surskriboj en la germana lingvo, ni devis lerni germane ĉiutage kaj parkere scii kaj germane reciti, kiam kaj kie Adolf Hitler naskiĝis. En la urboj estis likviditaj statuoj de la prezidento aŭ de pluraj ĉeĥoslovakiaj eminentuloj, estis severa malper­meso aŭskulti eksterlandan radio-elsendadon sub puno de aresto aŭ morto, kaj estis kontroloj en hejmoj ktp. Malbona situacio estis, kiam venis du gestapanoj kaj forkondukis la instruiston el la klaso dum la leciono nur pro tio, ke li estis judo. La judoj ne rajtis instrui, viziti restoraciojn, kinon, devis porti flavan emblemon JUDE. Unu nia kunlernantino, kara knabino, subite ĉesis viziti la lernejon. La instruistino diris, ke ŝi devis transloĝiĝi. Nur post kelka tempo ni estis informitaj, ke ŝia tuta juda familio estis forkondukita en koncentrejon, kie ĉiuj pereis. Mia paĉjo estis oficisto kaj laboris en elektrejo. Neniu el nia familio sciis, ke la paĉjo en la grupo de 30 kamaradoj helpas multiplikigadi kontraŭfaŝistajn afiŝojn.


32

ALMANAKO LORENZ 2014

En tiu terura tago la 26.9.1939, mia panjo lavis tolaĵojn en kela lavejo en la trogo sur lavtabulo – (la elektraj lavmaŝinoj en tiu tempo ĉe ni ankoraŭ ne ekzistis), kaj subite ŝi sentis grandan maltrankvilon, kvazaŭ al ŝi iu rigardus. Ŝi kuris trarigardi la tutan domon, neniun ŝi trovis, sed ŝi jam ne kapablis plu labori. Ĉu io okazis al infanoj aŭ al ŝia edzo? Ŝi kuris telefoni en lian oficejon. Tie ŝi aŭdis malgajan voĉon: “Ĵus forkondukis lin Gestapo.” Kion plu skribi: Ĉu pri tio, ke ni subite estis “familio malamika al la Regno”, ke niaj konatoj kaj kamaradoj distancis de ni, ke ili mem ne suferu, ke mia panjo malfacile serĉis okupon, ke ŝi havu por siaj infanoj almenaŭ manĝon, ke la paĉjo trairis kelkajn arestejojn kaj koncentrejojn. Sed danke al Dio post fino de la puno, post preskaŭ tri jaroj, li revenis hejmen kiel la lasta de tiu tuta grupo kun la plej malgranda puno. La ceteraj bedaŭrinde poste anstataŭ hejmen foriris en “gazkameron”. La paĉjo revenis en malbona sanstato, li pezis nur 44 kilogramojn kaj pro tio, ke faŝistoj permesis al li reveni hejmen kaj ke ili “nutris” lin, ili volis rekompence forpreni duonon de nia loĝej-ekipo; tamen post la granda peto kaj ploro de la panjo, ili ŝtelis la ŝparlibron kun sufiĉe da deponita mono, koncertan fortepianon, skribmaŝinon, sur kiu la paĉjo skribis kaj du grandajn la plej valorajn oleo-pentraĵojn. Estas rememoroj, kiuj restas dum la tuta vivo. Ekzemple kiel mi kelkfoje vespere biciklis kun panjo sen ia ajn lumo en ian vilaĝon celante peti ekslernantinon de mia panjo pri iom da faruno por baki kukojn. Panjo havis ĉirkaŭ sia kolo du tolsaketojn kunligitajn per pli larĝa rubando – kvazaŭ grandajn mamojn. Ŝi vestis sin en larĝan mantelon. Kiam kontraŭ ni veturis aliaj biciklistoj, same en la vespera mallumo (komun-publika lumigado de ŝoseoj ne ekzistis), panjo demandis ilin, ĉu la aero estas pura. Tio estis jam


ALMANAKO LORENZ 2014

33

la konata diro. Kiam la respondo ne estis jesa, ni devis ĉirkaŭveturi la vilaĝon trans kamparaj vojetoj, por ke ne kaptu nin germanaj policaj gardistoj. Mi memoras, ke dufoje estis aŭdebla proksimiĝanta motoro de polica aŭto kaj panjo nur ekkriis: “En la fosaĵon!” kaj ni tuj desupris kun la biciklo kaj enkuŝis tie. Tiuj estis teruraj momentoj. Ĉe la rememoroj pri tiu tempo mi ĉiam admiris panjon pro ŝia kuraĝo. Kiam la sanstato de mia paĉjo pliboniĝis kaj li jam povis labori, li trovis okupon de kontisto en segejo de la vilaĝo Předměřice.

Mi estis “totale devige insertita”, tio signifis, ke kiam la lernejoj estis fermitaj, mi devis esti okupita aŭ en la plej granda fabriko je eksplod-materialo de nia urbo en Semtín aŭ en agrokulturado. Mi timis labori en eksplodaĵfabriko, sur kiun okazis oftaj flugatakoj, eĉ bombardado kaj do mi veturis helpadi sur kampoj. Alian eblon mi ne havis, ĉar kiel filino de eksa arestito mi ne povis esti akceptita en pedagogia instituto, kaj ceteraj lernejoj jam estis fermitaj.


34

ALMANAKO LORENZ 2014

Sed ankaŭ la vojaĝo per vagonaro al la vilaĝo, kie mi laboris, ne estis trankvila. Imagu, ke vi sidas en vagonaro kaj subite hurlegas sirenoj. El la fenestroj vi vidas proksi­ miĝantan aron da aviadiloj. La trajno haltas inter kampoj, vi devas elsalti el la vagonaro kaj kuri plu en la kampon kaj tie ĉi ekkuŝiĝi. Kaj vi havas la solan ideon, ĉu vi ankoraŭ ekvidos viajn gepatrojn. Ankaŭ mi ne povas forgesi pri nokta aviad-atako, kiu okazis je la 22.7.1944. Panjo vekis min kaj mian fraton, donis al mi kovrilon kaj ni ĉiuj rapide kuris al la fino de nia ĝardeno, kie estis elfosita bombŝirma bunkro por 6 personoj. Sed, ĉar ni tie havis kusenojn kaj kofron, la patro jam tie ne havis lokon kaj restis sidanta apude sub juna ĉeriza arbeto. Poste li rakontis al ni tiujn terurajn momentojn de falantaj lum-raketoj en nia proksimeco. Inferan bruon kaj tremadon de la tero ni sentis ankaŭ en la kaŝejo. La aviadiloj eraris kaj anstataŭ atingi fabrikon de mineralaj oleoj, kiu estis sur la mala rando de nia urbo, ili faligis bombojn al ĝardenistejoj, ĉar brilis la vitrejoj kaj kelkaj bomboj falis kelkajn centojn da metroj de nia ĝardeno. La dua aviad-atako okazis 24.8.1944 post la tagmezo, kiam mia panjo kun la frato biciklis hejmen el krematorio; tie ili ordigis familian tombon. La rando de nia urbo tiam estis libera, kampa, nur kelkaj arboj apudis la vojon kaj la sirenoj en tiu ĉi urboparto ne estis aŭdeblaj. Subite super ili aperis aro da aviadiloj, kiuj sin preparis bombardi. Panjo kun la frato tuj ekkuŝiĝis teren apud bicikloj proksime de kelkaj arboj kaj ili vidis fali multajn bombojn direkte al la fabriko Rafinerio de mineralaj oleoj kaj al la trajno-stacidomo. Ili vidis eksplodadon de la bomboj. Iu viro, kiu biciklis post ili kaj ankoraŭ veturis sur la libera spaco, estis pro ondo (vento-kirlo) deĵetita el la biciklo. La panjo kun la frato bonŝancis, ke ili jam estis inter la arboj, kie la kirlo jam ne


ALMANAKO LORENZ 2014

35

estis forta. Poste ni estis informitaj, ke unu bombo atingis ankaŭ kontraŭ-aviadan kaŝejon en la stacidomo, kaj nur tie mortis pli ol 200 homoj (foto el malnova ĵurnalo montras parton de la stacidomo post bombardado).

Nur la tria aviad-atako, kiu okazis la 28-an de decembro 1944 en Pardubice, atingis denove la fabrikon ĉe la plua parto kaj krom tio estis ruinigitaj multaj proksimaj stratoj kun la loĝdomoj. Fino de la milito en majo 1945 Post ses jaroj, la 8-an de majo, finiĝis la dua mondmilito. La naziismaj surskriboj estis forigitaj, sur la domoj flirtis denove ĉeĥoslovakiaj flagoj. Kun entuziasmo estis bonve­ nigataj la rusaj liberigintoj. Estis maja dimanĉo kaj mi akompanis mian avinon en la preĝejon. Ĉe la reveno jam ĉe la rando de nia strato mi vidis la panjon tordi manojn kaj multe gesti, ke ni rapidu. Antaŭ nia domo estis grandega amaso da sablo kaj brikoj. Kio okazas?


36

ALMANAKO LORENZ 2014

Panjo plendis, ke ni devas foriri el nia propra domo ĝis la 18-a horo, ke ĉi tie la rusaj soldatoj – kiel en la plej granda domo de la strato – havos soldatan manĝejon, kuirejon kaj en la unua etaĝo ili loĝos, tranoktos, ke ni tie devas lasi ankaŭ kusenojn kaj ni povas kunpreni nur ion plej necesan. Sed kien ni iru? Ni estas 6 personoj! La najbaro el la apuda strato proponis al ni, ke kelkajn tagojn ni povos resti en la kela loĝejeto de iliaj subluantoj, kiuj restadas ian tempon en montaro. Kaj tiel tri tagojn ni tie tranoktis kiel sardinetoj sur la planko sur la kovriloj ankaŭ kun geavoj, kaj poste nacia komitato permesis enloĝigi nin en duĉambran loĝejon apartenintan al germana familio, kiu devis ellandiĝi. Niaj “karegaj liberigintoj” forveturis post tri monatoj, sed forlasis nian domon en terura stato – laŭ statistiko de la nacia komitato ĝi estis la tria plej multe ruinigita domo en la tuta urbo. Mi volas tiun etoson iomete proksimigi al vi, kvankam mi ne ŝatas rememori pri tio. Mi jam skribis, ke malantaŭe en la ĝardeno ni havis kontraŭaviadan bunkron, do profundan elfosan kavon kun benkoj por 6 personoj, supre kovritan pere de lignaj tabuloj kaj argilo; la rusoj tiun “plafonon” dekovris kaj en la kavon ĵetadis ĉevalajn krur-ostojn, kraniojn kaj ĉiujn forfalaĵojn el la soldata kuirejo. En la teretaĝa kuirejo ili plivastigis la fornelon tra la tuta ejo tiel, ke pro tiu varmego fendetis ambaŭ pordoj. En tiu monato majo estis tre varma vetero kaj super la kavo kun forfalaĵo flugis centmiloj da muŝoj. Septoj de ambaŭ ĉambroj estis forigitaj kaj en “granda salono” restis post la foriro de soldatoj multaj seĝoj kaj tabloj. En la trapasejo kaj sur kelaj ŝtupoj estis surĵetitaj proksimume 30 malplenaj bareloj de alkoholaĵo Vodka, la palisa barilo sur la korto estis falinta al najbaroj post amaso da ligno kaj karbo.


ALMANAKO LORENZ 2014

37

La florarboj en la ĝardeno estis primorditaj de la bovino, kiu laŭdire promenis tie kaj sur la korto plendis porko, kiel rakontis la najbaroj. La kuniklejo estis malfermita, kvin kunikloj eble estis gustumitaj de la soldatoj, en la loko de kokinejo kuŝis kelkaj mortaj kokidoj. La loĝejo en la unua etaĝo aspektis ankoraŭ pli malbone. La banĉambro fermita, la ŝlosilo perdita, sur la pordo de tiu ejo fiksita elverŝujo kun plena sitelo da akvo, de kiu estis grandaj akvoflakoj ĝis malsupren tra la tuta ŝtuparo. Post la malfermo de la banĉambro – la bankuvo estis plena de malagrable odoranta ranca ŝaŭmita kremo kaj en ĝi – imagu – du patrinaj ĉapeloj. En la libroŝranko – el plimulto de tolbinditaj libroj de nia nacia verkisto Alois Jirásek estis eltonditaj ŝu-alplandaĵoj. Ankaŭ la ŝlosilo de la necesejo estis perdita kaj tiu ĉi loko estis ŝanĝita en angulon de la ĉambro ĉe malfermita fenestro kun granda amaso kaj malplaĉa odoro. En la dua etaĝo en la unua kamero estis razistejo – laŭ ŝaŭmo sur la muroj kaj en la dua kamero eble ŝuejo, ĉar tie restis ŝuista botŝtipo. Sed en tiu tempo oni ne povis ion diri kontraŭ niaj rusaj liberigintoj. La unua okupacio finiĝis kaj komenciĝis la dua. En 25.2.1948 la potencon en la registaro transprenis komunista partio de Ĉeĥoslovakio, en kies regado estis maljuste kondamnitaj 230 000 homoj. La totalisma reĝimo – socialismo – daŭris preskaŭ ĝis la jaro 1989. Mia granda deziro estas, ke niaj infanoj, nepoj kaj pluaj posteuloj travivu nek militojn, nek pluajn okupaciojn.

Pardubice la 7-an de marto 2013


38

ALMANAKO LORENZ 2014

Jarmila kun la filino Mirka kaj la dumonata pranepo Sebastian.


Uzu vian fizikan korpon por ricevi la benojn de la Plej Alta Vivo, dum ûiaj organoj harmonie funkcias. Vazo enhavinta malvulgarajn esencojn, eî forlasita, ankoraö elspiras parfumon.


Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn. Fari servon, ne ATENDANTE rekompencon Allan Kardec Francio 7. Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj. Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. (Luko, 14:12-15).


42

ALMANAKO LORENZ 2014

8. “Kiam vi faras festenon, diris Jesuo, ne invitu viajn amikojn, sed la malriĉulojn kaj kriplulojn.” Tiuj vortoj, absurdaj, se oni ilin prenas laŭlitere, estas sublimaj, se oni serĉas ilian spiriton. Jesuo ne povus intenci diri, ke anstataŭ siaj amikoj oni devas kunvenigi ĉe sia tablo la stratajn almozulojn; lia parolmaniero estis preskaŭ ĉiam figura, kaj por homoj nekapablaj kompreni la delikatajn nuancojn de la pensado, fortaj bildoj estis necesaj, por produkti la efektojn de tranĉaj koloroj. La fundo de lia penso montriĝas en jenaj vortoj: “Vi estos feliĉa, ĉar ili ne povos rekompenci vin”; tio signifas, ke oni faru bonon ne celante repagon, sed por la sola plezuro fari ĝin. Por fari frapantan komparon, li diras: Invitu al viaj festenoj la malriĉulojn, ĉar vi scias, ke ili nenion povos redoni al vi; kaj kiel festenojn oni komprenu ne ĝustadirajn manĝojn, sed la partoprenon en la abundo, kiun oni ĝuas.


ALMANAKO LORENZ 2014

43

Tia admono povas tamen esti komprenata en pli laŭlitera senco. Kiom da personoj invitas al sia tablo nur tiujn, kiuj povas, kiel ili diras, fari al ili honoron, aŭ kiuj povas siavice inviti ilin! Aliaj, kontraŭe, trovas plezuron akceptante ĉe si malpli feliĉajn parencojn kaj amikojn; nu, kiu ja ne havas tiajn parencojn kaj amikojn malpli feliĉajn? Kelkfoje tio estas granda, kvankam tute ne ŝajna servo. Tiuj, kvankam ne alvokante blindulojn kaj kriplulojn, praktikas la maksimon de Jesuo, se nur ili tion faras pro bonvolemo, sen vantamo, kaj se ili scias kaŝi la bonfaron per sincera afableco. La Evangelio laŭ Spiritismo – Brazila Spiritisma Federacio. Ĉap. XIII – Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano.


Etendu vian manon al tiu, kiu bezonas helpon. Venos tago, kiam vi mem bezonos kunlaboron.


Ke la AMO regu niajn korojn Renato Corsetti Italio 1. Enkonduketo Ĉi tiu titolo estas iom malkutima por mi. Fakte ne mi mem inventis ĝin, sed mia bona brazila amiko Celso Pinheiro (selsu pinjejru), se mi bone memoras la brazilan elparolon, inventis ĝin kaj donis ĝin al mi, kiel temon por la ĉi-jara artikolo. Celso, cetere, honoras min per la alvoka nomo “frato”, kiun mi tute ne meritas. Li estas konvinkita, ke mi estas bonkora spiritisto, eĉ ne sciante tion, kaj mi ne sukcesas komprenigi al li, ke mi estas normalulo. Fakte en la normala mondo la graveco de “amo” por spiritistoj estas ignorata. Homoj preferas kompreni la nocion “amo” teĥnike kiel seksgravan agadon kaj en pli ĝenerala kampo kiel ion, pri kiu oni parolu, por kaŝi la malamon, kiu vere regas la iradon de la mondo. En la mondo estas potencoluktoj, kiuj solviĝas per forto kaj ne per amo. Pro tio mi admiras la spiritistojn, kiuj tamen insistas paroli pri amo por reguligi la homajn kaj mondajn rilatojn. Ili iomete similas esperantistojn, kiuj insistas paroli pri Esperanto, malgraŭ tio, ke ĉiuj volas lerni la fortan lingvon de la momento.


48

ALMANAKO LORENZ 2014

Nun temas pri la angla, sed multaj lernejoj pri la ĉina jam ekaperas ĉie tra la mondo. Mi volas en ĉi tiu artikoleto repreni temojn, kiujn mi jam pritraktis aliloke, por bildige prezenti al vi ĉi tiun fenomenon, ke “malamo” nun regas niajn korojn, kaj ke pro tio ni devas sekvi la konsilon de Celso. 2. Kapitalistoj malamas Esperanton kaj la homaron. Amo eniru iliajn korojn. Ne estas pruveble, ke Lenin diris, ke Esperanto estas la latina de la estonteco, kaj ankaŭ ne estas pruvebla la malo. Estas nur certa la granda subteno al Esperanto en la unua fazo de la rusa revolucio. Kaj tio ankaŭ ne estas miriga. Esperanto multe flirtis kun socialismo en la unuaj jardekoj. Aparte utopia socialismo perfekte kuniris kun Esperanto, ju pli utopia des pli bone. Ĉiuokaze de la komenco Esperanto estis io maldekstra aŭ ŝatata de maldekstruloj, kies ĝenerala celo estis “ŝanĝi” la mondon, dum Zamenhof mem estis ĝenerale progresema, sed ne ekstrema. Li volis ŝanĝi la homon. Intertempe aliaj homoj, kiuj ne volis ŝanĝi ion ajn, insistis, ke Esperanto estas nur lingvo. La amindumado daŭris eĉ inter la du mondmilitoj sub la plej dekstraj reĝimoj (kaj sub Stalin). Japanaj policistoj bonege komprenis la suspektatan Esperanto-movadon, kiam ili diris, ke esperantistoj estas kiel akvomelonoj: verda ŝelo sed ruĝa koro. Kiel por ĉiuj aliaj mondoŝanĝaj movadoj la granda malamiko de Esperanto estis en la dua duono de la pasinta jarcento la liberalismo. Reagan kaj s-ino Thatcher eventuale eĉ ne sciis pri Esperanto, sed la ideoj, kiujn ili disvastigis tra la mondo (obeu la potencon de ekonomio, ne ŝanĝu la mondon, konsumu kaj ne pensu) estis pli efikaj malamikoj


ALMANAKO LORENZ 2014

49

ol la nazia polico, kiu finfine nur malpermesis Esperanton kaj portis homojn al la koncentrejoj, sed idee ne povis kontraŭbatali efike. Kune kun la perdo de forto de ĉiuj socialismaj kaj komunismaj movadoj ankaŭ la organizita Esperanto-movado (mi pensas pri ĉiuj Esperanto-asocioj pli malpli tiaj, ne nur pri Sennacieca Asocio Tutmonda) stagnadis dum jar­ de­ koj, dum la plej ĝenerala movada strukturo, Universala Esperanto-Asocio oficiale estis neŭtrala pri politiko, sed praktike gastigis revoluciemajn elementojn. Kiam venis la grandaj protestaj movadoj en la fino de la sesdekaj jaroj, en la junulara sekcio de UEA, oni komencis lanĉi sloganojn pri Esperanto kiel ilo kontraŭ la lingva imperiismo, oni komencis interesiĝi pri la asocioj por redoni forton al la malplimultaj lingvoj, kaj eventuale ankaŭ pri paco. Tamen la rego de la angla lingvo en la mondo estis en sia plej alta punkto kaj antaŭeniris kune kun liberalismo. Finfine liberalismo fiaskis ne malpli ol komunismo. La granda krizo de la eksa “libera” mondo komenciĝis en Usono pro misagoj de la financa potenco. Ĝi ankoraŭ sukcesas kaŝi ĝin per siaj televidoj, sed la afero iĝas pli kaj pli klara. Ankaŭ ĉar samtempe evoluas la landoj de la eksa “tria mondo”, Ĉinujo, Brazilo, Hindujo, kiuj simple ne plu volas esti ekspluatataj kaj komencas ekonomie kreskegi. Ĉu ankaŭ la angla lingvo suferos pro tio? En la kampo de lingvoj, aferoj ĉiam postsekvas la realon (la superstrukturo sekvas la strukturon, kiel instruis Marks, eĉ se oni ne plu citas lin). Eble en la longa daŭro la monda lingva situacio ŝanĝiĝos, kaj tiu, kiu ne konos la ĉinajn tonojn ne rajtos esti dungita en UN, sed intertempe ni, la esperantistoj, estas daŭre ĉi tie kaj daŭrigas nian agadon, sed en iom konfuzita maniero. Ni ne plu klare vidas niajn amikojn kaj malamikojn.


50

ALMANAKO LORENZ 2014

Ni konsideru la movadon “Okupu Wall Street”. Ĝi trovis tujan eĥon inter la Esperanto-parolantoj. Sufiĉas serĉi en la reto per la vortoj “Okupu Wall Street en Esperanto” kaj vi trovos amason da diskutoj kaj tujan tradukon al Esperanto de la filmeto “I am not moving”. Ankoraŭ pli da agadoj vi trovas, se vi serĉas per la vorto “indignuloj”, kiu estas la Esperanta vorto por la eŭropa flanko de la sama movado, kiu estis lanĉita en Madrido sub la nomo “indignados”. Kaj komencas aperi materialoj, kiuj rekte alvokas: Indignuloj de la tuta mondo, lernu Esperanton. Mi mem opinias, ke tiu estas promesoplena vojo. Espe­ ranto estas movado, kiu volas lingve ŝanĝi la mondon. Por fari tion estas strange, kaj eĉ malefike, peti la subtenon de tiuj, kiuj ne volas ŝanĝi la mondon. Nia sola ŝanco estas, ke ni restu ĉiam unu paŝon antaŭ la socio, en kiu ni vivas. Esperanto, fakte, estas manifestiĝo de amo al aliaj lingvoj kaj kulturoj, kaj tiun amon ni devas porti en la korojn de ĉiuj eĉ de tiuj, kiuj ne volas ŝanĝi la mondon. 3. Kiu minacas kiun? Ĉu Okcidento islamanojn? Ĉu islamanoj la mondon? Jen alia elstara ekzemplo de malamo inter hom-grupoj, kiu espereble malaperos. La plej bela gazeta titolo, kiun mi legis okaze de la “araba printempo” estis en tunizia gazeto en la reto, kies nomon mi ne memoras, kiu tekstis pli mapli: “Ni devas kompreni, kion ili volas”. En tiu kunteskto “ni” estas la araboj kaj “ili” estas la okcidentanoj. La artikolo klarigis, ke komence de la pasinta jarcento la okcidentanoj volis, ke la araboj liberiĝu el la turkoj. Ili estis kontentaj pri ĉi tiu neesperata helpo, kaj nur poste komprenis, ke ili devis liberiĝi el la turkoj, por ke la okcidentanoj mem regu ilin.


