La Mikscxifona Knabino de Oz - L. Frank Baum

Page 47

LA kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. En la supro de ĝia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palr uĝaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj ĝi havis voston el ŝpinita vitro kiu estis vere bela. “Nu, D-ro Pipt, ĉu vi intencas interkonigi nin, aŭ ne?” postulis la kato, per tono de ĉagreniĝo. “Ŝajnas al mi ke vi forgesas esti ĝentila.” “ Pa r d o n u min,” respondis la magiisto. “Jen Onĉjo Nonĉjo, praido de 47


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.