La Mikscxifona Knabino de Oz - L. Frank Baum

Page 75

Ĉapitro Ses Kial mi ne divenis tion—Nu, nekredeble! jen vitra kato. Sed la Magiisto embarasiĝos pro tio; estas kontraŭleĝe kiam iu magias escepte de Glinda la Bona kaj la reĝa Sorĉisto de Oz. Se vi homoj—aŭ aĵoj—aŭ okulvitroj—aŭ frenezkovriloj—aŭ kio ajn vi estas, proksimiĝos al la Smeralda Urbo, oni arestos vin.” “Tamen ni iros tien,” deklaris Ĉifoneroj, sidiĝante sur la benkon kaj svingante siajn katunplenajn krurojn. “Se iu el ni ja ripozos, Oni vere nin arestos, Tiam restos nur la solvo Ke la reston ni supozos.” “Mi komprenas,” diris la lignohakisto, kapjesante, “vi estas egale freneza kiel la litkovrilo el kiu vi estas farita.” “Ŝi ja vere estas freneza,” komentis la Vitra Kato. “Sed ne estas mirinde, ĉar nur memoru el kiom da diversaj eroj ŝi fariĝis. Rilate al mi, mi konsistas el pura vitro—escepte de mia juvela koro kaj mia bela palruĝa cerbo. Ĉu vi rimarkis mian cerbon, fremdulo? Oni povas vidi ĝin funkcii.” “Mi vidas,” respondis la lignohakisto; “sed mi ne opinias ke ĝi multe valoras. Vitra kato estas senutilaĵo, sed Miksĉifona Knabino estas vere utila. Ŝi ridigas min, kaj rido estas la plej bona parto de la vivo. Iam estis lignohakisto, amiko mia, kiu konsistis nur el stano, kaj mi ĉiam ridis kiam mi ekvidis lin.” 75


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.