ALMANAKO LORENZ 2014

51

Dum la du mondmilitoj la okcidentanoj regis ĉie en la araba mondo, kiu esence estis dividita inter francoj kaj angloj. Post la dua mondmilito venis la fino de koloniismo kaj per foje tre malfacilaj militoj (Alĝerio) oni povis vere liberiĝi nur ke la novaj registaroj, ofte starigitaj de la armeoj, prefere devis kunlabori kun la eksaj koloniaj landoj. Poste ĝenerale la Okcidento (esence temas pri francoj, angloj kaj usonanoj) dum jardekoj subtenis plurmaniere la lokajn diktatorojn (Mubarak kaj la aliajn). Poste transnokte, de vespero al mateno, ili decidis, ke ili subtenas la popolojn, kiuj manifestacias kontraŭ la diktatoroj. Nun, kiun ili subtenos poste? Esence de tio, diras la araba ĵurnalisto, dependos la fakto, ĉu la okcidentaj televidoj parolos pri ni kiel defendantoj de la homaj rajtoj aŭ kiel danĝeraj islamanoj. Se tiu rakonto estas ĝusta, kaj ĝi estas ĝusta, ni faru al ni kelkajn demandojn: 1 – kiu okupis la landojn de aliaj: ĉu islamanoj okupis Usonon kaj Eŭropon aŭ ĉu arabaj landoj estis okupitaj? 2 – kiu provas enkonduki siajn varojn kaj sian civilizon al la mondo: ĉu Tunizio aŭ Usono? La respondoj al tiuj demandoj ne estas malfacilaj. Estas vero ke ekzistas pluraj malriĉaj islamanoj, kiuj elmigras al Eŭropo kaj Usono, sed prezenti ilin, kiel potencajn invadantojn, kiuj volas ŝanĝi la landojn al kiuj ili elmigris, estas nur truko de la dekstraj partioj por grandigi la rasan malamon inter la loka malriĉa loĝantaro kaj la islamanoj. Laŭdifine, se oni estas devigata elmigri al alia lando kaj tie fari la plej malagrablajn laborojn kaj esti daŭre en pozicio de malsupereco, oni ne estas invadanto kun espero ŝanĝi la nunan loĝlandon.


52

ALMANAKO LORENZ 2014

Sed niaj dekstraj okcidentanoj volas ion plian. Ili volas forviŝi la enmigrintojn el la mapo. Ili volas ĝui ties servojn [oni daŭre bezonas laborantojn por la laboroj, kiujn neniu volas fari], sed samtempe oni ne volas vidi ilin. Oni volas, ke ili rezignu pri si mem, alprenu tuj la okcidentajn valorojn, vestu sin kiel ni vestas nin, lasu siajn sovaĝajn kutimojn, kaj malaperu en la socio. Ofte por islamanoj tio estas malfacila pro la koloro de la haŭto, sed ne estas tiu la ĉefa problemo. La ĉefa problemo estas, ke neniu volonte mortigas sin mem, malaperas kaj renaskiĝas kiel nova homo. La turkoj en Germanujo, ekzemple, eĉ se ili volus, ili ne povus tuj iĝi germanoj. Tio okazas tre laŭgrade. Ili estas jam malsimilaj rilate al la turkoj en Turkujo, sed la germaniĝo postulos generaciojn. Kaj prefere ĝi okazos se oni ne postulos ĝin. En tiu situacio, kiu estas la atakanto kaj kiu defendas sin? La vero estas, ke pro la eŭropa kaj usona islam-malamo (islamofobio en eŭropaj lingvoj) la islamaj komunumoj en Eŭropo kaj en Usono (malriĉaj laboristoj – mi rediru tion) ne sukcesas vivi sentime. Sed kio pri la islamaj teroristoj? Ĉu vi volas nei ke ili ekzistas kaj mortigas senkulpajn homojn? Tion certe diros al mi okcidenta leganto. Ne, mi ne volas nei tion, sed mi volas nur diri, ke la islamaj teroristoj estas malgranda grupeto, kiu provas reagi. La veraj teroristoj sidas en la registaro de Usono, de Britujo kaj de Francujo, kaj el siaj sekuraj oficejoj ili ordonas, ke jen oni ataku per aviadiloj Irakon kaj mortigu civitanojn sendistinge je milionoj, ke oni ataku Afganujon kaj faru la samon, ke oni sendu militŝipojn regi la mezorienton, ktp. Tiuj samaj teroristoj aprobas kaj subtenas ĉiujn teroragadojn de la israela registaro, kiu malrapide estas murdanta tutan popolon, la restantajn kelkajn palestinanojn.


ALMANAKO LORENZ 2014

53

Kial poste surpriziĝi se metiisme kelkaj islamanoj de tempo al tempo provas rezisti? La laŭtparoliloj pri la terorismo, la okcidentaj televidoj, prezentas grandajn skandalojn, pro la civitanaj militviktimoj en Sirio, sed tute ne parolas pri la fakto, ke Usono kaj Britujo kaj Francujo pere de Kataro jam de longa tempo finance kaj armile subtenas la opoziciantojn al Asad. Mi volus vidi, kion ili dirus se Kataro finance kaj armile subtenus la laboristan partion en Britujo? La situacio estas tre pli malbona ol tiu de la libro 1984 de Orwell (Orŭel). Nun oni atakas kaj mortigas kaj samtempe konvinkas la homojn, ke la viktimoj estas la murdistoj. Se Kafka estus vivanta, li povus verki amason da kafkecaj noveloj. Sed Kafka jam ne vivas, kaj eble nia tasko ankaŭ en ĉi tiu kampo estas sekvi la konsilon de Celso, kaj disvastigi amon al la koro de la semantoj de malamo inter popoloj. 4. Kiu detruas lokajn lingvojn kaj forneas de la homo la homan rajton pri Esperanto? La kulturoj de pluraj landoj en la mondo malaperas. Ili simple ne havas rimedojn por pagi produktadon de enlandaj kulturaĵoj. Tio estas vero, sed oni ne konsideras la gigantajn sumojn, kiujn ili pagas al la grandaj landoj kun la grandaj lingvoj uzataj en la lando por aĉeti librojn, lernolibrojn kaj servojn diversspecajn (inkluzive, ekzemple, universitatajn profesorojn). La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo, sed estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa,


ALMANAKO LORENZ 2014

54

bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazas per la reganta lingvo. Se ilia instruado en la gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili bone sukcesas tiel komence, sed ĉirkaŭ ekde la kvara lernojaro, ilia progreso malrapidiĝas, kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas. Ankaŭ tio estas grava ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. Esperantistoj rekomendas lerni 2, 3 aŭ 4 lingvojn, laŭ la cirkonstancoj, t.e.: 1. 2. 3. 4.

la gepatran lingvon; la regionan lingvon, se malsamas; la nacian lingvon, se malsama al la du unuaj; internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio, kaj kio estas: Esperanto.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas strebi al paco inter popoloj, plifaciligante la komunikadon kaj igante tion pli justa. Uzo de komuna lingvo evitas tian situacion, en kiu la personoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj. Tamen, per la elekto de unu aŭ kelkaj lingvoj super aliaj, ŝtato ofte signalas la regadon de tiuj por kiuj la oficiala lingvo estas ilia gepatra. Tiu ĉi elekto povas limigi la liberecon de multaj ne-regantaj grupoj – nutrante intergrupajn tensiojn. Ĝi fariĝas rimedo por ekskludi homojn de politiko, edukado, aliro al justeco, kaj multaj aliaj aspektoj de la civitana vivo. Ĝi povas fortikigi sociajn-ekonomiajn malegalecojn


ALMANAKO LORENZ 2014

55

inter grupoj. Ĝi povas fariĝi dividiga politika temo, kiel en Srilanko kie, anstataŭe al la angla, la sinhala (parolata de la plimulto) estis igita la sola oficiala lingvo en 1956 spite al la kontraŭstarado de la tamila malplimulto, kiu volis ke la tamila same kiel la sinhala estu rekonata. Jure ne ekzistas universala “rajto je lingvo”. Sed ekzistas homaj rajtoj kun implicita lingva enhavo, kiujn plurlingvaj ŝtatoj devas agnoski por plenumi siajn internaciajn devojn laŭ tiaj instrumentoj kiaj la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj. Se oni uzas lokajn lingvojn en la lernejoj kaj en la publika vivo oni ŝparas tiom da mono, ke eblas daŭrigi siajn kutimajn kulturojn en la landaj lingvoj per frakcio de tio, kion oni ŝparas. Se al tio oni aldonas la uzon de Esperanto por internaciaj rilatoj oni ne plu havas la pretekston, ke oni devas oficialigi eksajn koloniajn lingvojn, ĉar la lando devas partopreni la mondan ekonomion. Kiun sencon havas elspezi miliardojn por instrui la francan aŭ la anglan al amaso da infanoj, kiuj certe ne laboros en la borso de Nova Jorko? Ĉu ne estu pli bone uzi siajn lingvojn, evoluigi siajn kulturojn kaj sian ekonomion, en kiu tiuj infanoj certe laboros. Esperanto estas senkosta rimedo por internaciaj rilatoj por tiuj malmultaj, kiuj bezonas tiujn rilatojn. Registaroj kaj ĉiuspecaj regantoj kun koro plena je ambicio devus ne malpermesi al la homoj studi Esperanton, kiu pli kaj pli estas rigardebla kiel homa rajto. Tion komencis diri profeta itala politikisto, Marco Pannella [marko panela], sed ege malmultaj politikistoj reprenis lian diron. Kie ajn oni povas oni ankoraŭ provas instrui al ĉiuj la potencajn lingvojn. Tio devus povi esti juĝata en la Internacia Tribunalo pri Krimoj kontraŭ la Homaro. Mi ne ŝercas, se oni devigas ruandanojn pagi por lerni la anglan anstataŭ daŭrigi per la franca, kaj poste oni provas konvinki ilin pagi por lerni la


56

ALMANAKO LORENZ 2014

ĉinan, dum intertempe la lingvoj, kiujn ili efektive parolas, estas neglektataj, tio estas krimo kontraŭ la ruanda popolo, kiun iu devus iam formale juĝi. Ankaŭ ĉi-rilate la konsilo pri “amo en la koroj” de la decidantoj pri lingvaj aferoj estas la bona konsilo. 5. Senkonklude Mi nur montris ekzemplojn pri kiel funkcias la reala mondo. Sekve, Celso kaj ĉiuj spiritistoj, bonvolu intensigi vian agadon.


Sen ia dubo la vojo de la Bono estas peniga kaj malfacila, sed se vi ne decidos sekvi 没in, neniu liberigos vin de la dan没era influo de la malbono.


Stratlampo Richard Simonetti Brazilo Tre malfrue, iu viro marŝis sur dezerta strato. Nokto malluma, senluna, steloj senbrilaj... Li iradis maltrankvile. Tie, ne malofte, okazas raboj... Li eksentas, ke iu lin akompanas.

– Hola! Kiu venas? – li demandis, kun ektimo. Neniu respondis. Li plirapidigis la marŝon, kaj tion imitis lia persekutanto. Li kuris… Ankaŭ la nekonato. Timegante, forkuregante, tiel rapide kiel siaj kruroj permesis, kun galopanta koro kaj braĝardantaj pulmoj, li preterpasis


60

ALMANAKO LORENZ 2014

stratlampon. Tiam li rigardis malantaŭen kaj, kvazaŭ per ia sorĉo, lia timo forvaporiĝis. Lia persekutanto estis nenio alia ol maljuna azeno, kiu kutimis sekvi la piedirantojn. Tiu rakonto estas simila al tio, kio okazas rilate al la morto. Senmorteco estas io intuicia en la homoj. Tamen multaj timas la morton, ĉar ili ne konas ĝian procezon kaj tion, kio atendas ilin en la spirita mondo. La religioj, kiuj devus prepari siajn kredantojn por la transtomba vivo, konsciigi ilin pri la postvivado kaj faligi la vualon kiu apartigas la du mondojn, malmulton faras tiucele, ĉar ili sin limigas al eniroj en la terenon de fantazio. Spiritismo esta la “stratlampo”, kiu lumigas la misterajn vojojn de la reiro, forpelante neraciajn timojn kaj konfuzigajn premojn. Pere de la Spiritisma Doktrino ni povas rigardi la morton kun sereneco, preparante nin por ĝin alfronti. Tio estas afero tre grava, vere fundamenta, ĉar temas pri la nura certero en la homa ekzistado: ĉiuj ni mortos iun tagon! La Tero estas laborejo por tiuj, kiuj disvolvas edifajn aktivecojn, favore al la propra renoviĝo; hospitalo, por tiuj, kiuj korektas perturbojn estiĝintajn de pasintaj diboĉoj; arestejo, por doloriga kulpopago, por tiuj, kiuj elaĉetas ŝuldojn rilatajn al krimoj de antaŭaj ekzistadoj; lernejo, por tiuj, kiuj jam komprenas, ke ne estas la vivo simpla materia hazardo, nek la homa ekzistado simpla amuza vojirado. Sed la Tero ne estas nia hejmo. Tiu ĉi troviĝas en la spirita sfero, kie ni povas vivi en pleneco, sen la limigoj de la karna korpo. Nu, kompreneble ni devas nin prepari, superante timojn kaj dubojn, maltrankviligojn kaj erarojn, por ke kiam venos nia horo, ni estu pretaj por ekvilibra kaj feliĉa reiro. La unua paŝo tiucelen estas forpreni el la morto la aspekton funebran, malsanecan, timindan, supernaturan… De antaŭ jarmiloj, oni vidas la morton tia. Ekzistas personoj,


ALMANAKO LORENZ 2014

61

kiuj eĉ rifuzas pensi pri la forpaso de iu membro de sia familio aŭ pri sia propra forpaso. Ili prokrastas tiun aferon ĝis malproksima estonteco. Pro tio, ili konfuziĝas kiam venas la tempo de la apartiĝo. “Ho morto, kie estas via pikilo?” – demandas la apostolo Paŭlo (I Ko 15:55), montrante, ke fido superas la timojn kaj angorojn de la granda transiro. Spiritismo donas al ni rimedojn por rekte rigardi la morton kun tia animforto, ankaŭ inspiritaj de fido. Tia fido, kiu ne estas emocia impulso. Fido logika, racia, konscia. Tia neskuebla fido de tiu, kiu konas kaj scias tion, kio lin atendas post la morto, kaj klopodas por ke lin atendu la plej bona. El la libro: Kiu Timas la morton (Eldonejo Lorenz) El la portugala lingvo tradukis esperanten: José Mauro Progiante


Konservu serenecon. Evitu tamen senokupecon, rekonante la decidigan valoron de ĂŽiu minuto.


KIO ESTAS LA “MIKSA METODO” POR LA INSTRUADO DE ESPERANTO Jair Salles Brazilo 1 – LA ĈEFAJ METODOJ Por faciligi la komprenon pri la diversaj metodoj ekzis­ tantaj por la instruado de lingvoj ĝenerale, oni povus ilin dividi en tri ĉefajn tipojn: “Klasika Metodo”, “Rekta Metodo” kaj “Miksa Metodo”.


66

ALMANAKO LORENZ 2014

Plej resume, oni povus diri, ke la “Klasika Metodo” (kiu estas la plej malnova) uzas la tradukon, sed ne uzas la konversacion. Kontraŭe, la “Rekta Metodo” (pli moderna) ne uzas la tradukon, sed uzas nur la konversacion. Fine, la “Miksa Metodo” – kiun ni adoptas – kombinas, laŭ nia opinio, la plej bonan el la du sistemoj, kiuj ĝin antaŭis, t.e., ĝi kunigas la uzon de la traduko kun la uzo de la konversacio. 2 – KIEL FUNKCIAS LA “MIKSA METODO” En nia versio de la “Miksa Metodo” (kiun ni nomas “Miksa-Dinamika Metodo”), plej resume, unue la lernantoj, sub gvido de la instruisto, faras la tradukon de la teksto de la leciono – kun helpo de la koncerna vortareto, kiu aperas en kolumno, flanke de la teksto de la leciono mem. Poste, oni praktikas la konversacion, ĉefe pere de la demandoj de la leciono mem, t.e., pere de la demandoj de la parola ekzerco titolita “Respondu” (kiu aperas tuj sube de la historieto de la leciono). Kaj, tiam, ĉe tiu ekzerco nomita “Respondu”, la lernantoj devas praktiki la konversacion – nun jam pensante kaj parolante rekte en Esperanto. RIM. – Ni uzas la tradukon, ĉar multaj lernantoj (inteligentaj) ne kapablus lerni sen tiu helpo. Kaj, en la horo de la aludita konversacio, la lernantoj, ĝenerale, kapablas respondi al demandoj de la parola ekzerco sen legi la respondojn, kiuj estas presitaj en la ekzerco. Tiu rapida kaj rekta respondado de la plejmultaj lernantoj montras, ke la antaŭa tradukado (parola, ne-skriba) de la teksto de la leciono ne malhelpas la regadon de la konversacio mem, kiel povus imagi kelkaj pli rigoraj uzantoj de la supre citita “Rekta Metodo”.


ALMANAKO LORENZ 2014

67

3 – SPERTO Konfirmante nian longan sperton en la instruado de Esperanto, en la lastaj jardekoj aperis pluraj lernolibroj, ĉefe en Eŭropo, en kiuj aperas la tradukaj vortaretoj por ĉiu leciono – kiel okazis ĉe metodoj de John Wells, Claude Piron kaj la t.n. “Zagreba Metodo”. En Brazilo, tradicie, pluraj el la ĉefaj kursoj por la angla ne uzas tradukon. Tamen jam antaŭlonge la kurso “Fisk” kaj, en la lastaj jaroj, kurso “Wizard”, tra la tuta Brazilo, uzas la tradukon en siaj lernolibroj. Tamen, kompreneble, tiuj metodoj uzas la helpon de la traduko en maniero adekvata kaj modera. Rilate al la rezultoj akiritaj pere de nia metodo, ni povus diri, ke ili ŝajnis al ni sufiĉe kontentigaj, ĉar, post ĝia adopto, la nombro de lernantoj, kiuj forlasis la kurson multe reduktiĝis. Kaj, ĝenerale, post nur kvar monatoj por la baza kurso, plus aliaj kvar monatoj por la perfektiga kurso, almenaŭ unu triono el la lernantoj komencis vere paroli en Esperanto – eĉ se kun vort-provizo ankoraŭ tre baza


68

ALMANAKO LORENZ 2014

kaj kun stilo tre simpla, sed kun ia minimuma flueco. Al tiaj lernantoj, ĝenerale, sufiĉos, de tiam, multe legi plurajn revuojn kaj librojn – ĉu per paper-libroj, ĉu per virtualaj tekstoj en la Interreto. Kaj, kompreneble, per Interreto, ili ankaŭ povos korespondi (aŭ rekte paroli) kun alilandanoj – kaj aliri interesajn kaj instruajn retejojn, kiel http://lernu.net, http://edukado.net ktp... Krome, evidente, ili povos profiti el la retejoj de internaciaj radiostacioj kaj tv-stacioj, kiel tiuj de Ĉinio, Pollando ktp...

4 – LA MEKANISMO DE LA KONVERSACIO Kiel oni povas rimarki, en ĉiuj lingvoj, la konversacio baziĝas nur je tri ĉefaj kapabloj, t.e., la kapabloj respondi, demandi kaj rakonti. Tiel, ĝenerale, en ordinaraj konver­ sacioj, unue la interparolantoj faras veran dialogon, pere de demandoj kaj respondoj, t.e., ili uzas la kapablojn demandi


ALMANAKO LORENZ 2014

69

kaj respondi. Poste, unu el la interparolantoj povas fari veran monologon, en kiu li rakontas pri iu fakto aŭ parolas pri iu temo, t.e., li uzas la kapablon rakonti. En nia lernolibro por la baza kurso (nomita Esperanto Conversacional), ni donas tri tipojn de parolaj ekzercoj, kiuj traktas ĝuste pri la aluditaj tri aspektoj de la konversacio mem, t.e., la kapabloj respondi, demandi kaj rakonti. Tiuj tri tipoj de parolaj ekzercoj titoliĝas respektive: “Respondu”, “Demandu” kaj “Rakontu”. En la libro de nia baza kurso, la ekzerco titolita “Respondu” (la plej facila el la tri tipoj) estas uzata en la kvin unuaj lecionoj. Kaj, en la lastaj kvin lecionoj de tiu lernolibro, estas uzataj la du aliaj tipoj, kiuj estas iom malpli facilaj, tamen ege motivigaj por la plejmultaj lernantoj. En la unua fazo, kiel dirite, la lernantoj nur respondas al la demandoj legataj de la kolegoj mem – kaj tio jam igas ilin senti ian progreson en la aktiva uzo de la lingvo. Tamen, ili vere sentas pli grandan progreson (eĉ se kun plia klopodo) kiam ili eniras la duan fazon, en kiu ili devas krei demandojn al la kolegoj – kaj, poste, ankaŭ devas rerakonti la historietojn de la leciono, ŝanĝante almenaŭ kelkajn vortojn. Fine, kiam la lernantoj eniras en la perfektigan kurson (kun la libro titolita La Konversacia Klubo – ankaŭ kun nur dek lecionoj), ili sentas, ke ili vere progresas pli senteble, inkluzive ĉar la tekstoj de tiu perfektiga kurso estas, kompreneble, iom pli literaturecaj, tamen facile alireblaj, ĉefe pro ĝiaj detalaj vortaretoj. Per la vortaretoj de niaj lernolibroj, la lernantoj povas pli facile regi la aglutinadon mem de Esperanto, ĉar, ekzemple, vorto kiel “plibonigi” ne aperas kun la nura traduko nacilingva “melhorar”. En niaj vortaretoj, tiu vorto aperas jene: PLI – “mais”; BONA – “bom”; PLI BONA – “melhor”; PLIBONIGI – “melhorar”; PLIBONIGO – “melhoramento”. Tia vort-klarigado en la vortaretoj ebligas al la lernantoj


70

ALMANAKO LORENZ 2014

multe pli facile regi la mekanismon de la aglutinado de Esperanto, kio, sen tia sistemeca helpo, povas montriĝi sufiĉe timiga por la plejmultaj, ordinaraj lernantoj.

