Issuu on Google+

La Verda Vero

FEBRUARO 2016

@laverdavero

La Verda Vero Malfacilas la siria paco  La 21-a de februaro John Kerry anoncis denove alian provon de militpaŭzo ĉe Sirio .

Albert Einstein pravis: estas gravitaj ondoj En la 11-a de februaro 2016, la eksperimentantaro de LIGO anoncis, ke ĝi rekte observis gravitajn ondojn el kunfandiĝanta paro de nigraj truoj .

 Bashar AlAssad ne volas rezigni kaj faros novan baloton.  La rusa ĉefministro advertas pri la danĝero je nova Malvarma Milito.

Barack Obama vizitos Kubon

Unasur: liberigu Assange post raporto de la UN.

Svedaj aŭtoritatoj je la La presidento ne renkontiĝos kun Fidel Castro, tamen kun sia 20-a de aŭgusto 2010 proklamis arestfrato Raúl. ordonon kontraŭ AsLa itala parlamento leĝigas la civilan sange, pro seksperforto.

edzecon de gesamseksmuloj

Feminismo kaj politiko

Nord-Koreio solas

Opinio

La Sekureca Konsilio de UN kondamnas sian serĉon de H-bombo .

Adiaŭon al kultur-giganto

Ĉinio, la sola aliancano de Nord-Koreio, subtenas la agon.

Feminismo kaj politiko 1

Tiu ĉi ĵurnalo estas por vi. Ni bezonas tutmondajn esperantistojn, kiujn volu redakti artikolon unufoje monate. Skribu al @laverdavero kaj donu al ni vian retleteron. Kunlaboru!


FEBRUARO 2016

Opinio

Adiaŭon al kultur-giganto

M

ortis Umberto Eco, saĝulo kiu trafis korojn de publiko. La semiotikisto (signofakulo) aŭtoris kvindekon da eseoj pri variaj temoj. Li prosperigis la legemon ĉe 30 milionoj da homoj per sia verko "La nomo de la rozo". Li malamis la normalajn lokojn kaj esprimojn, kaj eble por eviti la neeviteblajn - "Italio ploras", "Ni nun pli malriĉas", "La viro kiu sciis ĉion" - ĉiu tiu verkisto, filozofo kaj itala semiotikisto Umberto Eco antaŭpretigis sian mortonovaĵon okazintan jam 84-aĝe, vendredvespere hejme en Milano tiel, ke lia forpaso estis akompanita de la publikigado de nova libro, kiel invito por plurigardi per kritikaj okuloj, foje amuzaj kaj foje voraj, en tiu mondoeseo nomata Italio. "En la momento de lia morto," diris eldonisto Mario Andreose post esprimi kondolencojn al lia familio, "la deziroj de Eco restis laŭ sia profunda sekulareca vivo." Lia adiaŭo okazis marde en civila ceremonio ĉe la Kastelo Sforzesco, arkitektura juvelo de la dekkvina jarcento, kiun ĉiutage la aŭtoro de La Nomo de la Rozo (li vendis 30 milionojn da kopioj) kaj La pendolo de Foucault kapablis vidi el sia doma fenestro. Sekvan matenon post la novaĵo, la studentoj de Eco proksimiĝis al la Placo Castello, por silenteme surlasi blankajn rozojn ĉe la domsubo de ilia instruisto, kiu,

kiel priskribis Juan Cruz, "estis saĝa viro kiu sciis ĉion sed ŝajnigis ne scii por daŭre lernadi". Jen la ŝlosilo. Umberto Eco neniam malrespektis iun ajn per sia senfina saĝeco. Sekve, el ĉiuj laŭdemaj artikoloj eldonitaj de la itala gazetaro, eble plej sciplena pri la esteco de Il professore estas tiu de ĵurnalisto Gianni Rotta en ĵurnalo La Stampa de Torino: "Filozofo, patro de semiotiko, verkisto, profesoro, ĵurnalisto, fakulo pri antikvaj libroj: en ĉiu el siaj animoj Umberto Eco brilis kiel internacia stelo, sed kun siaj studentoj, legantoj, kolegoj, neniam Eco pozis fieraĉe kiel eble aliaj verkistoj ja farus se ilin trafus ŝanco publikigi vendegitajn verkojn kiel La nomo de la rozo kaj La pendolo de Foucault. Umberto Eco ridadis, legis pri la lastaj novaĵoj kaj -fajrigante cigaron- rakontis sian lastan ŝerco antaŭ ol prezenti novan lingvoteorion. " Tiu estis la intelektulo kiu nun adiaŭas 2