5 – KONKLUDO En resuma artikolo, kiel ĉi tiu, kompreneble ne eblus komplete klarigi pri la metodo. Pro tio, ni konsilus, ke la interesatoj analizu mem la koncernajn “Instrukciojn al la Instruistoj” kaj la “Instrukciojn al la Lernantoj”, kiuj aperas en ĉiuj niaj lernolibroj – kiuj, cetere, estas tri: Minicurso de Esperanto (Enkonduka Kurso), Esperanto Conversacional (Baza Kurso) kaj La Konversacia Klubo (Perfektiga Kurso). Krome, estas noveleto nomita “La Reveno” (Perfektiga Legolibro), per kiu la lernanto devus kvazaŭ enkondukiĝi en la allogan kampon de la ordinara esperanta literaturo, per libreto jam sen bazaj gramatikaj reguloj, tamen ankoraŭ kun klarigaj glosaroj por ĉiu el ĝiaj dek ĉapitroj, kiujn, ĝenerale, la lernantoj opinias alireblaj kaj eĉ amuzaj. Fine, ni ŝatus rimarkigi, ke la metodo jam funkcias de pluraj jardekoj. Eble ĝi ankoraŭ povos taŭgi por kelkaj pliaj jaroj. Tamen... la homa progreso (feliĉe) estas... senĉesa... Tio do povas signifi, ke baldaŭ aperos metodoj multe pli


ALMANAKO LORENZ 2014

71

bonaj, sed kiuj, eble, almenaŭ povos profiti iomete el la longa sperto de nia ”Miksa-Dinamika Metodo”... Tamen, verŝajne, la novaj kaj pli modernaj metodoj devos aperi ĉe la Interreto... – kaj, eble, ni mem provos enmeti almenaŭ nian enkondukan kurseton “Minicurso” tien, kun la simpla aldona rimedo de la filmo de ĝiaj kvin lecionetoj... Tamen, kiel ni jam diris, la progreso estas senĉesa... – kaj pli efikaj kaj allogaj metodoj estos ĉiam bonvenaj...

1ª Brazila Esperantista Junulara Kunveno Nova Friburgo 1981 – Jair Salles.


Rivero atingas siajn celojn, îar ûi lernis îirkaöiri obstaklojn.


Evangelizado de Beboj – Sperto por la Tuta Vivo Sheila Passos Brazilo “Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin...” (Lk 18:16).

Kiel en la parabolo, la Semisto eliris por semi sian semon... (Lk 8:5). Kaj la bona semo falis sur la fekundan grundon de la koro. Per evangelizado ĝermas la semo, kiu kuŝas en niaj koroj. Ĝi ebligas la kompletan kreskadon de la Homo, konsiderante la senmortecon de la Spirito. Oni povas stimuli la vekiĝon de tiu semo dum iu ajn aĝo, ĉar ni ĉiuj necesas la Evangelion. Plurfoje tamen nia koro estas tiom hardiĝinta, ke tiu procezo nur estiĝas dum la matureco de nia ekzistado. Sed la Semisto neniam rezignas, kaj en ĉiu sezono de niaj vivoj jen Li estas okaziganta la naskiĝon de la semo en ni. “La Evangelio, en si mem, prezentas la plej altan instituton por dia edukado en la tuta Tero” (EMMANUEL, 1992, p. 26). Tiun ĉi aserton faras la Spirito Emmanuel1, kiu 1

Emmanuel estas la spirita gvidanto de la mediumo Francisco Cândido Xavier. Li diktis plurajn verkojn, tre gravajn por pli bona kompreno de


76

ALMANAKO LORENZ 2014

pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier klarigas al ni pri la graveco de la evangelizado. Laŭ li, krom Savanto, Jesuo devas esti rigardata kaj akceptata en la tuta mondo kiel Dia Majstro. La sama Spirita Bonfaranto daŭrigas sian instruadon: La tasko de la Evangelia Spiritismo, ĉe la junulara menso, estas fundamenta kampo de agado por la doktrinaj realigoj, kiu postulas la nepran partoprenon de la fidelaj kunlaborantoj. Eduki la junecon, en la sanktegaj principoj de kristana amo kaj senmorteco, plivastigante al ĝi la horizontojn de la kompreno, estas servo por monda renovigo (EMMANUEL, 1992, p. 26).

Ĉar ne ekzistas dum la infanaĝo ankoraŭ perfekta interligiĝo inter la Spirito kaj la organa materio, ĝis la aĝo de sep jaroj la Spirito troviĝas en fazo de adaptiĝo al la nova ekzistado, ĝin koncernanta en la mondo. Laŭ Emmanuel (1941, p. 60), la infanaĝa periodo fariĝas tiel la plej serioza kaj la plej favora por la asimilado de la edukaj principoj. La Spiritoj de infanoj estas pli flekseblaj kaj, ĝuste pro tio, pli sentemaj por impresoj povantaj ŝanĝi ilian naturon kaj ilin progresigi (KARDEC, 2008, p. 181). “Tiam, oni povas reformi iliajn karakterojn kaj bridi iliajn malbonajn inklinojn” (KARDEC, 2007, p. 259). Tiuj konceptoj de Spiritismo gvidas nin en la evangeliza tasko. Aktuale ni havas plurajn lernilojn kaj instrumaterialojn por evangelizi infanojn, kaj eĉ la beboj jam povas partopreni la lecionojn. la Spiritisma Doktrino. Ĉefe lia instruado temas pri la neceso rigardi la studon kaj travivadon de la Evangelio kiel esencan karakteron de Spiritismo.


ALMANAKO LORENZ 2014

77

Dum porinfana evangelizado ni kuraĝigas la bebojn esplori la medion per sensaj stimuloj, jen per la tuŝado, flarado aŭ gustumado, jen per tio, kion ili aŭdas aŭ vidas. Tiel ili estigas rilatojn kun personoj, objektoj, vegetaĵoj kaj bestoj, ekkonante kaj uzante siajn korpojn por percepti tion, kio ilin ĉirkaŭas. La evangeliza leciono dividiĝas en kvar partojn. Ĉiu dekkvinminuta parto estas tute malsimila al la ceteraj, por ke la beboj daŭre interesiĝu pri ĝi. Infanoj ĉefe emas ludi. Dum ludado la infanoj malkovras la mondon kaj ekiras al sinkono, kontaktiĝante kun la realo kaj kreante interligojn. Pro tio, ankaŭ per ludado ni prezentas al ili Jesuon kaj la Bonan Novaĵon, kiun Li kunportas al ni.


78

ALMANAKO LORENZ 2014


ALMANAKO LORENZ 2014

79

La komenca leciono temas pri la Genezo de la Tero, kiel pritraktata en la libroj La Genezo (KARDEC, 2003) kaj Sur la Vojo al la Lumo (EMMANUEL, 1974). Pupo el drapo reprezentas Jesuon, kaj tapiŝo uzata por rakontado de historioj reprezentas la Universon. Jesuo manipulas la novan planedon, kiu ekkreiĝas: la planedo Tero. Per tiu kontakto kun la Genezo, la beboj spertas ĉiujn naturajn regnojn: minerala, vegetala, animala kaj homa.


80

ALMANAKO LORENZ 2014

Ili uzas la sensojn por koni la akvon, ŝtonojn kaj teron; prenas, flaras kaj manĝas la vegetaĵojn; tuŝas la bestojn, sentas ties varmon kaj la reagojn al sia tuŝo; aŭdas, flaras kaj kisas siajn similulojn: la homaj estaĵoj. La infanoj lernas pri la veno de Jesuo sur la Teron. Ili ludas kun Jesuo-Bebo, ŝanĝas Liajn vindaĵojn, manĝigas Lin, eniras en Lian domon kaj kunvivas kun Liaj gepatroj, Maria kaj Jozefo. Ili partoprenas la evangelian hejman kulton kun Jesuo kaj komprenas la neceson helpi la homojn kaj prizorgi la bestojn kaj Naturon. Jesuo kreskas kaj la infanoj konatiĝas kun Liaj paraboloj kaj resanigoj, kaj lernas fari magnetajn manmovojn kaj fluidigi la akvon. Ili malkovras, ke la Spirito estas eterna kaj daŭre evoluanta estaĵo, kaj ke ili mem reenkarniĝas kaj ĉiam pliboniĝas. Fine la infanoj ankaŭ kreskas kaj fariĝas disĉiploj de Jesuo. Tiel ni ekkomprenas la konsolivan aserton de Emmanuel: “Konduki la infanecon kaj junecon, laŭ la Kristo, estas lumigi la nuntempon kaj prepari la estonton de la mondo” (EMMANUEL, 1992, p. 26). De multaj jaroj, Spiritismaj Centroj en Brazilo subtenas la tiel nomatajn Spiritismajn Lernejojn de Evangelizado, kiuj havigas la oportunon de studo kaj travivado de la


ALMANAKO LORENZ 2014

81

Spiritisma Doktrino kaj de la Evangelio al infanoj kaj junuloj. En la tuta lando okazas la Daŭra Kampanjo pri Spiritisma Evangelizado de Infanoj kaj Junuloj, kunordigata de Brazila Spiritisma Federacio. Taksante la gravecon de la evangelizado en ĉiuj aĝoj, ni povas kompreni la averton de Emmanuel: “Evangelizita la individuo, evangeliziĝas la familio; regenerita ĉi tiu, la socio estas sur la vojo al sia purigo, kaj tiel samtempe rehabilitiĝas la vivo de la mondo” (EMMANUEL, 1938, p. 85). Ke Jesuo-Kristo protektu ĉiujn evangelizajn laborojn, kiuj tra la tuta mondo estas efektivigataj de Liaj abnegaciaj disĉiploj, en la plej diversaj religiaj skoloj!


82

ALMANAKO LORENZ 2014

REFERENCOJ EMMANUEL (Spirito). Emmanuel. Psikografio de Francisco Cândido Xavier. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 1938. ĉap. 35, § 5, p. 85. [Portugallingva eldono]. ______. La Konsolanto. Psikografio de Francisco Cândido Xavier. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 1941. Demando 109, p. 60. Disponebla en: <http://www.febnet.org.br/blog/geral/estudos/ download-elsutoj/> Konsultita la 8an Jul. 2013. ______. Luz no Caminho = Lumo sur la Vojo. Psikografio de Francisco Cândido Xavier. [São Paulo]: Spiritisma Centro “Unuiĝo”, [1992]. ĉap. 5, p. 26. [Portugallingva eldono]. ______. Sur la Vojo al la Lumo. Psikografio de Francisco Cândido Xavier. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 1974. Disponebla en: <http://www.febnet.org.br/blog/geral/estudos/downloadelsutoj/> Konsultita la 8an Jul. 2013. KARDEC, Allan. La Evangelio laŭ Spiritismo. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 2008. ĉap. 8, § 4, p. 181. Disponebla en: <http://www.febnet.org.br/blog/geral/estudos/download-elsutoj/> Konsultita la 8an Jul. 2013. ______. La Genezo. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 2003. Disponebla en: <http://www.febnet.org.br/blog/geral/estudos/ download-elsutoj/> Konsultita la 8an Jul. 2013. ______. La Libro de la Spiritoj. Rio-de-Ĵanejro: Brazila Spiritisma Federacio, 2007. Demando 385, p. 259. Disponebla en: <http://www. febnet.org.br/blog/geral/estudos/download-elsutoj/> Konsultita la 8an Jul. 2013.


Uzu la veron, celante ĂŽiam helpi, neniam kiel agreseman aĂś revenĂťan pafilon.


PRI FIDO Francisco Cândido Xavier (mediumo) Hilário Silva (spirito) Brazilo Martin Gouveia, ankoraŭ juna, kutimis ŝteli nesingardajn loĝejojn, prenante kion li kapablas, kaj neniam falis en manojn de la aŭtoritatuloj. En unu vespero li atente observadis fermitan domon, kvazaŭ neniu loĝis en ĝi. Paŝon post paŝo li transsaltis la kortan muron, kaj provis la malantaŭan pordon. Lerte li ĝin malfermis, kaj enpenetris la loĝejon. Li pasis tra la kuirejo kaj atingis la internon. Trovinte unu el la dormoĉambroj, kie li esperis trovi pli altajn valoraĵojn, li malrapide puŝis la pordon. Tiam li aŭdis stertoron. Pensante, ke estas iu, kiu ronke dormas, li autaŭeniris. Mire li vidas figuron larĝe kuŝanta sur lito. La entrudulo prenas sian ponardon. Sed li aŭdas mallaŭtan kaj intermitan voĉon de la kuŝanta viro, kiu lin ekvidas en la mallumo.


86

ALMANAKO LORENZ 2014

La nekonato etendas la brakojn kaj parolas kun forta emocio: — Ho! Dank’al Dio! Ĉu vi aŭdis miajn ĝemojn, filo? Estis la Spiritoj! Vi estas sendita de la Diaj Mesaĝistoj!... — Martin, surprizita, forlasas la ideon pri armilo. Antaŭen paŝas al la maljunulo, kiun apenaŭ li povas distingi sub la pala lumo de la luno tra la vitraĵo. La maljunulo ripetas miregita: — Ho! Dank’ al Dio! Mia filo, mi treege bezonas vin… Mi estas paralizulo kaj solulo… Mi ne havas forton por krii… Delonge mi ne ricevas vizitantojn… Vi aŭdis min!... Post mallonga paŭzo li alparolis: — Serĉu kuracilon… Mi treege sentas mankon de aero… Legu ion por min konsoli… Por ne morti sola… Vi estas sendito de la Spiritoj… Ĉar la malsanulo transdonis al li libron, Martin, kortuŝite, lumigis la ĉambron kaj eklegis kun emocio… Ĝi estis ekzemplero de La Evangelio laŭ Spiritismo, malpura pro ŝvito kaj larmoj. La neatendita gasto legis kaj legis, ĝis alta nokto, kaj de tiu momento li forlasis la ideon pri rabado kaj ŝtelado, flegante la maljunulon, donante al li kuracilojn, lin asistante kaj legante la spiritismajn librojn de li ŝatatajn. Post kvin monatoj la malsanulo elkarniĝis en paca atmosfero, postlasante al li la domon kaj la havaĵojn kiel heredaĵon, kaj la animon renovigita per la ekzemplo de fido al la Bona Spiritoj.


Kiu nutras malamon, tiu kolektas moralan malpura毛on, kaj konsekvence malsani没as.


LA TREZORO Mediumo: Divaldo Franco | Spirito: Joanna de Ângelis Brazilo Via posedorajto rilate al la surteraj havaĵoj estas relativa. En portempa mondo, kie ĉio pasas rapide, kio apartenas al vi hodiaŭ, tio morgaŭ estos en aliaj manoj. Uzu, sed ne misuzu la posedaĵojn pri kiuj vi disponas. Ne vin sklavigu al tio, kion vi posedas momente, tiama­ niere evitante suferojn, kiam ili transiros al alia. La sola daŭra bono estas la trezoroj de la sentoj, de la virtoj kaj de la kulturo. “Provizu al vi trezorojn en la ĉielo”, instruas la Evangelio. El la libro: Vivo Feliĉa


Ne permesu, ke la ofendo, kiun iu ĂŤetis kontraĂś vi, senutiligu vian tagon.


Intervjuo kun Affonso Soares Brazilo Kiu estas Affonso Soares? Mia kompleta nomo estas Affonso Borges Gallego Soares. Mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, la 28-an de Oktobro 1940, en kvartalo Laranjeiras. Profesie mi ĉiam laboris kiel bankoficisto, unue ĉe Banco Nacional de Minas Gerais kaj poste, per publika konkurso, eniris en Bankon do Brasil, kie mi pensiiĝis en 1990. En 1963 mi eniris en la Fakultaton pri Filozofio de la tiama Universitato de Brazilo. Sed mi ĝin forlasis en 1964 pro la malagrabla, eĉ danĝera, etoso, kiun tie estigis la militista reĝimo, krom ankaŭ pro la deziro min ekskluzive dediĉi al Spiritismo kaj Esperanto.


94

ALMANAKO LORENZ 2014

Kiam, kie kaj kial vi interesiĝis pri Esperanto? Mia interesiĝo pri Esperanto ekestis en tiu sama jaro 1963, proksimume tri jarojn post mia aliĝo al Spiritismo. La kialo de mia interesiĝo estas kurioza: ĝi fariĝis pro instigo de la Spirito Bezerra de Menezes, al mi komunikita pere de la mediumino Yvonne A. Pereira, kun kiu mi konatiĝis unu jaron antaŭe.

Bezerra de Menezes kaj Yvonne Pereira.

Tiam mi praktikadis psikografion en iu spiritisma societo en Rio-de-Ĵanejro, sed la Spirito konsilis al mi ĉesigi la psikografiajn ekzercojn, kiujn li opiniis neproduktivaj, kaj admonis min al studado de Esperanto. Kiujn librojn vi tradukis esperanten? Mi tradukis jenajn verkojn: Memoraĵoj de Sinmortiginto, La Kialo de l´ Vivo, Patro Nia, La Genezo, Penso kaj Vivo, Post la Morto kaj, partnere kun Paulo Sérgio Viana, Postmortaj Verkoj. Mi probable ne plu tradukos, ĉar tempo ja mankas pro la amasego da taskoj ĉe Brazila Spiritisma


ALMANAKO LORENZ 2014

95

Federacio, el kiuj la plej peza estas labori kiel ĉefredaktisto de ties oficiala organo, la revuo Reformador. Iam kaj iam mi esperantigas mallongajn tekstojn laŭ peto de geamikoj laborantaj sur la kampo de la spiritisma disvastigado.

Krom Esperanto kaj la portugala, ĉu vi studis aliajn lingvojn? En la Militista Lernejo en Rio-de-Ĵanejro mi povis studi la francan, la anglan, la hispanan kaj la latinan, sed en tre supraĵa nivelo. Mi ĉiam admiris la francan, kaj la konatiĝo kun Spiritismo instigis min al legado de spiritismaj franclingvaj originaloj, precipe tiuj de Allan Kardec kaj Léon Denis. Tio iel min familiarigis kun la esprimoj de tiuj klasikaĵoj en tia maniero, ke mi provis esperantigi Le Pourquoi de la Vie (La Kialo de l´ Vivo) kaj La Genèse (La Genezo), rekte el la franclinvaj originaloj. Sed mi devas konfesi, ke mi ne povis ne helpi min per la bonegaj portugallingvaj tradukoj publikigitaj en Brazilo. Kion reprezentas Esperanto por vi? Mi senhezite asertas, ke Esperanto, ĉefe en la servo al la spiritisma idealo, havigis indon al mia vivo, malfermis al mi pli vastajn horizontojn, donacis al mi plej riĉan amikan rondon, unuvorte, min proksimigis al Bono kaj Belo.


96

ALMANAKO LORENZ 2014

La brazilan mediuminon, Yvonne do Amaral Pereira, vi konis persone; rakontu al niaj legantoj kia ŝi estis, aŭ ian kuriozaĵon pri ŝi. Yvonne A. Pereira verŝajne estas la sola mediumo en Brazilo, kiu mem multon rakontis pri si, pri sia vivo. Per legado de ŝiaj bonegaj verkoj Recordações da Mediunidade (Rememoroj el la Mediumeco) kaj Devassando o Invisível (Esplorante la Nevideblan Mondon), krom ankaŭ de dekkelke da publikigitaj intervjuoj kaj teksto aŭtobiografia, oni povas fari al si ĝustan kaj klaran ideon pri tiu nobla kaj humila virino. Por mi ŝi estis dua patrino. Hodiaŭ, rememorante la tempon de nia kunvivado, mi plej konscias pri tio, kiel pacience, patrinece, kristane ŝi eltenis miajn malperfektaĵojn, mian sensciecon. Ŝi estis nature komprenema al ĉiuj, senafekte humila, simpla, karitatema, precipe al tiuj, kiuj suferadis fizike kaj morale. Al ŝi tute ne plaĉis laŭdoj, ĉefe pro ŝiaj mediumaj kapabloj kaj pro la literaturo, kiun ŝi mediume skribis. Unu el la plej frapante belaj okazaĵoj en ŝia vivo certe estas ŝia renkontiĝo kun tiu Spirito, al kiu ŝi estas ligita ekde plej fora pasinteco. Li reenkarniĝis en 1931, en Varsovio, Pollando, kaj inter ambaŭ ekestis ama korespondado en Esperanto. Tiu Spirito aperas en la verkoj Nas Voragens do Pecado (En la Abismoj de l´ Pekado), O Cavaleiro de Numiers (La Rajdisto de Numiers) kaj O Drama da Bretanha (Dramo en Bretonio). Ambaŭ estis geedzoj en Hispanio, li kun la nomo Roberto de Canallejas. En 1964, li, reenkarniĝinta en Varsovio, kontaktas s-rinon Yvonne, kaj de tiam komenciĝas korespondado ĝis lia morto en 1977. Tiu bela ama historio troviĝas en la verko Eu e Roberto de Canallejas – Um Caso de Reencarnação (Mi kaj Roberto de Canallejas – Unu Okazo de Reenkarniĝo).


ALMANAKO LORENZ 2014

97

Nuntempe vi gvidas la Depar­ tementon de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Fede­ racio, anstataŭante unu el la plej gravaj brazilaj espe­ rantistoj, Ismael Gomes Braga. Rakontu al ni, kiam kaj kiel tio okazis; kaj ankaŭ rakontu iom pri tiu vera giganto de nia Movado. Kiam S-ro Francisco Thiesen elektiĝis, en 1975, kiel prezidanto Ismael Gomes Braga. de Brazila Spiritisma Federacio (FEB), li petis s-rinon Yvonne A. Pereira helpi lin trovi esperantiston, kiu povus gvidi kurson en FEB. Ŝi min rekomendis kaj jam en 1976 mi unuafoje gvidis elementan kurson de Esperanto en la tiel nomata Domo de Ismael. Miaj scioj kaj spertoj kiel esperantisto kaj spiritisto renkontis plaĉon ĉe s-ro Thiesen, kaj en 1977 li proponis min kiel estraranon de FEB al ties Elekta Komisiono. Unu el miaj funkcioj estis kunordigi la poresperantajn aktivecojn de la Federacio. De tiam la esperanta fako restas sub mia direktado. Pri Ismael Gomes Braga kaj lia fekunda agado por disvastigo de Esperanto, ĉefe en la spiritistaj rondoj, ekzistas multaj bonaj tekstoj en libroj, en biografioj, en la tutmonda komputila reto, ks. Sufiĉas tajpi lian nomon en bonaj serĉiloj, kiel ekzemple Guglo, kaj al la esploranto malfermiĝos plej riĉaj vojoj al konatiĝo kun lia vivo kaj verko. Mi volas nur paroleti pri miaj kontaktoj kun li, unue en lia domo ĉe strato Ramon Franco 63, kvartalo Urca, en Rio-de-Ĵanejro, kaj poste pertelefone kaj per iuj ne multaj leteroj. Mi vizitis lin kune kun s-rino Yvonne A. Pereira. Mia memoro konservis pri li la impreson de homo kun nobla


98

ALMANAKO LORENZ 2014

karaktero, supera moralo, altnivela klereco, senafekta humileco. Li akceptis min plej bonvoleme, kuraĝigis min al senlaca, senĉesa, konscia perfektiĝado en la Internacia Lingvo. Same afable traktis min lia edzino. Iam li telefonis al mi, kiu tiam jam laboris ĉe Banko do Brasil en Praça da Bandeira, por demandi, ĉu mi jam havas la libron Paŭlo kaj Stefano. Li deziris donaci ĝin al mi. Kiam mi finis la ĉiutagan studadon de la fama Esperanto sem Mestre (Esperanto sen Instruisto), mi leteris al li. Li entuziasme respondis, donis al mi long-validajn konsilojn por perfektiĝado en la kara lingvo. Tiun lian respondon mi jam publikigis du aŭ trifoje en Reformador, ĉar temas pri dokumento tre instrua al ĉiuj dezirantaj scipovi Esperanton. Kiam kaj kial vi fariĝis spiritisto? Mi estis altirita al spiritismaj ideoj en la jaro 1958, pro la influo de bona, jam elkarniĝinta amiko, kiu entuziasme defendis la pravecon kaj justecon de reenkarniĝo. Liaj gepatroj, kiuj vizitadis spiritistan societon, konsilis al mi la legadon de La Libro de la Spiritoj. La enhavo tiel klare montris al mi, kiel mi ĝis tiam tre erare kondukadis mian vivon, ke mi tuj forte interesiĝis pri Spiritismo, legis la aliajn kvar ĉefajn verkojn de Allan Kardec, transiris al la mediumaj libroj de F. C. Xavier, kaj, kiam mi konatiĝis kun s-rino Yvonne A. Pereira, ŝi instigis min al legado de aliaj klasikuloj, nome Léon Denis, Gabriel Delanne, Ernesto Bozzano, krom ankaŭ ŝiaj mediumaj libroj. Kion reprezentas Spiritismo en via vivo? Kiel mi diris, ĝi malfermis miajn spiritajn okulojn por pli vasta rigardo al la vivo, inicis min en la konado de ties kaŭzoj kaj celoj, montris al mi la ridindecon de orgojlo, egoismo, vantamo, deturnis min de stulta kurado celanta la


ALMANAKO LORENZ 2014

99

kontentigon de senenhavaj ambicioj. Sed mi klare konscias, ke preskaŭ ĉiuj el tiuj altvaloraj scioj ankoraŭ troviĝas en la sfero de la intelekto, mankas al mi transporti ilin en la sferon de la sento, ilin konkretigi kiel efektivan moralan transformiĝon. Dank´ al nia Patro Ĉiela, ni disponas la senfinecon de tempo kaj spaco por tion atingi. Laŭ penso de Zamenhof, “La Homaro faros en konsento unu grandan rondon familian”. Ĉu vi tion kredas? El mia tuta koro! Ja por tiu altega celo Dio kreis la Spiritojn. Tio esence apartenas al la Leĝo reganta Lian kreaĵaron, Leĝo de senĉesa progreso, de justeco, amo kaj karitato. Ni estis kreitaj por iam, en tiu ankoraŭ fora estonteco, reflekti Lian gloron en la senmorteco. Liaj senditoj trabatas al ni la vojon al tiel alta konkero. Unu el ili estas Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies vivo estis tute oferita al tiu idealo.


100

ALMANAKO LORENZ 2014

Kion vi opinias pri la Interna Ideo de Esperanto? Ĝi konsistigas la animon de Esperanto. Esperanto sukcesis, kaj ĉiam sukcesos postvivi ĉiajn sortobatojn, atakojn, persekutojn, kontraŭstarojn, antaŭjuĝojn, dank´al tiu animo, kiun Zamenhof en ĝin enblovis. Esperanto ne estas nura lingvo konkuranta kun la ceteraj lingvoj en la mondo, kies celoj restas kaj ĉiam restos en la malvastaj limoj de la nure naciaj interesoj. La Interna Ideo celas kaj preparas la disfaligon de la “obstinaj baroj” ankoraŭ apartigantaj homojn, popolojn, naciojn, unujn de la aliaj. Ĝi formas la fortikan bazon, sur kiu staras la kolonoj subtenantaj tiun idealan ponton, kiu interligos ĉiujn kulturojn en la mondo sub la inspiro de la Esperanta devizo – Justeco kaj Frateco inter ĉiuj popoloj. Kuriozaĵoj La plimulto el niaj legantoj ankoraŭ ne scias interesan nuancon pri via vivo, tio estas, la muzikisto Affonso Soares! Kiun muzikilon vi ludas? Ĉu vi kantas, kom­ ponas, jam ludis profesie? Muziko alloge efikas sur mia animo ekde plej frua infaneco. Ankoraŭ 6-jaraĝa mi lernis kaj sukcesis funkciigi gramofonon (malnovstilan!) en mia hejmo kun la sola celo aŭskulti iun Ŝopenan valson (Opus 64, nro 2, en C-diesa minora), kiu min plej rave delektis, ankoraŭ hodiaŭ min forte emocias, kaj tutcerte por ĉiam min kortuŝos. Iam mia patro donacis al mi mandolinon, kiun mi lernis kontentige ludi ĝis aparteno al amatora ensemblo, kies “kulmina gloro” estis ludo de komponaĵo de la fama brazila popolkomponisto Pixinguinha en spektaklo prezentita en la Teatro João Caetano. Tre facila, eĉ glata, estis mia transiro al gitaro. Ĝi min proksimigis al la konata muzikisto Lafayette, kiu, post iaspeca “testo”, aprobis mian aliĝon al ensemblo, kiun li


ALMANAKO LORENZ 2014

101

tiam intencis organizi. Mi do fariĝis ensemblano kaj dum kelke da jaroj partoprenis en diversaj muzikaj eventoj, jam profesie ludante mian gitaron. Tio daŭris ĝis mia aliĝo al Spiritismo. La forto spirita de tiu nova ordo de ideoj efikis tiel intense en mia animo, ke mi decidis forlasi la profesimuzikajn agadojn por min ekskluzive dediĉi al la studado kaj praktikado de la spiritismaj principoj. Por kompletigi la respondon, mi sciigas, ke mi neniam kantis aŭ komponis, almenaŭ profesie. Mi ne havas tiajn talentojn. Kion vi faras por amuziĝi? Hodiaŭ, jam 72-jaraĝa kaj fidela al miaj esencaj inklinoj, mia preferata amuziĝo ĉiam ankoraŭ estas aŭskultado de muziko, sed ne ĉia ajn muziko. La klasika muziko rangas plej alte ĉe mi, sed al mi ankaŭ forte plaĉas, sur la kampo de la popolmuziko, la tiel nomataj “ŝoroj” (laŭ neologismo proponita de la konata spiritista dirigento Alfredo Aragón) krom ankaŭ la unikaj komponaĵoj (brazilaj tangoj, polkoj, valsoj) de la granda brazila muzikisto Ernesto Nazaré. Kiu(j)n libro(j)n vi gardas en la fundo de via koro kaj indikus al niaj legantoj? Multaj libroj post­lasis neforviŝeblan im­pre­son en mia animo, sed Paŭlo kaj Stefano kaj Memoraĵoj de Sinmortiginto ĉiam ankoraŭ restas, miaopinie, kiel veraj trezoroj donacitaj de la Plej Altaj Spiritaj Sferoj al la Homaro.


102

ALMANAKO LORENZ 2014

Rapidaj pensoj: Brazila Spiritisma Federacio – Gardanto de la Altaj Spiritaj Revelacioj.

Francisko Valdomiro Lorenz – Ankoraŭ nekonata Genio.

Eldonejo Lorenz – Esperanta Branĉo de Brazila Spiri­ tisma Federacio.

Francisko Cândido Xavier – Enkarniĝo de l´ Humileco.

Jesuo – Dia Kuracisto de l´ Animoj.

Dio – Absoluto.

Lastaj vortoj de Affonso Soares Ili nur esprimu mian plej profundan dankon al tiuj spiritaj estuloj, perantoj de la Patro Ĉiela inter ni, kiuj senĉese klopodas, ekde plej fora pasinteco, en la mondo kaj trans la mondo, por inklinigi min al Bono kaj Belo, kun kortuŝaj pacienco, indulgemo kaj toleremo.


Dum vi disponas pri rimedoj, kulturu la solidarecon.


Sciencismo kaj skeptikeco Trevor Steele Australio Antaŭ pli ol dudek jaroj mi eldonis, redaktis, kaj grand­ parte verkis magazinon kun la nomo New Leaves (Novaj folioj). Ĝi estis forumo por homoj kun alternativaj ideoj (inter tiuj kompreneble estis Esperanto). Multaj el la temoj tie tuŝataj estas ankoraŭ tre aktualaj kaj mi kredas, ke interesus legantojn de Almanako Lorenz legi pri almenaŭ unu debato. En n-ro 11 mi skribis imagan konversacion kun la konata usona sciencisto kaj verkisto Carl Sagan. Mi diris interalie: Vi estas pasia kaj kuraĝa batalanto por bonaj aferoj; vi donas ekzemplon al viaj kunsciencistoj, el kiuj multaj dediĉas siajn talentojn al la armilkonkurso, kiun vi abomenas. Sed via dogma skeptikismo estas senespera sakstrato. Vi asertas, ke via Asocio de Skeptikuloj ... estas eta insulo de heroa racieco en vasta oceano de malracieco kaj kredemo. Fakte vi metas vian fidon en la validecon de kriterioj akceptataj de moderna okcidenta scienco, kiu celas esplori la mondon per dissekcado en kompreneblajn pecetojn kaj akceptas nur tiujn datenojn, kiujn ĝiaj propraj metodoj povas prilabori. El antropologia vidpunkto tiel limigita percept-procezo estas provincismo; kaj ĝia


106

ALMANAKO LORENZ 2014

reduktismo estas ĉe la koro de la spirita dezerto priloĝata de la senanimaj milit-sciencistoj, kiujn vi kritikas.

Venis respondo de A. T.: Mi vere devas reagi al viaj komentoj pri Carl Sagan ... Estas ofta truko de kredantoj pri astrologio, paranor­ malaĵoj, okultaĵoj kaj supernaturaĵoj, kiam oni malvalidigas iliajn asertojn, reiri al la lama (kaj nepruvita) argumento, ke tiaj fenomenoj ne povas esti esplorataj de normalaj sciencaj metodoj, kaj ke tiuj ĉi ne estas la solaj validaj esplormetodoj; ili malakceptas, laŭ viaj vortoj, la validecon de kriterioj akceptataj de moderna okcidenta scienco. Sed kiaj aliaj esplormetodoj povas esti? Scioj pri la reala ekstera mondo – kontraste al iu imagata mondo – ne povas veni pere de la menso sola, per “intuicio” aŭ introspektado, sed nur pere de zorga observado de faktoj kaj raciaj deduktoj el ili. La tuta moderna sciaro estis tiel atingita, eĉ sciencaj hipotezoj, kiaj la teorio de relativeco de Ejnŝtejn kaj evolucio. Tiuj metodoj pruvis sian validecon dum jarcentoj per siaj praktikaj aplikoj, sia kapablo antaŭdiri, kaj la neniigo de multaj senbazecaj kaj falsaj, se longe kovataj kredoj – ekzemple pri la origino de la mondo kaj la ekzisto de unukornuloj kaj fajrokraĉaj drakoj, derivitaj pli de la imago ol per zorgaj observoj kaj deduktoj. Kiam oni ne aplikas tiujn kriteriojn, nepre observado iĝas nefidinda kaj enrampas senbaza rezonado aŭ intenca fraŭdado. La homaro ŝajnas esti nesanigeble romantika. Ĝi amas misterojn, kaj ĉiam ŝajnas koleri, kiam iu montras, ke ŝajne bela mistero havas tute normalan kaj racian klarigon. En mondo – eĉ la laŭaserte edukita kaj civilizita parto – baraktanta en marĉo el senscio kaj superstiĉo, la Asocio de Skeptikuloj estas lumradio en la mallumo.


ALMANAKO LORENZ 2014

107

Mia respondo estis: Kara A., estus bezonata longa libro por kontentige respondi al viaj komentoj. Riskante tordi per troa kompaktigo, mi tamen faru kelkajn komentojn. Unue, vi iom malfaciligas diskuton per starigo de malvera disdivido: unuflanke la brila standardo de skeptikismo; aliflanke ĉiuj aliaj pensmanieroj, kune kun astrologio, okultaĵoj, unukornuloj, fajrokraĉaj drakoj, ktp. Mi ne kredas je “supernaturaĵoj” pli ol vi ... sed mia koncepto de “natura” estas multe pli ampleksa. Kion perceptas niaj kvin sentumoj (jen la limoj de tio, kion la scienca metodo povas pritrakti) estas mallarĝa strio sur la tuta spektro de la “natura”. Mi absolute ne malakceptas la sciencan metodon (kompreneble ĝi jam pruvis sian validecon); mi malkonsentas nur kun “sciencismo”, la dogma rifuzo allasi iun ajn alian scion en la debaton. La homa menso estas mirinde ekscita afero, se oni permesas al ĝi plene manifestiĝi; kelkaj aferoj, kiujn ni nomas “paranormalaj”, ĉar nia kulturo ĝis antaŭ nelonge ial ne volis agnoski ilin (ĉu ni timas ilin... aŭ ĉu la regantaj potencoj, sekularaj kaj ekleziaj, ilin timis?) estas realaj. Kiel mi scias? Ĉar io ŝovis mian skeptikan nazon en ilin plurfoje, kaj mi povus verki volumojn tiuteme. Sed mi dubas, ĉu mi povus pruvi ion al vi, ĉar la pruvaĵoj devas esti perceptitaj de viaj propraj internaj fakultoj. Sed vi kaj ĉiuj aliaj povas sperti tiajn fenomenojn. Se citi nur unu ekzemplon: mi proponas, ke vi faru kurson ĉe la Silva-Mind-Instituto (perfekte respektindaj homoj kun diplomoj pri psikologio kaj scienco, ktp.). Mi surpriziĝus, se vi ne surpriziĝus pri viaj propraj kapabloj. Iomete flankafere: legu The Turning Point de Fritjof Capra. En ĝi eminenta sciencisto pri nuklea fiziko montras, ke la plej freŝa scienco (aparte kvantum-teorio) subfosas la malnovan reduktisman sciencon, kiu vidas la eksteran


108

ALMANAKO LORENZ 2014

mondon kiel realan kaj la internan kiel ian neglektindan malsuperan “imagopovon”. La grandaj teorioj de la scienco mem, kia la ejnŝtejna relativeco, estas turaltaj atingoj de la imagopovo. La matematika pruvo venis poste. Lasta penso: unu indiko de la valoro de kredo estas ĝia kapablo okazigi sanigojn al la kredantoj (kaj ŝajne ne gravas, kion oni kredas, nur ke oni ja kredu!). Oni daŭre raportas pri sanigoj pere de ia religia kredo. Kiam vi laste aŭdis pri sanigo pere de skeptikismo aŭ ateismo?


Uzu la mezuron de toleremo rilate al via proksimulo, sammaniere kiel vi 誰atus, ke iu agus kun vi en simila cirkonstanco.


IVO SANGUINETTI Alberto Flores Brazilo Li naskiĝis je la 28-a de aŭgusto 1924 en “Porto Alegre”, ĉefurbo de la plej suda brazila subŝtato “Rio Grande do Sul”, kaj mortis en tiu sama urbo je la 10-a de januaro, 2012. Li vivadis dum 87 jaroj, 4 monatoj kaj 12 tagoj. Ivo diplomiĝis kiel arkitekto en la jaro 1953; lernis la lingvon Esperanto Ivo Sanguinetti. en la jaro 1947, kaj fariĝis tre klera kaj sindona esperantisto dum sia tuta vivo. Li tradukis en Esperanton poeziaĵojn, legendojn kaj popolajn eldiraĵojn de la gaŭĉa vivo de sia regiono. Li prezidis ESPA (Esperanto-Societo de Porto Alegre) dufoje (1981 kaj 1985). Li fondis, prezidis kaj estis bonfarinto kaj mecenato al GEA (Gaŭĉa Esperanto Asocio), fondita de li je 31/07/1982. Por esti la sidejo de GEA, Ivo aĉetis kelkajn ĉambrojn ĉe strato Andradas, 1251 – grupo 101 – Konstruaĵo Urubatan


112

ALMANAKO LORENZ 2014

– en la centra parto de la ĉefurbo Porto Alegre. Tie li instalis la sekretariejon, kunvenejon, lernejon kaj bibliotekon, al kiu li nomis “Ary Zamora”, omaĝe al tiu fama pionira esperantisto en Suda Riogrando. Ivo estis fakdelegito de UEA (Universala EsperantoAsocio) pri turismo, de 1981 ĝis 2007. Ĉe sia hejmo Ivo diversfoje gastigis eksterlandajn esperantistojn. Li estis vicprezidanto de BKE (Brazila Konsilantaro de Esperanto) de ĝia fondo ĝis ĝia kunfandiĝo kun BEL (Brazila Esperanto-Ligo). Ivo partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Kongresoj: En Argentino (1980), en Braziljo (1981), kie li prezentis grupon de gejunuloj de “Rio Grande do Sul”, kiuj dancis kaj kantis regionajn gaŭĉajn muzikojn, kies portugalajn poeziajn vortojn Ivo tradukis en Esperanton. Ivo ankaŭ ĉeestis en internaciaj Esperanto-kongresoj: en Hungario (1983); en Germanio (1985) kaj en Pollando (1987). Kiel ĵurnalisto, verkisto kaj poeto, li redaktis kaj publikigis la esperantan bultenon “Gaŭĉa Stelo”. Kune kun Inĝ-ro Alberto Flores li verkis historiajn informojn pri “Esperantistaj Societoj en Suda Riogrando”. Kiel tradukisto li publikigis la libreton “Antono Ĉimango”, de Amaro Juvenal (pseŭdonimo de D-ro Ramiro Barcelos). Rakonto en versoj pri gaŭĉaj aferoj de “Rio Grande do Sul”. Li verkis: “Gaŭĉa Rakontaro”: popolaj rakontoj kaj popoldiroj; • Gaŭĉa Vortaro” – portugala-Esperanto; • “Vojaĝante per Ok Lingvoj” – vortaro kaj frazoj por turistoj; • “Rima Vortaro” – Esperanto-Portugala; • “Querência” – versoj kaj legendoj, en portugala lingvo; • “Gaŭĉa Vivo” – libro kiu entenas la verkojn “Gaŭĉa Rakontaro”, “Gaŭĉa Vortaro” kaj “Querência”;


ALMANAKO LORENZ 2014

113

• “Kuirante kun Majstro Leite” – parte versio en E. de la libro pri manĝaĵoj, de Luís Alberto Leite; • Kune kun sia edzino Isaura li fondis la Lernejon “Petola Infano”. Pere de Esperanto li, en 1969, sukcesis kolekti deseg­ naĵojn de infanoj el 30 landoj: poste ĝi estis pligrandigita al 50 landoj, kiu estis eksponita en diversaj lokoj de “Porto Alegre”. Pro sia valora kontribuo al la gaŭĉa (regiona) kulturo de “Rio Grande do Sul”, Ivo ricevis la “Medalon Barbosa Lessa” (nomo de alia fama gaŭĉa tradiciisto). Ivo Sanguinetti kaj Isaura havis 3 gefilojn: Ivanice, Ivo José kaj Ivânio. Ivo laboris kiel publika oficisto, membro de “Asocio de Inĝenieroj kaj Arkitektoj” kaj partoprenis en la konstruado de akvobaraĵoj kaj akvodistribuado por diversaj urboj en la “Ŝtata Zoologia Parko” en la urbo Sapukaja de Sudo. Oni rekonas ke la idealisto kaj vera esperantisto Ivo Sanguinetti multe laboris por la paco kaj frateco inter la homoj, ĉar li vere sindoneme ĉiam laboradis por Esperanto kaj ĝia bela kaj fama idealo.


Agu pacience en ĂŽiuj cirkonstancoj.


ANTAŬ LA KRIZOJ DE LA MONDO Antônio Felix da Silva Brazilo La krizoj ĉiam akompanis la homon en sia irado sur la Tero. La homo estis kreita de Dio, simpla kaj laŭ ties bildo. En la komenco de la tempo, la homo estis feliĉa, ĉar li vivis en harmonio kun la naturo kaj kun la Kreinto, kiu provizis lin je ĉiuj necesoj. Iam, la homo malharmoniiĝis kun la simplaj reguloj tradicie akceptitaj. Li malobeis la Leĝojn. Li perdis sian propran identecon kiel estulo kreita de Dio. Do, li ekkonis la timon, kiu estas kunulo de la nekredo, de la neado kaj de la nescio. Ekde tiam, la skurĝoj de la mondo akompanas lin ĉien, kiel la sovaĝo, la malsato, la primitivismo, la epidemio, la nescio, la izoleco, la seno­ kupeco, la mallibereco, la malpuregeco, la milito... Tamen, la Patro ne rezignis lin. Plurfoje, aperis en la mondo lumigitaj mensoj, kiuj memorigis al la homo sian originon, strebis por liberigi lin de lia nescio – pli granda motivo de la tutaĵo de lia malfeliĉo. Per la konata Dekalogo, Moseo donis al la mondo certecon: DIO ESTAS JUSTECO! Nuntempe la homo


118

ALMANAKO LORENZ 2014

preteratentas la Dekalogon kaj asertas malsaĝe: la Deka­ logo estas malmoderna! Kiu havas naturan saĝon scias, ke la Dekalogo daŭras aktuala, kaj la feliĉo tiel serĉita de ĉiuj ni povos esti atingebla se ni vivas laŭ la Dekalogo. La homo daŭrigis sian iradon, akiris apenaŭ kun sia materio nur bonstaton, forgesante, ke li konsistas el Spirito, Korpo kaj Perispirito. Post multe da tempo, alia granda Spirito aperis en la Tero kiel brilega stelo, ĉar la homo forgesis ĉion, kion li lernis antaŭe. La Sendito de la Lumo, pura inter la puraj, donas al la homoj sian Evangelion de Lumo kiel unikan kaj sanktan gvidilon, kapablan por konduki al la perfekteco. Per sia ekzemplo Jesuo instruis: “Amu sian proksimulon kiel sin mem”. Kaj li pruvis, ke DIO ESTAS LA AMO! La homo, per sia ordinara miljara obstineco, daŭras, per la reenkarniĝo, malamante, mortigante kaj preterlasante la Dekalogon. En la jaro 1857, aperis la konado, kiu liberigas – LA LIBRO DE LA SPIRITOJ – kiu en siaj lumigitaj paĝoj enhavas, speciale, la Spiritisman Doktrinon, kopiitan kaj organizitan de Allan Kardec, laŭ la instruoj de la Puraj Spiritoj per la helpo de diversaj mediumoj. La principoj de la Spiritisma Doktrino pritraktas: Dion, la Kreadon, la Mondon de la Spiritoj, la Vivoprincipon, la Plurecon de la Ekzistadoj per la Enkarniĝo de la Spiritoj, la Pro­ gresadon de la Spiritoj, la Moralajn Leĝojn, la Naturon de la Spiritoj kaj ilian influon sur la Homoj, ktp. Ĉi tiuj principoj kondukas nin al konsolanta konkludo: DIO ESTAS BONECO! La homo daŭras egoisto kaj materialisto malgraŭ la lernigoj, kiuj pruvas lian devenon kaj lian antaŭdestinon: Evolui! Tamen, aperis la diversaj sistemoj de regado; multo­ bliĝis la vojoj por alproksimigi la homojn; la scienco kaj la teknologio impulsas la progreson, perfektigante la presilon kaj la komunikilojn.