Italio kune kun multaj aliaj mondanoj. FIDFORLASO Filo de komercistoj, Umberto Eco naskiĝis en la piedmonta urbo urbo Alessandria en 1932. Tie li aktivis en la junularaj movadoj de Katolika Agado, studis filozofion en Torino kaj doktoriĝis en 1954 kun tezo pri la estetiko de Sanktulo Tomaso de Akvino, sanktulo kiu multe rilatis kun lia iom-post-ioma nekredemo kaj fina forlaso de la Katolika Eklezio laŭ ironia noto tiam eldonita. Tiu noto tekstis: "Eblus diri, ke li, Tomaso de Akvino, mirakle forsanigis mian fidon". Post doktoriĝo, Eco ekloĝis en Milano, li venkoplene partoprenis ĉe konkurso de nacia televidkanalo RAI kaj fariĝis kolego de ĵurnalisto Furio Colombo kaj de filozofo Gianni Vattimo, cele al aventuro ĉiam por disvastigado de la kultura mondo.


FEBRUARO 2016

Siaj samtempuloj miris, kiel substrekas Gianni Riotta, pri tio ke "semiotikisto, kritikisto, vera filozofo, okupiĝas pri komiksoj, aŭ ke profesoro asertas ke por kompreni la amaskulturon, oni devas unue ami ĝin, kaj ne eblas verki eseon pri flipermaŝinoj sen unue ludi". Dum la sesdekaj jaroj li laboris kiel lektoro de estetiko en universitatoj de Milano kaj Torino kaj partoprenis en la Grupo 63, eldonante eseojn pri nuntempa arto, amaskulturo kaj amaskomunikiloj. Inter tiuj, la plej konataj estas Apokalipsaj kaj Integritaj kaj Malfermita Verko. Tiu ĉi semiotikisto ankaŭ estis profesoro de Filozofio en Bologna, kie li lanĉis la Superan Lernejon de Humanismaj Studoj, konata kiel la Superlernejo, ĉar ĝia celo estas disvastigi la kulturon inter diplomiĝintoj alte instruitaj. Li ankaŭ estis fondinto de la Nacia Asocio pri Semiotiko, kie li ankoraŭ sekretariis. ĴURNALISMA

KRIZO

Lia lasta verko ĉe fekunda vivo titolas Nula Nombro. Temas pri kritika rigardo de granda komunikad-specialisto pri la krizo de ĵurnalismo. La intrigo de Nula Nombro enkadriĝas en 1992, ŝlosila jaro en itala historio pro la juĝa kazo Tangentopolis, kaj ĉio evoluas en redaktejo de ĵurnalo sen estonteco kien envenas influoj de frapoj sur Italio: framasona loĝio P2, Ruĝaj Brigadoj, fino de epoko kaj nova epoko kun Silvio Berlusconi kiu saltos

sur la scenejon. Eco plene batalis kontraŭ Berlusconi (trajte tute mala al Eco) kaj kiam iu demandis al li ĉu la malklara heroo de lia romano estis inspirita el la partiestro de Forza Italia, li respondis: "Se vi volas vidi ĉe Vimecarte iun Berlusconi, do antaŭen, sed en Italio estas multaj roluloj Vimecarte." Post lia morto, kaj politikistoj kaj intelektuloj provis estimi lian personecon. Laŭ estro de la itala Registaro, Matteo Renzi, Umberto Ecco estis "granda italo kaj granda Eŭropano". Dume, la prezidanto de Francio, François Hollande, iom pli bone priskribis taksante lin elstara humanisto, kiu interesiĝis pri ĉio kaj estis "same komforta ĉe mezepoka historio kiel ĉe komiksoj". Same kiel Hollande substrekis, "li neniam lacis lerni kaj transdoni sian grandegan saĝecon kun elokvento kaj humuro". Iam, Umberto Eco diris: "Kiu ne legadas, 70jaraĝinte nur perdos unu vivon. Kiu legas, perdos 5000-jaran vivon. Legado estas senmorteco pasintecen. " 3