ALMANAKO LORENZ 2014

119

La situacio de la homo ne ŝanĝiĝis. La krueleco, kiu pligrandigas la regulrompojn de la instinktoj ĉeestas en niaj hejmoj, per la televidado, kiu minacas terure jarmilan institucion, kiu estas la Familio. La malsato turmentegas milionojn da homoj pro la netolerema egoismo de tiuj, kiuj retenas la potencon. Malsaneco, tiel terura kiel la epidemioj, minacas niajn vivojn, kiel natura konsekvenco de nia maniero vivi kaj pensi, kaj ĝi adoptis novajn nomojn kiel la aidoson kaj la ĥoleron. La izoleco de la kreitaĵoj, kiuj antaŭe ekzistis pro la grandaj distancoj, nun ĉeestas en la interno de la homoj, kiuj vivas solece en la homamaso, sen komunikiĝi kun siaj similuloj. Milionoj da homoj aliformiĝas kiel sklavoj de la malvirtoj kaj de la drogaĉoj. La nescio daŭras kiel la granda malbonaĵo de la homo, limigis lin en ties progreso, ĉar li daŭras en harmonio kun la malbono. La vasta kamparo prisemita de Moseo, Jesuo kaj Kardec daŭras produktante bonajn fruktojn. Pro tio, nuntempe, tiuj, kiuj komprenas la eternajn kaj neŝanĝeblajn verecojn, devas helpi tiujn, kiuj rikoltas la neeviteblajn semojn, de ili mem prisemitaj. Ofertante al ili ion kiel glason da lakto al mizerula infano, la eventualan supon al kiuj preterpasas sen direkto, la medikamenton por la malsanuloj forgesitaj, la fratan helpon al la patrinoj, kiuj vivas en la eraro kaj forlasitaj, la simplan ŝirmon al la gastoj de la stratoj, la adekvatan manĝaĵon al la malfacila malsanulo, la matracon, kiu malpezigas la paralizulon en ombraĵo, la silentan kunlaboron, kvankam modesta, al amiko enhospitaligita, la kunlaboron diskretan al la filantropiaj domoj, la renovigantan libron al kunulo senkuraĝigita, la ĝentilecon por la najbaro ligita al la sufero, kaj la kunlaboron senĉesan al ĉiuj suferantoj. Kiu agas tiel kunhelpas por fini la krizojn de la mondo.


Uzu 没entilecon okaze de viaj movoj kaj agoj, naskante simpation kaj amikecon.


Necesaĵoj kaj Superfluaĵoj El la Libro de la Spiritoj Allan Kardec Francio

715. Kiel la homo povas koni la limon de siaj bezonoj? “Saĝulo konas intuicie; multaj ĝin konas per siaj propraj sperto kaj kostopago.” 716. Ĉu la Naturo ne difinis la limojn de niaj bezonoj per nia fiziologia organizaĵo? “Jes, sed la homo estas nesatigebla. La Naturo difinis la limon de liaj bezonoj per lia organismo, sed malvirto modifis lian strukturon kaj igis lin krei bezonojn, ja ne realajn.” 717. Kion ni pensu pri homoj, kiuj akaparas la terriĉaĵojn por havi superflue, malprofite por tiuj, al kiuj mankas tio necesa? “Tiuj aviduloj ne konas la leĝon de Dio, kaj nepre respondos por la senhaveco, kiun ili igis aliajn suferi.”


124

ALMANAKO LORENZ 2014

La limo inter necesaĵoj kaj superfluaĵoj estas neniel absoluta. La civilizacio kreis bezonojn, kiujn sovaĝulo ne havas, kaj la Spiritoj, kiuj inspiris tiujn regulojn, ne volas, ke civilizita homo vivu kiel sovaĝulo. Ĉio estas relativa, kaj koncernas la prudenton doni al ĉiu afero ĝian propran parton. La civilizacio disvolvas la moralan senton kaj samtempe la filantropiemon, kiu instigas la homojn al reciproka helpo. Tiuj, vivantaj el aliula manko de vivnecesaĵoj, ekspluatas, por sia profito propra, la bonaĵojn de la civilizacio; de civilizitaj homoj ili havas nur la eksteran formon, same kiel ekzistas personoj, kiuj de religiaj havas nur la maskon.

La Libro de la Spiritoj – Brazila Spiritisma Federacio.


Multaj afliktoj estus evititaj al la personoj, se ĂŽi tiuj scius aĂśdi kaj pripensi.


Renoviĝantaj Sindevigoj Honório Onofre de Abreu1 Brazilo Miaj gefratoj, Dio nin benu! La marŝado, kiu karakterizas nian momenton, sub la egido de la Konsolanto2, distingiĝas per renoviĝantaj benoj de ni atendantaj la personan klopodon kaj devoligon.

Honório Onofre de Abreu estis Prezidanto de Minasa Spiritisma Unuiĝo, en “Belo Horizonte”, ĉefurbo de la ŝtato Minaso – Brazilo. Li elkarniĝis en Novembro 2007, post pli ol duona jarcento da profita strebado por pli esenca kompreno de la Spiritisma Doktrino kaj de la Evangelio de Jesuo. Li verkis, dum sia enkorpa vivo, la libron Luz Imperecível (= Nepereebla Lumo, portugallingva eldono de Minasa Spiritisma Unuiĝo), en kiu li ĝisfunde esploras kelkajn tekstojn de la evangeliistoj Mateo, Marko, Luko kaj Johano, el la Nova Testamento. Liaj teĥnikoj por studo de la Evangelioj je la lumo de la Spiritisma Doktrino estas nun larĝe uzataj favore al pli ĝusta klarigo pri la rolo de la Promesita Konsolanto. 2 Konsolanto: Spiritismo estas la Promesita Konsolanto. Laŭ la difinoj de Allan Kardec, en la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 6, “Spiritismo efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la promesita Konsolanto. [...] Jesuo promesas alian konsolanton: tiu estas la Spirito de Vero, kiun la mondo ankoraŭ ne konas, ĉar ĝi ne estas matura por lin kompreni. La Patro lin sendos, por instrui ĉiujn aferojn kaj por rememorigi tion, kion la Kristo diris. [...] Spiritismo venas, en la difinita tempo, plenumi la promeson de la Kristo: la Spirito de Vero prezidas ĝian starigon”. 1


128

ALMANAKO LORENZ 2014

Eniri en la “vastan spiritan kontinenton”, kiun ni povas identigi kun la Evangelio de Jesuo, postulas de ni la submetiĝon de la sentoj ĝuste klarigitaj de la liberigaj principoj de Spiritismo. Ĉiu konstruado, kiu esperige stariĝas, havas sian garan­ tion de sukceso per la kunligo de elementoj sub prava kaj vigla kunordigo. Traktante pri la senmortaj valoroj de la Bona Novaĵo, ni estas la laboristoj de la granda entrepreno, sed ni estas ankaŭ tiuj, kiuj prezentos, per altaj realigoj en la persona kampo, la intelektajn-moralajn rimedojn, kiuj rivelos la Virtojn kaj la Amon delonge atenditajn de la Homaro. Asociiĝinta kun la Protektantoj de nia Universala Afero por la bono de la Homa Familio, ni antaŭvidas la grandan estonton plenan de ĝojo kaj kvalifikitaj laboroj nin atendantaj... Je la lumo de la amata Kristo, nia Movado pri renovigo kaj karitato, konscio kaj fido kalkulas je majestaj investoj, en kiuj la Apostoloj de la Majstro, asistataj de klarmensaj bastionoj de nia surtera historio, havas rolon esprimplenan kaj efektivan. Inter la projektoj kaj perspektivoj, kiuj fariĝas la dia riĉeco stimulanta niajn korojn, rimarkindas la senlima disvastigado de la plej granda realigo de la Tria Revelacio, nome la internigo de la Evangelia Mesaĝo, kun ties nemezurebla povo transformi kaj elaĉeti! Jes, geamikoj: la Transiĝo3 estas varmega fandujo nin instiganta al la plej gravaj pripensadoj kaj doloroj, ne 3

Transiĝo kaj Regeneriĝo: Temas pri la nuna epoko, kiun travivas la Tero: “La Tero, laŭ tiu leĝo, troviĝis materie kaj morale en stato malsupera ol tiu, en kiu ĝi estas hodiaŭ, kaj atingos en tiu duobla rilato gradon pli altan. Ĝi alvenis al unu el siaj periodoj de transformado, kiam anstataŭ mondo por kulpelaĉeto ĝi fariĝos transiĝa mondo; tiam la homoj sur ĝi estos feliĉaj, ĉar la leĝo de Dio tie regos”. Sankta Aŭgusteno. El la libro La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 3, de Allan Kardec.


ALMANAKO LORENZ 2014

129

kiel puno aŭ malbeno, sed kun la celo malkonstrui la jam saturitan “malnovan homon”. Farante abomenindaj kaj neelteneblaj la vulgarajn kaj malindajn kutimojn de la Filoj de Dio, la Transiĝo nin invitas al agado renoviga kaj nobliga, tiamaniere, ke la perturboj kaj malstabilecoj estas fakte pluvplenaj nuboj, kiujn la Suno de Korfavoro malestigos per nekontraŭstarebla povo. Evangelio je la lumo de Spiritismo, kiel esenco de la spiritisma laboro sur la Tero, estas nia spirita devo kaj ŝirmo. En ĉi tiu oportuna kaj inspirita solena memorigo pri la sepdeka datreveno de la libro Paŭlo kaj Stefano, ni rigardas la komenciĝon de esprimplenaj paŝoj al pli vasta kaj esenca kompreno de la Evangelia Trezoro, kaj, kiel porparolanto de la kristanaj Apostoloj inter ni, Emmanuel reliefigas, ke la Regeneriĝo3, je la klareco de la nemortemaj instruoj de la Sinjoro, estas super ĉio nia unuiĝo sur novaj bazoj, kun humileco kaj servemo, simpleco kaj fido, por ke la Homaro rericevu la Kriston de Dio! Ke la Sinjoro nin subtenu kaj fortikigu por la atestoj de amo kaj paco! Mesaĝo psikografiita de la mediumo Wagner Gomes da Paixão dum kunveno okazinta en Minasa Spiritisma Unuiĝo, en la urbo “Belo Horizonte”, ŝtato Minaso – Brazilo, la 5-an de Februaro 2012, por la komencaj solenaj memorigoj pri la sepdeka datreveno de la libro Paŭlo kaj Stefano, verkita de la Spirito Emmanuel per Francisco Cândido Xavier. El la portugala lingvo tradukis esperanten: Leonardo Lara Ribeiro


La plej bona leciono de la vivo estas la amo.


Vaganta Hirundo… Omaĝaj vortoj honore al Jozefo Prat i Bonet, pioniro de Esperanto en Argentino

Patricia C. Prat1 Argentino Kien iros rapide kaj lace la hirundo, kiu el ĉi tie foriras? Ho! Ĉu en la vento troviĝos perdita serĉante rifuĝon kaj sen trovi ĝin? Apud mia sino ĝi trovos la neston Kie eblos sezonon travivi, Ĉar ankaŭ mi estas en perdita regiono Ho, sankta ĉielo! – kaj sen la eblo flugadi… (“La Hirundoj”. Kanzono de enmigrintoj kaj malliberuloj. N. de Zamacois 1820-1885-Muziko de N. Serradel 1843-1910)

Se oni volus iun ajn omaĝi, oni devus pensi tiom al la persono mem kiom al ties agado. N.E.: El prelego dum la “54-a Argentina Esperanto-Kongreso 2012. Tradukis: RoSartoro.

1


134

ALMANAKO LORENZ 2014

José Prat i Bonet – “Córdoba” 1919.


ALMANAKO LORENZ 2014

135

En tiu ĉi “54-a Kongreso de Esperanto” ni omaĝas al S-ro Jose Prat i Bonet, unu el la pioniroj de Esperanto-Movado en Argentino, kaj do ni necesas nin turni al ĝia historio. La Internacia Esperanto-Movado ne naskiĝis spontane, do, en nia lando, Argentino, ni devas pripensi pri aro da generacioj, kiuj partoprenis en la iniciatoj kaj disvolviĝo de la loka movado. Ĉiu esperantisto apartenas al la historia momento de sia agado. Do estas meritinda laboro memorigi kaj elstarigi forge­ sitajn personojn, kiuj strebe agadis en la disvastigo de la internacia lingvo, foje submetitaj al akraj kondiĉoj de la reala vivo. Estas menciinde, ke multaj asocioj kaj esperantaj grupoj strebe laboris por survivi, kaj tie kuŝas la spuroj de niaj majstroj. Memorigi tion estas la plej prava kondiĉo por pripensi nian nunan agadon, eviti erarojn, rekreadi, renovigi kaj daŭrigi ĝin laŭ la karakteroj de niaj nunaj tempoj. Jozefo Prat, la pioniro Jozefo Prat i Bonet, apartenas al la unuaj generacioj de argentinaj esperantistoj kaj estas unu el ties pioniroj laŭ la ĝusta signifo de ĉi-vorto. Fakte, pioniro estas tiu, kiu malfermas vojojn por aliaj, tie, kie ili mankas, postlasante markon el siaj spuroj. Pioniroj estis ĉiam entuziasmaj batalantoj pro siaj idearoj kaj projektoj, riskis eĉ propran vivon, malobeante, rezistante, ĉiam sin tenante en la propra vojo, malgraŭ eraroj, kaj serĉante kunulojn por daŭrigi agadon. Jen vortoj el la manskribitaj “Memoraĵoj” de Jozefo, pri lia esperantistiĝo en la jaro 1910, en Bonaero:


136

ALMANAKO LORENZ 2014

“…Tiel oni ne surpriziĝu, ke mi, vaganta hirundo, kun emo al universaleco, rapide komprenis la idealismon kaj utilecon de Esperanto, kaj entuziasme lernadis ĝin. Tiam mi jam havis la ŝlosilon por denove flugadi al ekzotaj landoj kaj kunfratiĝi kun ĉiuj homoj.”…

Ĉi tiu persono, kiu nomiĝis sin mem “Hi­rundo”, naskiĝis en “Berga”, “Barcelona”, la 11-an de marto 1894, ene de familio el antikva kata­luna deveno, dediĉita al teksila industrio. Li estis la kvina el deko da fratoj, kaj travivis ene de familio feliĉa, laborema, kun religiaj kaj artaj kutimoj. Tamen, lia patro, Ramono Prat i Miró, kaŭze de politikaj konfliktoj kun la monarkio, estis persekutita kaj devis elmigri al Ameriko. La edzino kun la filaro rifuĝadis “Costa Brava” – Kata­luno. en la limoj de Andoro, dum la teksila fabriko kaj la domo estis bruligitaj. Ili perdis ĉion. “…Teneraj hirundoj, antaŭtempe forigitaj el la nesto, eble jam neniam plu vi ĝuados la pasintajn ĝojojn. Do, flugu trans la maroj kaj kontinentoj, kaj konstruu novajn nestojn sub la suno el regionoj, kie ne blovu malfrataj ventoj, sed regu Paco kaj la Espero.” …

Kun tiaj ĉi vortoj li rememoras la okazaĵojn. En la jaro 1904, dekjara, li revenis al Barcelono por studi en lernejo. La granda progresema urbo en plena arta kaj literatura florado atendis lin. Tamen, sub malfacilaj kondiĉoj,


ALMANAKO LORENZ 2014

137

li devis laboradi por vivteni sin. Tiam, li multon legis, ĉefe la verkojn de Mosen Cinto Verdaguer, Guimerá, Iglesias, Rusiñol kaj aliaj katalunaj verkistoj. En la jaro 1908, la patro, kiun la edzino kaj tuta familio kredadis forpasinta, skribis el Bonaero, petante, ke la tuta familio elmigru al Argentino. Tamen, la edzino rifuzis, kaj nur Jozefo akceptis vojaĝi, alveninte al bonaera haveno en majo. Tiel li rakontas: “… Kiel hirundo, post la finiĝo de la lernejaj jaroj, en noktaj lernejoj de Bonaero por enmigrintoj, mi aspiris al pli altaj spiritaj flugoj. Do post la labortaga okupo, mi komencis partopreni en liberaj kursoj de perfektiĝo. Entuziasmulo pri lingvoj, muziko, vojaĝoj, tuj mi komprenis la bezonon strebi kaj peni por havi kion mi volis…” “… Mia aktiva spirito ne estis kontenta ĝis mi trovis kion deziradis, sen bezono serĉi. Fakte, tute nature mi eniris en ‘Casal Catalá’ – Centro de Kulturo, kie kuniĝis pluraj grupoj: ‘L´Orfeo Catalá’, ‘L´art escenic’, ‘Esbart Dansaire’, ‘Institut d´Estudis Catalans’, ‘Grop Escatiste’, ‘Grop Ciclistey’ kaj ‘Grupo Esperantista’, kiuj faris el ĝi veran popolan universitaton kaj pordistran centron. ‘L´Ofeo Catalá’ estis tre konata en Bonaero pro ĝiaj artaj ludoj kaj teatraĵoj. Tamen ŝajnis, ke ĉio ĉi tio ne sufiĉis al aspiroj de la Hirundo… Do la Hirundo aldonis al si alian ĉefan okupon: la internacian helplingvon Esperanto. Estas mirinde, ke junulo sukcesu tiel rapide lerni tiun ĉi lingvon kapablan detrui murojn de miljaroj, la babelon de la konfuziĝo de la lingvoj en la mondo. Esper-ant-o signifas tiun, kiu esperas, kiu havas esperon. Ĝia simbolo estas, la verda kvinpinta stelo, t. e. la verda koloro de la espero, la kvinpinto de la planedaj kontinentoj... La


138

ALMANAKO LORENZ 2014

granda espero estis la aspiro unuigi ĉiujn homojn en frata kaj paca komunumo trans la limoj de lingvoj, rasoj, religioj kaj naciecoj, fare de komuna lingvo, ne por nuligi patrinajn aŭ naciajn lingvojn, sed faciligi interkompreniĝon pere de helpa, neŭtrala planita lingvo…”

Tiuj ĉi vortoj bone esprimas kiel li, ekde sia juneco, ĝuste kaptis la “internan ideon” de Esperanto kaj rapide, ankoraŭ kiel lernanto, komencis instrui la lingvon al aliaj. Tial, li rapide perfektiĝis en la uzo de la lingvo kaj por verki kaj por fluparoli. Kaj tiuj ĉi estis ankaŭ la sentoj kaj kutimoj de ĉiuj unuaj pioniroj, kiuj en Bonaero studis aŭ instruadis la internacian lingvon. Kelkaj el ili estis sukcesintaj lerni ĝin en Barcelono kaj partopreni la “5-an UK” kaj konatiĝi kun Zamenhof mem. Kaj en la kataluna enmigrinta komunumo de “Casal Catalá”, en Bonaero, ili fondis la “Esperanto-Grupon”, kiu eĉ eldonis, jam en 1912, la revuon “Esperanta Stelo”. En tiu ĉi “Esperanto-Grupo” enes­ tis aro da pioniroj, kiuj poste, sub la propono de Jozefo, en 1916, fondis la “Argentinan Esperanto-Asocion”. Menciindas, inter pluraj aliaj, Andreo Villafranca (18891972), kiu poste fondis la unuan “Argentinan Lernejon de Esperanto”, Vicente Albamonte, Antonio Barrot, Ludoviko Vila, Francisko Sabaté, P.Rupecht, Jaime Vilaseca, Jozefo Cusó, P. Soler, Francisko Chevillé, D. Enrich kc, kies nomoj aperas en la libroj kaj raportoj de “Casal Catalá”.


ALMANAKO LORENZ 2014

139

Jozefo Prat, argentina delegito al 10-UK Parizo-1914 En 1914, Parizo, Francio, estis elektita por gastigi la “10-an UK”, kun la ĉeesto de Zamenhof. Al ĝi aliĝis pli ol tri mil esperantistoj, kaj el Argentino estis sendita José Prat kiel oficiala Delegito. Tiel Jozefo memoras la aferon: “…Parizo, la luma urbo, tiama patrio de liberpensuloj, estis tiam elektita por la internacia Kongreso de esperantistoj, por montri antaŭ la tuta mondo ke pere de iu internacia planita lingvo, multaj homoj jam kapablas kompreniĝi trans ĉiuj limoj de rasoj, lingvoj, kulturoj, religioj… por konstrui la novan patrion universalan. En la sama tempo, aliaj kongresoj de Katolikoj, laboristoj, socialistoj, turistoj ktp, estis okazantaj en Parizo, ĉiam kun la lingvo Esperanto kiel ilo de komunikado. Kaj post tiaj idealistaj kunvenoj, okazintaj de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto, 1914, estis organizita, la 10-an de aŭgusto, granda bankedo frankogermana en la Palais Gaŭrnat.”

Por partopreni tiun ĉi kongreson, “Casal Catalá” ne estis aliĝinta al UEA. Do, oni oficiale subskribis en UEA la “Bonaeran Esperanto-Grupon Casal Catalá” kaj Jozefo Prat, kiel secretario de la E-Centro, kandidatiĝis por partopreni la kongreson kiel ties oficiala Delegito. En marto 1914, li vojaĝis al Francio kaj en Parizo kontaktis multajn esperantistojn, partoprenis kurson, ekzameniĝis en la Esperanta Akademio, vizitis grupojn kaj partoprenis lokan kongreson en la nordo de Francio. Je la fino de julio, multaj esperantistoj el la tuta Eŭropo, Rusio kaj eĉ aliaj kontinentoj, kunvenadis jam en Parizo.


140

ALMANAKO LORENZ 2014

Zamenhof mem estis preninta la trajnon ekde Varsovio por alveni akurate al la Kongreso. Tamen, la 28-an de julio, eksplodis la unua mondmilito. La trajno, kie vojaĝis Zamenhof, haltis en Kolonia, Germanio, kaj li devis reveni al Varsovio. En Parizo la esperantistoj rapide kunvenis por inaŭguri la Kongreson. Tamen, la polico ne permesis tion, kaj multaj el la partoprenantoj eĉ estis malliberigitaj. Jozefo Prat kiel katalunano kaj sudamerikano estis arestita kaj finiĝis en mano de la brita, milita polico kaj deportita en Brition. Post kelkaj monatoj, oni liberigis lin. Do, li vojaĝis al Barcelono por kontakti familianojn kaj samideanojn, kaj poste denove al Bonaero. Tiel li memoras la aferon: “… Ni estis en Parizo kaj la 2-an de Aŭgusto ni devis inaŭguri la 10-an Universalan Kongreson, la plej grandan kun pli ol 3000 partoprenantoj el ĉiuj partoj de la mondo, kaj ni atendis nian karan Majstron Ludoviko… Tamen eksplodis la granda, kruela mondmilito, kaj la agado de Ludoviko Zamenhof, tuta amo kaj paco, estas haltigita de la malamo kaj milito…”

Invitletero al la 10-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo-Francio.


ALMANAKO LORENZ 2014

141

La sperto de tiu ĉi vojaĝo multon instruis al Jozefo: la kontakto kun esperantistoj el la tuta mondo pli entuziasmigis lin, kaj en Katalunio li fariĝis membro de la “Kataluna Fede­ racio de Esperanto”. Do, reveninte al Bonaero, li tuj fariĝis secretario de la Esperanto-Centro de “Casal Catalá” kun la defio reorganizi kaj kunigi en unu pli grandan asocion ĉiujn esperantistojn de la lando. Unue, li komencis viziti aliajn izolitajn esperantistojn kaj grupojn por lanĉi la ideon kaj prelegi pri siaj spertoj en Eŭropo. Finfine, li sukcesis organizi komitaton por kunvoki al nacia kunveno en Bonaero – urbo kun delegitoj de la tuta lando. Kaj la 20-an de decembro 1916, ĉiuj decidis krei “Argentinan Esperanto-Asocion” (AEA), kun komuna revuo nacia “Argentina Esperantisto”, kies unua numero aperis en januaro 1917. La ĉefaj membroj de la elektita komitato apartenis al “Casal Catalá”. Kaj la unua momenta adreso de la Asocio kaj la revuo estis la sama de Casal Catalá. Danke al la kreado de tiu asocio, oni malkovris multajn esperantistojn en la lando. Kaj la organizaĵo bone komencis funkcii. La tria numero de la revuo, aprilo-majo 1917, pro la forpaso de L. L. Zamenhof, estis dediĉita al la memoro de la fondinto de Esperanto. Jozefo Prat, sub la kromnomo de “Hirondelle” (t.e “Hirundo”) skribas kortuŝan tekston, kiu finiĝas per tiuj ĉi vortoj: “…Pace ripozu, justa animo! Ni, kiuj restas, daŭrigos vian agadon, konsolitaj de via Spirito. Kaj kiam la milito de malamoj kvietiĝu, kaj la suno de la paco rebrilu, eĉ tiuj, kiuj akuzis vin kiel utopiiston kaj fantiaziulon pro via idealista paciĝo, pentos, kaj por ĉiam oni venkos la inferan dion de la milito kaj malamo…”


142

ALMANAKO LORENZ 2014

La loka esperantistaro senĉese daŭrigis reklamadon kaj instruadon de Esperanto, kaj AEA translokiĝis al “Espe­ ranto-hejmo”, ties nova sidejo. Jozefo Prat akceptis dum tiuj jaroj esti foje ĝia prezidanto, foje ĝia vicprezidanto, aŭ secretario kaj redaktoro de la revuo. Tiel oni vidas kiom aktiva estis lia agado por Esperanto. Tamen, kaŭze de la mondmilito, kiu oficiale finiĝis en novembro 1918, eksplodis en Rusio la komunista revolucio de oktobro 1917, kaj tio influis al la laboristaro de la tuta mondo, ankaŭ en Argentino, kaj ĉefe en Bonaero – urbo, plena de enmigrintoj, el kiuj pluraj havis maldekstrulan socialismo-anarkiajn emojn. Multaj esperantistoj, eĉ Jozefo Prat mem, estis solidaraj subtenantoj de la laboristaj postuloj. Jozefo kutimis verki artikolojn pri la afero en lokaj socialismaj periodaĵoj kaj eĉ partopreni en laboristaj manifestacioj de la koncernaj sindikatoj… Kaj pri tio, la polico mem estis informita. Do, dum la “tragika semajno” de januaro 1919, kun centoj da mortigitoj en Bonaero, li estis arestita kaj riskis resti malliberigita kiel okazis al pluraj maldekstruloj. Do, li rapide rezignis al ĉiuj postenoj de la esperantista asocio kaj fuĝis al interno de la lando, cele resti pli kaŝita en Kordobo. Ĉiam esperantistoj kutimis esti prizorgemaj por savi Esperanton el la politikaj persekutoj! Do, poste, Jozefo decidis resti en Kordobo por ĉiam. Li tre amikiĝis kun la lokaj esperantistoj Johano Bayón kaj Johano Rodeiro kaj fondis la grupon “Fratigante”. Familianoj de Bayon kaj Rodeiro restas kunligitaj al lia familio ĝis nun. Jozefo edziĝis en 1923 al Ramona Molina Carranza kaj loĝadis en vilaĝo “Huerta Grande”, apud la nordaj montaroj, kaj lia domo kun belega ĝardeno havis afiŝon kun la nomo “Villa Esperanto” (estis la unua “Zeo” el Argentino). Tie li


ALMANAKO LORENZ 2014

143

estis tre aktiva najbaro: instruadis Esperanton kaj francan lingvon, fondis sportan klubon, publikan bibliotekon, tea­ traĵan grupon kaj kooperativan komitaton por la loka lernejo. Daŭrigis laboron kiel ĉarpentisto kaj konstruisto. Dume, li, tamen, ankaŭ verkis kromnome en revuoj kaj ĵurnaloj. Tie naskiĝis liaj tri gefiloj, unu estis mia patro… Pro malsano, mia avo mortis tre juna, la 19-an de januaro 1936, 42-jaraĝa. Kaj jen mia lasta atesto pri mia avo Ĉar por pluraj esperantistoj Jozefo Prat restis nekonata, ankaŭ en nia familio Prat, kie pro la juna forpaso, oni ne multon sciis pri li. Por mi mem, mia avo estis ne konata persono. Mi ne sciis, ke li estis unu el la plej gravaj esperantistoj el nia lando. Okazis ke, post lia forpaso, la avino kaŝis en granda malnova monŝranko ĉiujn paperojn, kajerojn, poŝtkartojn, fotojn, leterojn, ĵurnalojn, ktp de la edzo. Ŝi iom timis, ĉar en Argentino maldestruloj iam kaj iam estis persekutitaj kiel komunistoj, ktp. Tiel dum kvardeko da jaroj neniu el la familio malfermis la monŝrankon… ĝis 1976. Oni scias, ke en 1976, meze de granda politika krizo, militistoj prenis perpuĉe la povon en Argentino, trudante vere kruelan diktaturon, kaj furioze persekutadis gerilanojn kaj ĉiujn maldekstrulojn. Miloj da personoj estis arestitaj, malliberigitaj, mortigitaj aŭ malaperigitaj… Inter ili, en Kordobo, en aprilo 1976, estis arestita kaj mortigita mia juna kuzo Tomás Gómez Prat. Kaŭze de tio, la tuta familio panikis, timante ke la milita polico venos al nia domo kaj trovos librojn aŭ publikaĵojn liberecanajn,


144

ALMANAKO LORENZ 2014

komunistajn, maldekstrulajn. Tiutempe, tio estis sufiĉa por resti arestita aŭ, post torturoj, mortigita. Do, miaj familianoj decidis bruligi ĉiujn suspektindajn publikaĵojn el la domo. Malferminte la malnovan monŝrankon de la avo, oni trovis kolekton da malnovaj socialismaj kaj anarkismaj periodaĵoj, kaj revuojn en Esperanto, kiujn neniu komprenis. Tial, ili decidis bruligi la tuton... Tiam, mi ankoraŭ estis studentino, kaj loĝis for. Iufoje, kiam reveninte hejmen, mi vidis miajn patron kaj onklon bruligantaj aferojn el la monŝranko de mia avo, mi vere ekkoleris… ĉar mi suspektis, ke tie estis veraj historiaj dokumentoj pri lia vivo. Do, mi enmiksiĝis en la laboron, kaj subkaŝe, el miaj patro kaj onklo, prenis kelkajn saketojn el la monŝranko, kie estis manskribaj paperoj, poŝtkartoj, leteroj ktp, kaj kaŝis la plimulton ene de miaj universitataj libroj kaj aferoj kaj, poste, parton ene de la piano de la domo. Neniu vidis tion. Kaj mi dum la postaj noktoj komencis pririgardi ilin kaj malkovris cent paĝojn el iu manskriba memoraĵo de la vivo de mia avo, lia esperantismo, vojaĝoj, prelegoj, leteroj ktp. Vera trezoro, kiun mi kuraĝis enteni tute kaŝita ĝis la naŭdekaj jaroj, kiam mi sukcesis kontakti la “Kordoban E-Asocion”. Tie la prezidantino, S-ino Herminia Kirkerup, diris al mi, ke mia avo estis unu el la pioniroj de Esperanto en Argentino, kaj ili ĉiam volis kontakti liajn familianojn. Poste, mi konatiĝis kun D-ro Jaime Scolnik, naturista kuracisto kaj esperantisto, kiu rakontis al mi, ke en la dudekaj jaroj, li lernis Esperanton en la kursoj de mia avo. Ĝentileme li donacis al mi manlibron por lerni la internacian lingvon, verkitan de li mem, kaj instigis min studi Esperanton por daŭrigi la tradicion kaj agadon de mia avo. Kaj tion mi tuj komencis fari, kaj nun daŭrigas perfektiĝon en la Internacia Lingvo, ne nur pro ĝia kultura internacia


ALMANAKO LORENZ 2014

145

riĉeco, sed ankaŭ pro amo al mia benata avo, kiu tiom laboris por ĝia disvastigo. En 1993, sub aŭspicio de AEL, “Argentina E-Ligo”, estas organizita en “Villa Carlos Paz”, mia nuna loĝurbo, “Seminario pri Esperanto”, kaj mi estis invitita prelegi pri mia avo kaj ekspozicii parton de la dokumentaro, kiun mi havis. La aranĝo estis tre sukcesa kun la partopreno de multaj esperantistoj, kiuj unuafoje informiĝis pri tiu ĉi “Pioniro de Esperanto” en nia lando.

Nun, la laboro daŭras. Informoj estas en Interreto, kaj en Brazilo oni eldonis poŝtmarkon pri li kiel unu el la pioniroj de Esperanto en Sudameriko. Mi mem verkas nun kaj esperas publikigi libron kun la historio de mia avo. Tio multe helpos al la nova generacio de esperantistoj, kiuj en 2014 partoprenos la unuan Universalan Kongreson en Bonaero. En 1914, mia avo vojaĝis al Parizo por partopreni Universalan Kongreson, kiu fiaskis pro la mondmilito. Nun, cent jarojn poste, ni volas sukcesi en la partopreno de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en nia lando, kaj ni festos kaj rememoros lin kaj lian agadon inter la pioniroj de Esperanto.


146

ALMANAKO LORENZ 2014

La vaganta Hirundo estas nun en sia nesto, tio estas, en la koroj de la esperantistoj. Estu tiel!

“Villa Esperanto” – Huerta Grande – Provinco Kordobo.

Notoj. 1. La privata dokumentaro de Jozefo Prat restas ankoraŭ en mia persona arkivo. 2. La oficiala dokumentaro, libroj de protokoloj de “Casal Catalá”, AEA, kaj la kolekto de la revuo Argentina Esperantisto estas en la arkivo de la bonaera asocio. 3. En la hispanlingva verko Huerta Grande, historias populares cordobesas, eldonita en 2007, aperas informoj pri la agado de Jozefo Prat, koncernantaj la lastajn jarojn de lia vivo.


Kiu deziras pli bonan estontecon por la Homaro, tiu devas kontribui por ties edukado kaj infana vivo.


La Tri Masonistoj Malba Tahan Brazilo Tri masonistoj preparis ŝtonojn por la konstruado de granda templo. Mi proksimiĝis al la unua kaj demandis simpatie: — Kion vi faras, amiko? — Mi preparas ŝtonojn! – li seke respondis. Mi alpaŝis al la dua, kaj same demandis lin. – Mi laboras por mia salajro! – jen la respondo. Tiam do mi iris al la tria, kaj aldemandis lin, same kiel mi faris al la du unuaj. — Kion vi faras, amiko? La masonisto, ĝojege rigardante min, respondis kun entuziasmo: — Ĉu vi ne vidas? Mi konstruas katedralon. Rimarku, miaj amikoj, la plej diversajn manierojn, per kiu ĉiu masonisto plenumadis sian devon. La unua sin liberigis de tasko al li materia kaj malmilda; la dua celis nur la monon ricevotan kontraŭ la laboro; kaj la tria admiris la idealon. Ni estos sklavaj, se ni, simile al la unua laboristo, limitos nian vivon al la ĉiutaga pervivo.


150

ALMANAKO LORENZ 2014

Inter la ambiciaj ni inkludos nin, se ni rigardos nur la rektan profiton de niaj penoj. Feliĉaj estos tiuj, kiuj vivas, batalas kaj suferas por idealo.


Neniam trompu iun ajn. La vivo estas forte postulema kaj tre lerte rekompencema. Kion vi faras al la aliaj, tio ĂŽiam revenas al vi.


TIAM KAJ NUN: KELKAJ RIMARKOJ POST 25 JAROJ EN LA CENTRA OFICEJO DE UEA Roy MacCoy Usono/Nederlando Plus ça change, plus c’est la même chose. Jen konata franca diraĵo signifanta (se vi ne jam sciis): “Ju pli ĝi ŝanĝiĝas, des pli ĝi estas la sama.” Denove petite kontribui ion al Almanako Lorenz, kaj taksante evidenta ke mi iel skribu pri mia baldaŭa emeritiĝo post 25 jaroj da laboro en la Centra Oficejo de UEA (kio estos okazinta fine de 2013, kiam vi legos tion ĉi en la sekva jaro aŭ poste), tiu frazo venis en mian kapon kiel plej evidenta startopunkto. Mi ja povis pensi ke c’est la même chose, ĉar tiom multege restas esence sama kiel kiam mi alvenis el Svislando sur mia Vespa-skotero en la somero de 1988… Tamen nelonge post ol ekhavi tiun penson, mi devis demandi min: sed kio ja ŝanĝiĝis? Kelkaj el la vizaĝoj estas malsamaj, kompreneble, tamen iuj ne. Pasquale Zapelli, italo, estis tie laborante en la Libroservo kiam mi komencis, kaj ankaŭ la nederlandano Rob Moerbeek, kiu intertempe emeritiĝis sed ankoraŭ


154

ALMANAKO LORENZ 2014

diligente laboradas volontule. La finno Osmo Buller ne havis tiam sian nunan pintan postenon, sed ankaŭ li laboris en la CO tiutempe, nur kiel direktoro de la oficejo kaj ne de UEA mem. Tamen ankaŭ la novaj homoj estas farantaj plimalpli la samajn aferojn kiel en tiu pasinta tempo.

Pasquale, Lee Chong-Yeong kaj Osmo.

Rob Moerbeek en kunveno 2011.

Mi povus aldoni “nur pli helpate de komputiloj”, kaj certe veras ke iuj modernaj komputilaj programoj – kaj la retpoŝto kaj Interreto – estas signife ŝanĝintaj la manierojn en kiuj diversaj aferoj estas farataj. Sed mi ankaŭ komentu ke – mirinde – la baza programaro per kiu la plimulto de la CO interne funkcias restas tute sama kiel kiam mi alvenis… kaj ĝi ne estis nova eĉ tiam! Ĝia frapa antikveco estas impresinta diversajn homojn tra la jaroj, kaj kelkaj provoj estas faritaj por anstataŭigi ĝin per io pli aktuala, konvena kaj taŭga, sed neniu sukcesis, kaj tio estas certe tre grandparte pro tio, ke la malnova sistemo, tia kia ĝi estas, tutsimple funkcias, malgraŭ siaj (konsiderindaj) neoportunaĵoj. Ade kaj daŭre, adresoj enskribiĝas, libroj vendiĝas, homoj aliĝas al kongresoj, kaj ja, neniu rajtas diri ke UEA estas malŝparinta monon por nenecesaj softvaraj ĝisdatigoj!


ALMANAKO LORENZ 2014

Centra Oficejo de UEA.

155


156

ALMANAKO LORENZ 2014

Centra Oficejo kun E-flago.

Ĉu la UEA-domo mem, samloke situante en la strato Nieuwe Binnenweg en Roterdamo, estas multe ŝanĝiĝinta? Ĝi ja estis renovigita relative lastatempe, same kiel okaze de la jubilea jaro 1987, nelonge antaŭ mia enposteniĝo. La plej grava ŝanĝo ĉi-lastan fojon estis ke la kunven-salono Zamenhof, “postdome” aldonita en la antaŭa renovigo (mi aludas al La Postdomo, de István Ertl, brila CO-satira romaneto ankoraŭ havebla ĉe la UEA-Libroservo, http:// katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7035), estis konvertita tiel ke ĝi fariĝu la nova Biblioteko Hodler de UEA, kies du precipaj antaŭaj ĉambroj supre en la domo fariĝis tiam granda kaj komforta ejo, dividita per faldebla muro en du laborĉambroj kiam ne okazas Malferma Tago aŭ speciala aranĝo postulanta la kombinitan spacon.


ALMANAKO LORENZ 2014

Biblioteko hodler.

Biblioteko Hodler (nova).

157


158

ALMANAKO LORENZ 2014

La nova biblioteko do estas io ja nova, kaj moderna en tio ke ĝiaj libroj, revuoj ktp konserviĝas en spacoŝparaj ruliĝantaj bretaroj, teknike rafinitaj. La ĉambro tuj apud la biblioteko, tamen – tio estas, mia laborĉambro – restas tute sama kiel kiam mi unue okupis ĝin en 1988. Mankas pordo en unu muro liganta ĝin al fotoĉambreto, kiu ne plu necesis pro novaj metodoj de fotokompostado kaj fine malaperis en la novan bibliotekon, sed krom tio estas la samaj mebloj, la samaj bretoj sur la muroj, kaj plejparte eĉ la samaj malnovaj, ankoraŭ ne venditaj libroj sur tiuj bretoj. Mi fidas al vi, karaj legantoj, ke kvankam tiuj brunpapere volvitaj libroj iel deprimis min en mia komenca tempo en la CO, ili pli lastatempe fariĝis kvazaŭ bonaj malnovaj amikoj, dekoraciantaj mian vivon en agrabla aŭtuna koloro. Iuj eĉ foje vendiĝas, sed mi emas supozi ke la ĉi-ĉambra librostoko estos reduktita iam post mia foriro, kaj la ĉambro estos kombinita kun la biblioteko. Tio certe estos bona ŝanĝo por la biblioteko, kiu restas iel nesufiĉe granda nuntempe. Se ni pluiras en la suba CO-koridoro, preterirante alian esence senŝanĝan ĉambron kun la centra oficeja komputilo kaj pliaj bretaroj de stoko de la Libroservo, ni alvenas ĉe la kafĉambro, kiu nek ŝanĝiĝis en ajna signifa maniero dum la lastaj jardekoj. La horoj de la paŭzoj estas la samaj – la deka kaj duono matene, la kvara posttagmeze – nur ke oni anoncas ilin pere de diskreta telefona sonorado anstataŭ de tutdome aŭdeble kriego “KAFO PRETAS!”. Alvokite kaj arigite, la homoj parolas precipe pri la samaj temoj kiel antaŭe, sed mi estas tiel surdiĝinta dum la lastaj jaroj, ke mi bedaŭrinde ne povas informi vin tre detale pri tio. Se paroli pri paroloj, mi tamen povas rimarki ke homoj en UEA estas ĝenerale denove parolantaj pri movada strategio, same kiel ili faris en la okdekaj jaroj. Estas nur ke, laŭ mi, la celo de la strategio ne ŝajnas esti tiel klara kiel


ALMANAKO LORENZ 2014

159

mi kredis ĝin esti antaŭe. Por mi, kaj por verŝajne granda plimulto el la normalaj tradiciaj esperantistoj, la ideo estis ke la homoj lernu la saman lingvon kaj uzu tiun lingvon por komunikiĝi internacie. Tio certe estis la baza Zamenhofa koncepto, kaj mi ne konas iun kiu vere kontestas tion. Ni tamen pli aŭdas nuntempe pri “lingva egaleco”, kaj pri defendo de malgrandaj lingvoj. Nu, mi ne estas kontraŭ iu ajn lingvo, sed ja rezervas specialan lokon por la internacia. Tiu loko estas por mi tiel alta kaj aparta, ke mi ne povas aliĝi al la aktualaj pretendoj pri lingva egalismo. Kaj, kiel mi plurfoje estas dirinta, la esperantistoj havas pli ol sufiĉe por fari por defendi kaj antaŭenigi sian propran lingvon, por entrepreni la defendadon de miloj da aliaj. Sed ni revenu al la samecoj. La Jarlibro, kun sia listigo de landaj kaj fakaj asocioj ktp, certe restas esence sama nun kiel tiam. Nur aldoniĝis al la datenoj en la Delegita Reto retpoŝtaj adresoj, poŝtelefonaj numeroj kaj, plej lastatempe, kelkaj skajpo-nomoj. Mi almenaŭ volis la tiparon ŝanĝi, sed mia propono pri tio ne estis akceptita, tiel ke la tiparo restas la sama kiel antaŭe.

Varsovia UK 1987.


160

ALMANAKO LORENZ 2014

Ĉiuokaze la Universalaj Kongresoj restas esence samaj (solena inaŭguro kun sinprezentado de la landaj asocioj ktp), kiel ankaŭ pli multaj el la ĉiujare presataj kongresaj dokumentoj. Kiam mi venis al la CO, tamen, mi ja faris grandan ŝanĝon almenaŭ ĉe unu el tiuj. Antaŭe, estis apartaj kongresaj mendiloj (cetere ne bele aranĝitaj) por hotelo, ekskurso, bankedo ktp. Mi trovis tion neakceptebla kaj do ellaboris novan unupaĝan formularon, ĉe kiu ĉio povis esti mendita samtempe kaj samfolie. Tio certe estis bonvena plibonigo, sed ĉar mi faris ĝin tiel baldaŭ post mia enposteniĝo… ankaŭ ĝi estas unu el la multaj aferoj kiuj intertempe ne ŝanĝiĝis! Estos ĝenerale rigardate kiel bonaĵo, ke la lingvo Esperanto mem ne estas signife ŝanĝiĝinta - nek en la lasta kvarona jarcento, nek en la lasta jarcento kaj kvarono. La itismo aŭ aspektismo (vidu la artikolon en Vikipedio pri “ata-ita-diskuto”) estis venkinta jardekojn antaŭ mia alveno, kaj, feliĉe, ne leviĝis simila skismiga disputo dum mia deĵorado. La Akademio eldonis du reviziojn de la Esperantaj landnomoj, kelkaj el kiuj estis nepopularaj kaj foje ignorataj, sed ankaŭ tie paco ĝenerale regis, denove senŝanĝe. Ja ĝenas min, kredeble pli ol antaŭe, kiam iu provas ŝanĝi la lingvon, ekzemple insistante ke dum nepre devas signifi “dum la tuta daŭro de” – kvankam PIV tute ne diras tion, nek la ĝenerala lingvouzo iam estis tia – kaj do ke oni ne rajtas diri ke io okazis “en la kongreso” krom se ĝi okazadis la tutan tempon. Krom principe, mi malŝatas tion ankaŭ praktike, ĉar aldone al tio ke oni – eĉ la plej spertaj E-verkistoj – estas nun faranta “erarojn” kiuj ne ekzistis antaŭe, oni ankaŭ ne plu povas diri ekz. ke iu vidis iun en la kongreso, sen ke tio estu ambigua: ĉu li vidis lin en la kadro de la kongreso, en la kongresejo, aŭ en la tempo de (mi senhezite dirus dum) la kongreso? Ne eblas diri, se en signifas ambaŭ.