Vendrede, je la deka kaj duono vespere, en Milano, antaŭ la Kastelo Sforzesco, Italio perdis pecon de senmorteco. Pablo Ordaz estas ĵurnalisto de El País. Esperantigis @alesperantisto


FEBRUARO 2016

Opinio Feminismo kaj politiko

M

i esperis ke mi hodiaŭ povos skribi al vi blogeron titolitan „Feminista partio eniras la svedan parlamenton!“. Bedaŭrinde, mi ne povas, ĉar finfine ĝi ne sukcesis ekhavi sufiĉe da voĉoj en la elektoj, kiuj okazis antaŭ unu semajno. Mi tamen ŝatus uzi la okazon por mallonge raporti pri tiu ĉi partio kaj ĝia populareco, kaj tiurilate pripensi pri similaj iniciativoj en la resto de la mondo, respektive pri la relativa unikeco de ĉi tiu sveda partio en la tutmonda kunteksto. Feminista iniciativo (svede Feministiskt initiativ, mallongigoj FI aŭ F!) fondiĝis en la jaro 2005 kaj ekde tiam kreskis kaj plifortiĝis. La plej sukcesa momento en ĝia historio okazis en 2014 kiam ĝi eniris la Eŭropan parlamenton – ĝi tiam ricevis 5,3% da svedaj voĉoj kaj do unu seĝon. Tiu momento aparte gravas, ĉar temas pri la unua fojo iam ajn kiam feminisma partio sukcesis gajni seĝon en la Eŭropa parlamento. Nun, antaŭ nur unu

ridinde ke por tiom grava temo devas ekzisti aparta partio, ke estas absurde ke genra egaleco ne estas inter la kernaj agadkampoj de ĉiu partio. Feliĉe, interalie dank’ al la populareco de FI, tio ĉi ŝanĝiĝas – almenaŭ en Svedujo.

semajno, la partio malgraŭ miaj esperoj ne eniris la svedan parlamenton. Ĝi ricevis 3,1% de la bezonataj 4% da voĉoj. Tamen, mi pensas ke ne temis pri malsukceso. Ĝi ja preskaŭ eniris, ĝi iĝis la plej populara eksterparlamenta partio, kaj tio ĉi jam sufiĉas por montri al la aliaj politikistoj ke la temoj ĉirkaŭ genra egaleco estas tre gravaj por la loĝantaro kaj ke do necesas preni ilin serioze. Feminista iniciativo ofte estas kritikata kiel partio kiu okupiĝas pri nur unu temo – sed alia ebla vidpunkto al ĉi tiu kritiko estas ke estas 4

Kaj tio pensigas min pri alia ŝokaĵo: Por multaj el ni, kiuj venas de aliaj landoj, havi tiom popularan (aŭ entute ekzistantan) feministan partion estas nur revo aŭ sciencfikcio. En Svedujo genra egaleco certe estas inter la plej bonaj en la mondo, sed bedaŭrinde eĉ tiom “progresema” lando ankoraŭ estas tre for de plene egala socio. Kaj kio do pri aliaj landoj? Mi pensas ke Feminista iniciativo estas sekvinda ekzemplo por multaj. Sed ĉu en via lando jam ekzistas iu feminisma partio? Kiel ĝi fartas? Bonvolu sciigi nin per komentoj. @Egalecen


FEBRUARO 2016

5


FEBRUARO 2016

La Verda Vero

6


Februaro