ALMANAKO LORENZ 2014

161

Aŭdante min paroli tiel, vi eble supozus ke mi estas lingve konservativa kaj ke eble ankaŭ tio ne ŝanĝiĝis dum la lastaj 25 jaroj, tamen fakte, kvankam tio povas soni kontraŭdira, mi estis kaj ankoraŭ iel restas escepte reformema. La diferenco kuŝas en mia tiama aktiveco kaj mia nuna rezigna sinteno. Tra ĉio mi estis kaj restas finvenkisto, ne raŭmisto, kaj mia reformismo ĉiam strikte rilatis al mia kredo ke la internacia lingvo devus esti dua lingvo por ĉiu, kaj ne simple la lingvo de ajna limigita grupo aŭ grupeto. “Se iel eblus aprezeble plibonigi Esperanton,” mi skribis en artikolo verkita antaŭ mia dungiĝo, kaj ne akceptita por aperigo en la revuo Esperanto, “certe indus fari tion, almenaŭ se oni ankoraŭ parolas pri lingvo por la jarcentoj kaj por la tuta mondo.” Mi kredis kaj daŭre kredas tion, kaj, specife, ke estus pli bone se Esperanto havus, ekzemple, sensupersignan alfabeton kaj pli sistemajn landnomojn. Sed kun miaj spertoj kaj la pasado de la tempo post miaj pli fruaj tagoj, mi konstatis same kiel multaj antaŭ mi, ke simple ne eblas efektivigi tiajn ŝanĝojn en la maniero en kiu oni povas imagi. Plej malhelpe al tio, ne eblas atingi konkretan interkonsenton inter tiuj kiuj ŝatus ke ŝanĝoj estu faritaj. Ili povas konsenti pri tio ke ne estu supersignoj, sed ne pri la alfabeto per kiu tio estu atingita ktp. Kostis al mi sufiĉan penon lerni tion aŭ, eble pli bone dirite, konfirmi ke ne estas alie. Je la hororo de iuj, post mia dungiĝo en la CO mi fondis reformisman fakasocion, nomitan “Novo”, kaj komencis eldoni bultenon, Nova provo, kun la diversaj reformproponoj de la t.n. “novistoj”. Ĉiuj el tiuj estis membroj de UEA, ĉar la varbado okazis ekskluzive pere de anoncetoj en la revuo Esperanto. Plejparte ili estis eĉ longdaŭraj kaj fidelegaj membroj de la asocio, kelkaj eĉ eminentaj kaj ege konataj esperantistoj kiuj aliĝis sub pseŭdonimo. Ilia fideleco estis montrata per tio, ke unu


162

ALMANAKO LORENZ 2014

Roy kun oficistoj de la CO.


ALMANAKO LORENZ 2014

163

el la tre malmultaj aferoj pri kiuj ili povis interkonsenti (la aliaj du estante ke la reformita lingvo estu bazita sur la Fundamenta Esperanto anstataŭ tute nova lingvo, kaj ke ĝia alfabeto konsistu el nur la 26 sendiakritaj literoj de la latina alfabeto) estis ke “La asocio Novo laŭeble fariĝu aliĝinta aŭ kunlaboranta asocio ĉe UEA.” Vidu la unuan voĉdonilon kaj la raporton pri ties rezultoj en n-ro 4 de la bulteno, ambaŭ troveblaj en la tuta kolekto elŝutebla ĉe https://dl.dropboxusercontent.com/u/1107821/Nova_ Provo.zip (8,2 MB). Sed kun aŭ sen interkonsento, la diskutoj de Novo iĝis severe malhelpataj de decido de la Estraro de UEA en 1993, ke nenio pri ĝi rajtus aperi en la revuo aŭ ajna eldonaĵo de la asocio, eĉ en pagita anonco. Tiu decido estis sekreta, neprotokolita, kaj do poste nevalida (ĉar ne restis aplikebla spuro de ĝi), sed tamen restas ankoraŭ alia senŝanĝaĵo, ke diskutado pri reformoj estas forte malkuraĝigata kaj eĉ malpermesata ĉe UEA. Mi daŭre malkonsentas pri tio, opiniante ke la fermiteco montrata en tio respondecas grandparte pri la malsukceso de la movado… sed tiel estas ĉiuokaze. Mi scias ke mi jam parolis pri tio ĉi en mia Almanaka intervjuo de 2012… sed tiel estas ankaŭ. Kio pri nia lingvo, do? Ĝi iros sian vojon, sendepende de la personaj preferoj aŭ konvinkoj de mi aŭ de vi. Kaj kio pri mi? Okazas ke la posedantoj de mia CO-najbara apartamento (alia senŝanĝaĵo de la pasintaj 25 jaroj) estas decidintaj, lige kun la urba registaro, forpeli la nunajn loĝantojn kaj forvendi iliajn loĝejojn al homoj pli pagipovaj. Kia koincido, devi transloĝiĝi ĝuste kiam mi emeritiĝas kaj mia laboro finiĝas. Nu, anstataŭ trovi novan lokon en Roterdamo aŭ Nederlando, mi pensas iri ien kie mia denaska angla lingvo estas la kutime parolata. Ne ree Usono en tiuj ĉi tempoj, dankon. Eble Irlando, mi vizitos tie baldaŭ por


164

ALMANAKO LORENZ 2014

kontroli. Sed antaŭ ol resetli ie, mi ankaŭ estas pensinta fari vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pere de Pasporta Servo, kiel aliaj esperantistoj estas farintaj. Se vi ŝatus ke mi eble haltu ĉe vi, bonvolu skribi al ‹ roymccoy.nl@gmail.com ›, informi min pri tio, kaj povas esti ke vi vidos min poste. Dankon, kaj ĝis eventuala revido!

De maldekstre: Roy McCoy, Tobiasz Kaźmierski, Pasquale Zapelli, Osmo Buller, Clay Magalhães, Stanka Starčević.


Konservu kura没on en la batalo, kia ajn estas la situacio.


Neceso de l’ Enkarniĝo El la Evangelio laŭ Spiritismo Allan Kardec Francio Ĉapitro IV “Neniu Povos Vidi la Regnon de Dio se Li ne Naskiĝos Denove”

25. Ĉu la enkarniĝo estas puno, kaj nur kulpaj Spiritoj estas submetataj al ĝi? La paso de la Spiritoj tra la enkorpa vivo estas necesa, por ke ili povu plenumi, per helpo de materia agado, la planojn, kies plenumon Dio konfidis al ili. Ĝi estas necesa al ili mem, ĉar la aktiveco, al kiu ili estas devigataj, helpas la elvolviĝadon de l’ intelekto. Estante suverene justa, Dio donas egalan taskon al ĉiuj Siaj infanoj; tial Li donas al


168

ALMANAKO LORENZ 2014

ĉiuj la saman deirpunkton, la saman kapablecon, la samajn devojn kaj la saman liberecon de agado; ĉiu privilegio estus prefero, kaj ĉiu prefero estus maljustaĵo. Sed la enkarniĝo estas por ĉiuj Spiritoj nur provizora stato; ĝi estas tasko, kiun Dio trudas al ili ĉe la komenco de ilia vivo, kiel unua provo de l’ uzado, kiun ili faros el sia libera volo. Kiuj plenumas tiun taskon kun fervoro, tiuj venkas rapide kaj malpli pene la unuajn gradojn de sia inicado kaj pli frue ĝuas la frukton de siaj klopodoj. Kontraŭe, kiuj faras malbonuzon de la libereco, kiun Dio donas al ili, tiuj malfruigas sian progresadon; kaj laŭ sia obstineco, ili povas senlime bezoni reenkarniĝon; tiam la enkarniĝo estas puno. (Sankta Ludoviko, 1859). 26. Rimarko. Vulgara komparo pli bone komprenigos tiun diferencon. Lernanto komencas la studon de iu scienco nur post kiam li trapasis la serion de la studkursoj, kiuj tien kondukas. Kia ajn estas la penado, kiun tiuj kursoj postulas, ili estas rimedo por veni al celo, kaj ne puno. La diligenta lernanto mallongigas la vojon kaj trovas sur ĝi malpli da dornoj; alie okazas al tiu, kies neglektemo kaj maldiligenteco devigas lin fari denove iujn klasojn. Ne la laboro de la kurso estas puno, sed la devigo rekomenci la saman laboron. Tiel okazas al la homo sur la tero. Por la Spirito de la sovaĝulo, kiu apenaŭ troviĝas en la komenco de la spirita vivo, la enkarniĝo estas rimedo por elvolvi lian intelekton; sed por la klera homo, kies morala sento estas larĝe elvolviĝinta kaj kiu estas devigita refari la etapojn de enkorpa vivo plena de angoroj, dum li povus esti jam atinginta la celon, tio estas puno pro la neceso, en kiu li troviĝas, plilongigi sian restadon en mondoj malsuperaj kaj malfeliĉaj. Kontraŭe, kiu laboras aktive por sia morala progresado, tiu povas, ne nur mallongigi la daŭron de la materia enkarniĝo, sed


ALMANAKO LORENZ 2014

169

transpaŝi per unu sola fojo la intergradojn, kiuj partigas lin de la superaj mondoj. Ĉu la Spiritoj ne povus enkarniĝi unu solan fojon sur la sama globo kaj plenumi siajn plurajn ekzistadojn en malsamaj sferoj? Tia opinio estus akceptebla nur, se ĉiuj homoj sur la tero starus ĝuste sur la sama nivelo morala kaj intelekta. La diferencoj inter ili, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, montras, kiujn ŝtupojn ili devas supreniri. Cetere la enkarniĝo devas havi utilan celon; nu, kian utilon havus la nedaŭraj enkarniĝoj de l’ infanoj, kiuj mortas en frua aĝo? Ili estus suferintaj sen profito por ili mem kaj por aliaj: Dio, kies leĝoj estas superege saĝaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarniĝo sur la sama globo Li volis, ke la samaj Spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antaŭaj rilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura leĝo la principojn de solidareco, de frateco kaj de egaleco. Ĉapitro V Feliĉaj la Afliktitoj

Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo? 28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, plirapidigante lian finon? Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi


170

ALMANAKO LORENZ 2014

aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certero, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj? Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! Tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento. La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860). La Evangelio laŭ Spiritismo – Brazila Spiritisma Federacio


Almenaรถ hodiaรถ metu belecon en viajn okulojn, por ke vi rigardu la vivon per lensoj pli helaj.


La plej potenca saniganto de nia epoko Trevor Steele Australio En la jaroj tuj post la dua mondmilito Germanio estis lando kun sennombraj malsanuloj. Temis ne nur pri la milite vunditaj kaj viktimoj de bombado el la aero; temis ankaŭ pri morala kulpo pri la monstraj krimoj de la Hitler-reĝimo kaj la kunlaboro en tiuj de tiom da homoj. En tiu kriza momento aperis homo speciale sendita. Lia nomo estis Bruno Gröning. Li naskiĝis en iom kruda laborista familio en Danzig (tiu­tempe germana urbo, nun la pola Gdańsk). La gepatroj kaj gefratoj ne komprenis la ege mildan kaj paceman knabon, kaj li estis ofte batata. Reage li ofte fuĝis en apudan arbaron, kie li tre ĝuis kontakton kun bestoj kaj plantoj – kaj Dion. Iam li plendis al Dio, ke li ne volas resti sur tiu ĉi tero inter nekomprenemaj homoj, sed interna voĉo memorigis lin, ke li elektis naskiĝi en tiun situacion kaj ke estas lia destino helpi homojn. Do tre frue li konsciis pri sia rolo, kaj ege grava parto de tiu rolo estis resanigi homojn kaj bestojn kaj eĉ plantojn.


174

ALMANAKO LORENZ 2014

Bruno Gröning.

Li travivis tumultan periodon de la historio. Naskite en 1906, li estis nur 9-jara, kiam eksplodis la unua mondmilito, kiun li cetere antaŭdiris (kaj ricevis vangofrapon pro tio de sia patro). La knabo ofte iris en lazareton, kie vunditaj soldatoj kriegis pro doloroj. Oni baldaŭ konstatis, ke kiam aperas tiu eta Bruno, la homoj ial trankviliĝas, kaj la stabanoj bonvenigis liajn vizitojn. Post tiu milito Bruno finis sian tempon en baza lernejo, sed ne studis pluen. Do vivolonge li restos relative “needukita” – sed povis, se necese, konversacii kun spertuloj sur diversaj kampoj, ekzemple pri aeronaŭtiko. En la intermilita tempo li faris tre diversajn laborojn, ĉiujn bone, sed ne restis multe da tempo ĉe iu ajn laboro: li volis konatiĝi kun homoj en ĉiuj sociaj tavoloj. Kaj daŭre sed senbrue li helpis homojn resaniĝi. Venis la epoko de Hitler kaj la dua mondmilito. Fine ankaŭ la pacifisto Bruno devis soldatiĝi, kvankam li tuj deklaris, ke neniam li alpafus homon – se oni donus al


ALMANAKO LORENZ 2014

175

li fusilon, li pafus en la nubojn. Tia sinteno povintus meti lin antaŭ ekzekutistojn, sed anstataŭe oni sendis lin al la orienta fronto, kie li estis kaptita de la Ruĝa Armeo. Li multe kontribuis por plibonigi la mizeran sorton de siaj kamaradoj; la germanoj terure traktis slavajn kaj aliajn “subhomojn”, kaj la rusoj ne multe pli bone traktis kaptitajn germanojn. Bonŝance la rusoj liberigis lin, kiam la milito finiĝis: grandparte la ceteraj germanaj soldatoj estis senditaj al Siberio, kaj malmultaj reiris hejmen, kaj se jes, nur multajn jarojn poste. Bruno tamen trovis, ke germanoj ne rajtas resti en Danzig, kaj li iris al la brita zono de okupacio, kie li fondis grupeton por helpi aliajn forpelitojn. Ke li kapablas helpi homojn resaniĝi, ne povis daŭre resti sekreto. La decida momento venis en 1949, kiam li estis petita helpi 9-jaran knabon, Dieter Hülsmann, kiu suferis severan muskol-distrofion kaj konstante kuŝis enlite, apenaŭ moviĝpova. Bruno Gröning simple alparolis lin, kaj la knabo ekstaris kaj marŝis. La patro tuj venigis ĵurnalistojn, kaj la mesaĝo disvastiĝis: en la urbo (Herford) estas “mirakla saniganto”. Miloj da homoj alsturmis la urbeton, kaj baldaŭ okazis amase nekredeblaj saniĝoj: blinduloj povis ree vidi, surduloj aŭdi, lamuloj marŝi, ankaŭ kanceroj kaj psiĥaj malsanoj malaperis. Homoj ekster Germanio aliĝis al la homamaso. Bruno Gröning fariĝis la plej priatentata homo en Germanio, kaj alvenis sennombraj leteroj kaj pakoj, ofte kun monsumoj ene. Ne eblis eĉ kun teamo de helpantoj malfermi la tutan poŝtaĵaron, sed Bruno iel sciis, kiu plej bezonas helpon. Tamen li rufuzis akcepti monon kaj instrukciis al siaj helpantoj resendi al la donintoj. Sed la tento enpoŝigi monon estis tro granda por kelkaj “helpantoj”. Sed la plej granda obstaklo al lia laboro estis la sin­ teno de kuracistoj. La nazioj siatempe faris leĝon, kiu malpermesis kuracadon al homoj sen trejnado (la celo estis


176

ALMANAKO LORENZ 2014

regi la medicinistojn, ne protekti la loĝantaron). Kaj subite aperas homo, kiu rekomendas nenian medikamenton, ne akceptas monon, kiu ne tuŝas la homojn, nur parolas al ili – kaj tamen sanigas, dume dirante, ke ne li sed Dio faras tiujn sanigojn. Nemirinde, ke multaj kuracistoj vidis en tio minacon al la propra profesio. Alia obstaklo al la laboro de Bruno estis la gazetaro. Foje oni raportis objektive pri nekompreneblaj sanigoj – honestaj homoj devis konfesi sian nekomprenon – sed ofte ĵurnalistoj aperigis senhontajn mensogojn kaj prezentis Brunon kiel ĉarlatanon, ekspluatanton de la facila kredemo de miloj. Tiuj malveraj raportoj, kaj la premo de kuracistoj – kaj fone farmaciaj kompanioj – efikis. En provinco post provinco de la lando oni malpermesis al Bruno “kuraci” – kvankam li daŭre atentigis, ke li ne “kuracas”, ke li simple parolas al la homoj kaj ofte, se ili ĝuste akceptis liajn vortojn, Dio sanigas ilin. Kaj kia estis la enhavo de tiuj “paroladoj”? Kerne ege simpla: Dio kreis homojn, ke ili estus sanaj, feliĉaj, kaj kreemaj. Se ili ne ĝuas tiun naturan staton, estas pro tio, ke ili foriris de la vojo destinita al ili de Dio. Necesas nur retrovi tiun vojon kaj ili estos refoje sanaj, feliĉaj, kaj kreemaj. Li mem, Bruno, estis nur eta infano de Dio, sed Dio uzis lin kiel ilon por pludoni sanigan energion – Heilstrom en lia vortstoko. Malgraŭ sia simpleco kaj neintelektula statuso Bruno estis ege potenca mediumo. La lastaj jaroj de Bruno estis lia kalvaria vojo. Oni ne nur malpermesis al li sanigi homojn – kaj li obeis eĉ maljustajn regulojn – sed akuzis lin pri “kuracado sen permeso”, leĝe punebla krimo. Tiu ege milda homo, kies celo estis nur helpi aliajn, estis trenata tra tribunalo post tribunalo, kaj fine de la vivo estis deklarita “kulpa”. Li foje avertis siajn geamikojn, ke se li ne povas pludoni la dian energion, ĝi


ALMANAKO LORENZ 2014

177

bruligos lin interne. Kaj fakte okazis. Li estis nur 53-jara, kiam lia sanstato tiel zorgigis lian edzinon, ke ŝi venigis lin al specialistoj en Parizo. La ĥirurgoj ege surpriziĝis: ili ne komprenis, kiel Bruno entute povas vivi: liaj internaj organoj estis grandparte forbruligitaj. Li mortis en januaro 1959. Sed lia laboro daŭras, kiel li antaŭdiris. La Bruno-GröningAmikaro nun disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj konstante oni spertas resanigojn de “nekuraceblaj” sanproblemoj, kaj multspecaj helpoj dank’ al plenumo de la simplaj instrukcioj de tiu mirinda viro. Kiu volas scii pli, guglu “Bruno Gröning [aŭ Groening]”. La movado uzas dekojn da lingvoj, inter ili Esperanton.


Neniu solvos viajn problemojn, se vi mem ne decidos alfronti ilin kaj ilin solvi.


KIO OKAZAS EN LA TERO? Araceli Aguilar Meksiko Jen ni en la jaro 2014. Multaj eventoj okazis en nia planedo, sed ĉu tio havas specialan signifon? Saĝuloj el Oriento instruis nin, ke la evoluo de la homaro okazas en periodoj de 24000 jaroj, en kiuj la konscio de la homoj ŝanĝiĝas. Tiuj saĝaj enkarnaj spiritoj diris, ke la Tero nun estas en la mezo de la “Dwapara Yuga”, tio signifas ke oni povas kompreni pli ol la materialajn aferojn, ke oni jam povas ekkonscii pri la ekzistado de la subtila mondo (energio, magnetismo, spirita mondo ktp) kaj oni povas konstati tion vidante la evoluon de la scienco kaj la teknologio, speciale post la jaro 1600 p.K.: 1600 – William Gilbert malkovris la magnetajn fortojn. 1609 – Johannes Kepler malkovris leĝojn regantajn la astronomion kaj la movon de la planedoj. 1609 – Galileo Galilei kreis la teleskopon. 1621 – Cornelius Drebbel kreis la mikroskopon. 1670 – Isaac Newton malkovris la leĝon de gravito.


182

ALMANAKO LORENZ 2014

1810 – Christian Friedrich Samuel Hahnemann lanĉis la libron La Organo pri homeopatio. 1857 – Allan Kardec lanĉis sian verkon La Libro de la Spiritoj. 1863 – Roque Jacinto Rojas Esparza fondis spiritualismon. 1887 – Ludwik Lejzer Zamenhof lanĉis sian verkon La Unua Libro pri la Internacia Lingvo Esperanto. 1939 – Semyón Davidovich Kirlian inventis la elektrofotografilon. 1974 – Ian Pretyman Stevenson, psikiatro, eldonis sian unuan libron pri reenkarniĝo. 1988 – Brian Weiss, psikiatro, lanĉis la libron Multaj vivoj, multaj saĝuloj pri reenkarniĝo. Ŝajnas ke ni estas preparitaj por pli bona vivo. Certe, sed la homaro ĉiam estas preparata; ĉar la spirita mondo, kiu multe laboras laŭ la instruado de nia amata Jesuo, la Kristo, ĉiam donas al la homoj la konon, la sciencon, la teknologion, la religion ktp., kio estas bezonata, por ke la homo povu konduki sin tra la vojo, kiu alproksimigas al la Eterna Patro. En la evoluo de nia planedo, unue estis Moseo, kiu instruis al ni la monoteismon; miloj da jaroj poste, la Majstro Jesuo instruis nin, ke amo estas la plej granda kvalito de la spirito kaj la vojo al la reala kresko de ĉiu persono. Do, la religio ankaŭ evoluis, same kiel la scienco kaj la teknologio. La homo fariĝis monoteista, samtempe (pere de la ordonoj de ĉiu religio) konis la moralajn regulojn, kiuj difinas la idealan konduton, kiu faras ke la homo pliboniĝu, kaj poste, kiam Jesuo enkarniĝis, Li instruis la gravecon de amo, pardono, kaj komprenemo. Lia plej trafa instruado povas esti resumita per la jenaj du frazoj:


ALMANAKO LORENZ 2014

183

“Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro, per via tuta animo kaj per via tuta menso. Amu vian proksimulon kiel vin mem.” La Majaa Kulturo parolas pri la komenco de alia nova Granda Majaa Erao je la 21a/22a de decembro 2012. Tiu evento okazas ĉiun 26000 “tunes”, proksimume 25650 jaroj; do jam komenciĝas nova Granda Majaa Erao. La mondo ne finiĝis, kiel multaj personoj supozis, sed ĝi multe ŝanĝiĝis. La naturo estas puriganta sin kaj la planedo ankaŭ preparas sin por tiu nova Erao. Ĉu oni povas nei, ke la geografio multe ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj? Ĉu oni povas nei, ke la klimato estas tre malsama ol tiu de la pasintaj dekjaroj? Ĉu oni povas nei, ke multaj aferoj okazas samtempe tiel ke la homoj, sur la tuta mondo, demandas sin pri la realaj celoj de siaj vivoj? Ankaŭ la ekonomio, la politiko kaj inkluzive de la religio estas en krizo… Tiom da ŝanĝoj kondukas al grava celo. Same kiel finiĝonta klaskurso en lernejo, la gelernantoj devas plenumi multajn taskojn, lerni multajn aferojn, fari ekzamenojn, simile, en la Tero ni prepariĝas por fino de Erao kaj trapaso al nova. Tia estas la ideo ekzistanta en multaj profetaĵoj. La mondo ne detruiĝas. Finiĝas nur tia vivmaniero de la homo. Se la Tero estas beliĝanta kaj puriĝanta, la homo ankaŭ devas puriĝi: la nova Granda Erao estas la epoko de la nova homo en la nova mondo… Nova homo estas tiu, kiu scias, ke estas Dio, kiu kondukas lin, ke la spirita mondo helpas lin sub la ordonoj de Nia Amata Jesuo, ke oni estas respondaj pri siaj agadoj, ke la amo, kiun oni disdonas revenos al ni, kaj ankaŭ la malamo, kiun oni estigas, revenos al ni. En la Universo ĉiu loĝanto uzas energion kaj la energio revenas al li, do la mondo pliboniĝos se ĉiu persono sukcesos produkti pli da bona energio kaj malpli da malbona. Por ke tio fariĝu realaĵo, oni


184

ALMANAKO LORENZ 2014

devas kompreni, ke ĉiuj ni estas fratoj, gefiloj de la sama Eterna Patro, tre amataj de Li, kaj havante la Eternecon kaj Lian kreaĵon al nia dispono por ĝin fruktuzi. Do, kiam estas eventoj kiuj maltrankviligas nin, memoru tion: ni devas anstataŭigi malbonan energion per bona aŭ, almenaŭ, neŭtrala energio. Se ni faros tion ni povos vivi en la nova mondo, komenciĝinta en decembro 2012, kiu reprezentas la Kvaran Dimension, epoko de harmonio en la evoluado de la planedo kaj de ties loĝantoj, epoko de kompreno, toleremo, pardono, mizerikordo… sentoj, kiuj estas diversaj formoj de Amo, ĉar Amo estas la reala nutraĵo de la Universo kaj de ĉiuj Diaj kreaĵoj. La planedo naskiĝas por pli nova Erao kaj ĉiam la ŝanĝoj ne estas facilaj, sed estas la grandaj defioj kiuj kreskigas la homojn. Nun ni havas la oportunon kreski kune kun nia planedo. Ne nur la spirita mondo estas helpanta nin, ankaŭ niaj plej grandaj gefratoj de la Universo preĝas por ni kaj laboras, por ke ni povu realigi la Kvaran Dimension en nia planedo. Se nia planedo diplomiĝos por plej grandioza vivo, ankaŭ la Suna Sistemo profitos, same okazos al nia galaksio, la bela Lakta Vojo, fakte la tuta kreaĵo ĝin profitos! La gefratoj el pli evoluintaj planedoj scias tion kaj tial ili multe laboras por helpi nin, iliaj infanaj gefratoj, kiuj multe povas kreski se ni scias profiti la epokon, kiun ni travivas; ĉar, same kiel en lernejo, ni povas eliri la bazan kurson kaj daŭrigi la lernadon en meza lernejo. La Tero ne plu estos baza lernejo, la Tero estos meza lernejo… kaj nur povos loĝi sur la Tero tiuj, kiuj estos preparitaj por la meza lernejo. Memoru: “Ĉe la domo de Mia Patro estas multe da loĝejoj!” Eble la deviga demando estas: “Kion ni devas fari nun?”. Kaj la respondo: Preĝu! Preĝu por ke ni deziru fari la bonon nur pro la bono mem. Preĝu por ke ni, la tuta loĝantaro de la Tero, deziru sekvi al la Kristo kaj Liaj Instruoj!


ALMANAKO LORENZ 2014

185

Sur la Tero, Dio, Jesuo kaj la spiritoj, kiuj laboras sub Liaj Ordonoj kunportis multajn donacojn: la evoluadon de la scienco kaj la teknologio, kio faris el la nunaj homoj preskaŭ superhomoj; la scion de la ekzisto de la reenkarniĝo kaj de la protekto kaj instruado, kiun ni ricevas de la spirita mondo; la benatan homeopation kaj la ekziston de la Internacia Lingvo, Esperanto, kiu hodiaŭigas la estontecon… Nun ni devas esti la dankemaj gefiloj, kiuj profitas pri tiuj mirindaj donacoj el la Ĉielo, kiuj faras pli bona la mondon. Kia estas tiu mondo? Ĝi estas Mondo kie oni povas dormi kun pordoj kaj fenestroj malfermitaj, certaj pri tio, ke en ĝin neniu volas eniri, kie ĉiuj amas unue al la Eterna Patro kaj sekve al iu ajn el la kreaĵaro de la Amata Patro, kie ĉiuj laboras por helpi aliulojn, kie ĉiuj parolas sian patran lingvon kaj la Internacian Lingvon (Esperanto), tiel ke oni povu daŭrigi siajn tradiciojn kaj ankaŭ kompreni unuj la aliajn; kie la preĝo kaj la komunikado kun la spirita mondo estu ĉiumomente realaĵo tiamaniere, ke la homo estu ĉiam inspirata de la Ĉielaj Gvidantoj. Tio ne estas facila, sed se oni sekvas la rekomendon de nia Amata Jesuo “daŭrigu atente kaj preĝe”, tiam tiu pli bona mondo estos realaĵo! Ni devas kompreni kiel okazas tio. Se oni estas daŭre zorgoplenaj, oni povas konsciiĝi, ĉu nia penso en iu speciala momento estas bona aŭ malbona; kaj se ĝi estas malbona, ni petas, ke ĝi ŝanĝiĝu al bona. Tiam la penso, bona penso, kreos bonan senton kaj ni konvertiĝos en belan lampon lumigantan nian ĉirkaŭaĵon. Se ni tenas nin en konstanta atento, ankaŭ niaj agadoj estos bonaj, do ni daŭre faros ĉiam la bonon. Aliflanke, se ni daŭras en preĝo, ni povas havi la helpon kaj inspiron de la Ĉielanoj, ĉar la bonaj spiritoj ne devas nuligi la liberan volon kaj nur kiam ni petas, ili tiam helpas nin.


186

ALMANAKO LORENZ 2014

Laste nur mankas klarigi, ke oni ne devas pensi, ke ĉiuj spiritoj aŭ eksterteranoj estas amikoj, ĉar oni devas kompreni, ke ankaŭ ekzistas ne tiom evoluintaj fratoj. Nia Amata Jesuo diris: “per liaj agoj, vi rekonos ilin”, do ĉiam oni sin demandu: ĉu tiu spirito aŭ eksterterano parolas pri Jesuo, pri la Amo kaj pri Dio? Se la respondo estas “jes”, ni povas fidi, alimaniere, prizorgu. Memoru la diraĵon: en la postaj tempoj fiaj profetoj aperos. Do “ni daŭrigu atentaj kaj preĝantaj” kaj estu ni certaj, ke Dio benas nin kaj la Ĉielanoj multe laboras favore al ni.


ZAMENHOF

Ne vin taksu malfeliîa, kiam vi suferas. Ekprenu bonan efikon de la suferiga trudo, kaj sekvu kuraûe antaöen.


“Juazeiro do Norte”. Pli ol simpla urbo Maurice Farley Brazilo En nordoriento de Brazilo, precize en provinco “Ceará”, regiono tre konata pro sekeco, ekzistas vera oazo, nome “Cariri”. Tiu regiono, kiu ankaŭ disvastiĝas al aliaj nordorientaj brazilaj provincoj, ricevis tiun nomon, ĉar sur ĝi loĝis indiĝenoj nomataj kariris. Tiu popolo estis konata pro ties trankvila kaj paca karaktero.


190

ALMANAKO LORENZ 2014

Nune, tiu prospera regiono enhavas diversajn urbojn, kies disvolviĝo dependas de “Juazeiro do Norte”, la ĉefa el inter ili. Tiu urbo naskiĝis el bieno nomata “Tabuleiro Grande”, (“Granda Tabulo”), tiam apartenanta al hodiaŭa najbara urbo “Crato”. Granda kaj sovaĝa bieno, en ĝi ankoraŭ estis altaĵo ornamita per tri arboj triangule dispoziciitaj. Ĝi estis milda kaj ripozema loko por ĉiuj preterpasantoj. Tiuj arboj estis “Ziziphus joazeiro” aŭ regione “ĵuazejro”. Tial, ĉar tiu loko estis tre konata pro tiuj tri arboj, oni kombinadis tie renkontiĝi por daŭrigi vojaĝojn. Do, kutime oni diris: “Ni renkontiĝu ĉe ĵuazejroj”. Kun la paso de la tempo, tiu esprimo reduktiĝis al “ĉe ĵuazejro”, kaj poste nur al “ĵuazejro”. Tiel nomiĝis unu el la plej gravaj urboj el nordoriento de Brazilo. Nuntempe, “Juazeiro do Norte”, kiel ekonomia, socia kaj kultura ĉefloko, influas sur loĝantaron taksatan je proksimume tri milionoj, distribuitan en la najbaraj provincoj “Ceará”, “Pernambuco”, “Alagoas”, “Paraíba”, “Piauí” kaj “Rio Grande do Norte”. Ĝia historio jam estis temo de pluraj Sociologiaj, Antropologiaj kaj Ekonomiaj akademiaj studoj. Tial, ĉar “Juazeiro do Norte” estiĝis meze de aliaj urboj, ĝi havas denaskan urban karakteron. Same kiel la tri arboj, la urbo “Juazeiro do Norte” agrable oferdonas al ĉiuj siaj loĝantoj kaj vizitantoj ĝian dolĉan kaj progreseman ombron. Ĉirkaŭ eta katolika preĝejo, formiĝis homa aglomeraĵo, sub la protekto de la tiamaj pastroj, precipe pastro Pedro Ribeiro, ĝia konstruanto. Kiam li mortis, aliaj pastroj okupiĝis pri ĝi, sed ne tiel diligente, ĝis la alveno de juna pastro “Cícero Romão Batista”, nune simple nomata Pastro Cícero aŭ baptopaĉjo “Ciço” (Esperante “Siso”). Li alvenis el “Crato”, unuafoje en Kristnasko 1871. Do, “Juazeiro do Norte” jam estis vilaĝo kun ĉirkaŭ 30 domoj.


ALMANAKO LORENZ 2014

191

Li venis nur por celebri la koko-meson, sed meze de 1871, li revenis kune kun aliaj familianoj loĝi en la vilaĝo “Juazeiro” kaj prizorgi ties preĝejon. Tiam la plimulto el la vilaĝanoj estis krudaj kaj senedukaj, sed ili pace aŭdadis la junan pastron, kiu ilin ravis. La juna pastro parolis al homoj pri natura protektado, ekologia terkul­ turado kaj moralaj valoroj. Li ankaŭ laboris pri infana instruado kaj ĉiam deklaris: “Tiu domo fariĝos preĝejo kaj metiejo”. Li vere trankviligis la tiamajn senesperajn homojn. “Juazeiro” kres­ kadis sed politike ĝi ankoraŭ devis submetiĝi al “Crato”. En la 6-a de marto 1889, dum meso, pastro Cícero donis hostion al fraŭlino Maria de Araújo, kaj ĝi, laŭ onidiroj, fariĝis sango en ŝia buŝo. Tio estas konata kiel Miraklo el Juazeiro. Tiu fenomeno ripetiĝis plurajn fojojn, malgraŭ la deklarita kontraŭa volo de la pastro. Ekde tiam, li suferis eklezian persekutadon kaj fine ekskomunikon. La vilaĝo emancipiĝis kaj kreskadis ekde Pastro Cícero. tiam, tiel ke nuntempe ĝi estas regiona centro pri komercado, kulturo, produktado, edukado ktp. Ĝia kreskado altiras homojn el diversaj partoj de Brazilo kaj eĉ eksterlandanojn, ekzemple la ĉinojn, kiuj formis komununon kaj disvolvis entreprenojn, precipe komercajn. “Juazeiro do Norte” situas strategie samdistanca el la brazilaj nordorientaj ĉefurboj. Malgraŭ ĝia eta teritorio, vivas tie 249.939 loĝantoj. Do, ĝia popola denseco estas 1.007 loĝantoj por km². Nun, ekzistas 10 superaj institucioj pri edukado, kun entute 56 superaj kaj 62 postgradaj kursoj, kiujn frekventas ĉirkaŭ 2.500 studentoj, alvenintaj el diversaj brazilaj urboj.


192

ALMANAKO LORENZ 2014

La urbo estas grava metiej-centro, kiu atentas precipe pri regionaj kutimoj kaj historio. Krome, en “Juazeiro do Norte” ekzistas diversaj folkloraj grupoj. La religieco de la loka popolo influas sur la tutaĵo de la kulturaj esprimoj kaj artaj kreadoj. La popolo estas mikso de diversaj kulturoj el pluraj lokoj, kiuj alvenas al “Juazeiro do Norte” viziti ties diversajn preĝejojn kaj la grandan omaĝan statuon, dediĉitan al ties fondinto Pastro Cicero Romão Batista.


ALMANAKO LORENZ 2014

193

Jen resuma historio pri tiu brazila urbo, kiu hodiaŭ altiras al si esploristojn el diversaj landoj por studi ĝian historian etoson aŭ esplori la regionajn paleontologiajn kaj arkeologiajn riĉecojn. “Juazeiro do Norte” reprezentas, tute prave, la bildon de regiona kulturo, produktaĵo de miksa kaj paca kunvivado kaj absolute vera forto de diverseco. La diversecon, kiu ne apartigas homojn, sed konstruas popolon kaj komunumojn, vi renkontos ĉi tie. La ŝajna krudeco de la tero kaj etoso, alimaniere, estas fonto de volforto kaj frateca penso.


Neniu povas sin senti plena, se li ne estas ligita al Dio, la Fonto de la tuta Bono.


AKIRO DE PACO Mediumo: Divaldo Franco | Spirito: Joanna de Ângelis Brazilo “Mian pacon mi donas al vi” – akcentis Jesuo, antaŭ la kompleksaj konfliktoj kaj la homaj suferoj. Tamen, la problemo pri paco preskaŭ ĉiam estas rigardata el tuj-alcelisma vidpunkto, per kio oni konfuzas ĝian realan esencon kun la opio de la ripozo, la letargio de mallaboremo aŭ la dolĉa sorĉo de la cirkonstancaj feno­ menoj: pejzaĝoj, teniĝoj, muzikoj, konversacioj... Sendube tiuj faktoroj povas ebligi statojn de bonfarto, de renovigo de fortoj, de plezuro. Sed post la forpaso de ĝiaj efikoj ekaperas la konfliktoj kaj la turmentoj, ekaperas la necesoj ne superitaj, prenas lokojn en la menso la iluzio rilate al personoj kaj taskoj, kiuj nun ŝajnas ne plu korespondi al tio dezirata. * * * La Tero daŭre restas lernejo de batalo kaj renovigo, defianta siajn enloĝantojn, kiuj devas ŝanĝi la moralan strukturon ankoraŭ regantan sur ĝi.


198

ALMANAKO LORENZ 2014

Tial la paco, kiel ĝin aspiras multaj homoj, prezentiĝas utopia. Nur poste, kiam estos plenumitaj la kompromisoj severe alfrontitaj, la individua konscienco vekiĝos al la pleneco, do al la paco. Cetere, dum oni aspiras la altiĝon, novaj bataloj prezen­ tiĝas, malpermesante la ripozon, la kontempladon, la pacon, faritan el ĥimeroj kaj el revoj. * * * Laboru por la Bono de via proksimulo, ŝvitante kaj laciĝante en agado, sen serĉi dekomence la tujan akiron de paco. Tenu vin serena, ie ajn kaj kun iu ajn, kiel efiko de via firmeco de fido kaj konscienco pri devo. Ne impresiĝu pro paroloj kaj trompkaŝoj, pro medioj kaj cirkonstancoj. Lernu el la vivo kaj firmiĝu ĉe Jesuo, kiu neniam trompas tiujn, kiuj Lin serĉas. Estas longa la irota vojo. Ne haltu ĉe raportoj pri la pasanta emocio, kaj iru antaŭen fidela al via kompromiso kun la vero. “Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi”, asertis Jesuo; do nur Li ĝin povas donaci laŭ via kaj nia bezono. Libro: Lumo de l’ Espero (Lorenz)


Persistu en via laboro kun optimismo, kaj malrapide marĂŻu rekte al la venko. ĂŽiu tago venkita estas dudek-kvar horoj gajnitaj de vi.


JOSÉ NOGUEIRA MACHADO, KATOLIKA PASTRO KAJ EMINENTA ESPERANTISTO Eurípedes A. Barbosa Brazilo

Pastro José Machado, la unua de maldekstre.


202

ALMANAKO LORENZ 2014

La 31-an de oktobro 1996 forpasis en “Recife”, ĉefurbo de “Pernambuco”, nordorienta brazila subŝtato, la katolika pastro José Nogueira Machado, kiu okupis tre elstaran lokon en la brazila Esperanto-movado. Li estis naskita en “Barbalho”, urbo el “Ceará”, alia nordorienta brazila subŝtato, la 4-an de aŭgusto 1914, studadis sciencojn en urbo “Braga”, Portugalio, kaj faris teologiajn studojn por fina pastriĝo en “Colégio Cristo Rei”, en urbo “São Leopoldo”, subŝtato “Rio Grande do Sul”, Brazilo. Ismael Gomes Braga, en la artikolo nomita “Libro”, aperinta en la Montara Bulteno, informas, ke li ricevis leteron de Pastro Machado klarigante la jenon: “Broŝureto forgesita dum 30 jaroj en biblioteko, iam falis en miajn manojn, mi ĝin legis kaj de tiam mi ne plu povis forlasi la ideon pri Esperanto. Pastro Machado estis fakte fervora esperantisto kaj multe agis en katolika medio favore al nia idealo. Li varbis por Esperanto plurajn homojn, inkluzive aliajn katolikajn pastrojn. El liaj varbitoj unu venkis la provon de la tempo kaj ĝis nun laboras intense por nia lingvo. Temas pri Alberto Flores, 89-jarulo, loĝanta en “Volta Redonda”, brazila subŝtato “Rio de Janeiro”. Mi transdonas la parolon al Alberto, por ke li mem klarigu la aferon, pere de la letero sendita al mi en la 3-a de februaro 2012: “Kiam mi estis studento pri inĝenieriarto, en “Porto Alegre”, ĉefurbo de “Rio Grande do Sul” plej suda brazila subŝtato, mi estis delegito de iu internacia asocio, kiu zorgis pri korespondado inter lernantoj kaj studentoj de diversaj landoj (...). Mi tre ŝatis helpi la amikecon kaj fratecon inter la gejunuloj de Brazilo kaj de aliaj landoj. Tio okazis proksimume en la jaro 1946. Iu tago pastro Machado vokis min per telefono kaj invitis min por iri paroli kun li. Li estis kapelano ĉe militista hospitalo (...). Li diris al mi: ‘Se


ALMANAKO LORENZ 2014

203

vi laboras por internacia frateco, vi trovos tre utilan ilon en la lingvo Esperanto’. Kaj li multe informis min pri tiu lingvo. Fine li donacis al mi la libreton Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia (...). Mi tuj sentis, ke tiu tezo estas mia revo. Mi sentis, ke mi devas fariĝi esperantisto kaj tiel okazis pro la tezo kaj pro Pastro Machado.”

Signifa estis la kontribuo de Pastro Machado en la esperanta gazetaro per artikoloj. Li ankaŭ instruis nian karan lingvon, partoprenis en pluraj Esperanto-renkontiĝoj, esperantigis poemojn kaj popolajn kanzonojn. En 1947 la katolika revuo O Echo, eldonita en “Porto Alegre”, publikigis kurson de Esperanto verkitan de Pastro Machado. Okaze de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto (1981), li, kune kun aliaj pastroj, celebris meson en Esperanto ĉe la Katedralo de “Brasília”. Antaŭe, en 1974, li ankaŭ celebris meson en nia internacia lingvo, en “Fortaleza”, ĉefurbo de la nordorienta brazila subŝtato “Ceará”. Pastro Machado estis kompetenta oratoro. Ekzemple, li paroladis pri Esperanto la 4-an de junio 1949, en la teatro “Santa Rosa”, en “João Pessoa”, ĉefurbo de plia nordorienta brazila subŝtato “Paraíba”, enkadre de evento organizita de Tabaĵara Esperanto-Klubo. La 17-an de marto 1950 li faris bonegan paroladon pri Brazilo, en Sorbono (Universitato de Parizo). La gazeto O Brasil Esperantista, oktobro-decembro 1945, aperigis laŭdon al la sacerdoto Machado Nogueira, jene: “Li propagandas per parolo kaj skribo, kuraĝigas, gvidas, helpas novulojn kaj senĉese agadas kaptante ĉiujn okazojn por servi al la afero kaj al sia Ordeno. En mallonga tempo li jam varbis dekojn da inteligentaj sacerdotoj kaj laikoj, jam posedas perfekte la lingvon kaj ĝin elegante


204

ALMANAKO LORENZ 2014

uzas. Kie li aperas, oni nepre ekparolas pri Esperanto, ĉar li jam fariĝis simbolo de la ideo pri Esperantismo.”

Sendube lia posedo de la lingvo estis perfekta kaj li senĉese ĝin uzis en prozo kaj versoj, kiel majstro de la idiomo. La sama gazeto, oktobro-decembro 1948, aperigis tekston de la verko Imitado de Kristo, tradukitan de Pastro Machado. La klera Pastro aktivis ankaŭ en la Pernambuka Espe­ ranto-Asocio, unue kiel honora prezidanto, elektita la 19-an de aprilo 1956. Poste, en la 25-a de aprilo 1981, ĝiaj anoj elektis lin konsilanto. Li estis profesoro pri Fiziko en la Katolika Universitato de “Pernambuco” (UNICAP). Fiere, Pastro Machado plurfoje montris al konatuloj ekzempleron de la Sankta Biblio, donacitan de Ismael Gomes Braga. Li kaj Ismael estis grandaj amikoj. Bedaŭrinde, Pastro Machado estis mortbatita per aŭtobuso promenante, la 31-an de oktobro 1996, matene, en la Parko “13 de maio”, en “Recife”, subŝtato “Pernambuco”, Brazilo.


Venku la kolerecon, aรถ kontraรถe vi estos detruita de รปi.


Militoj El La Libro de la Spiritoj

Allan Kardec Francio 742. Kiu estas la kaŭzo, kiu kondukas la homon al milito? “La regado de la besta naturo super la spirita kaj la plena satigo de la pasioj. En barbareco, la popoloj rekonas nur la rajton de l’ plej forta; tial, milito estas por ili normala stato. Sed, proporcie kiel la homo progresas, milito malplioftiĝas, ĉar li evitas ties kaŭzojn; kaj, kiam ĝi estas necesa, li scias kunigi kun ĝi humanecon.” 743. “Ĉu milito iam malaperos de sur la Tero? “Jes, tiam, kiam la homoj komprenos justecon kaj praktikos la leĝon de Dio; tiam, ĉiuj popoloj estos fratoj.”


208

ALMANAKO LORENZ 2014

744. Kiu estis la celo de la Providenco, farante necesa la militon? “Libereco kaj progreso.” – Se milito devas havi kiel efikon la atingon al libereco, kiel do ĝi ofte celas kaj rezultigas servutigon? “Tio estas nedaŭra servutigo, por treti la popolojn kaj igi ilin pli rapide paŝi.” 745. Kia ni konsideru homon, kiu krakigas militon por sia profito propra? “Tiu estas vera krimulo, al kiu estos necesaj multe da ekzistadoj, por elpagi ĉiujn mortigojn, kiujn li kaŭzis, ĉar li devas respondi por ĉiu homo, kies morton li okazigis, por kontentigi sian ambicion.” La Libro de la Spiritoj – Brazila Spiritisma Federacio



Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.